*adiaŭ UV

*adiaŭ

(interjekcio)
1.
Vorto, per kiu oni salutas iun, kiam oni foriras de li, ĉefe se por longa tempo aŭ definitive: estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino [1]; adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso! VdE ; mi iras por zorgi pri miaj aferoj: adiaŭ [2]. VD:ĝis revido
2.
(figure) Iaj vortoj kaj gestoj per kiu oni salutas antaŭ foriro: Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj la spirito svingis sian ruĝan ĉapeton [3]; Gering iris antaŭen, por komenci sian preparitan parolon de adiaŭ [4]; (figure) li diris adiaŭ al la mondo surtera (li mortis) PrV ; ili jam komencis siajn adiaŭajn afablaĵojn al la gemastroj [5].
angle:
adieu, good-bye, farewell
beloruse:
бывай
bretone:
kenavo
bulgare:
сбогом
ĉine:
1. 拜拜 [báibái], 再会 [zàihuì], 再會 [zàihuì]
france:
adieu (interj.) ~o: adieu (subst.), adieux. ~a: d'adieu.
germane:
tschüss, adieu, ade, lebwohl
hebree:
שלום (ברכת פרידה)
hispane:
adiós ~o: adiós.
hungare:
Isten veled, Isten önnel
indonezie:
selamat tinggal
itale:
addio
katalune:
adéu, adéu-siau
nederlande:
adieu, vaarwel, tot ziens, tot kijk ~o: afscheid. ~a: afscheids-.
okcitane:
adieu, adieu-siatz
pole:
bywaj, do zobaczenia, żegnaj
portugale:
adeus
ruse:
прощай
slovake:
zbohom
svede:
adjö
taje:
1. ลาก่อน
tibete:
ག་ལེ་ཕེབས་
ukraine:
прощай(те)!, прощавай(те)!, бувай здоровий!, бувайте здорові!

adiaŭa

Rilata al foriro; signanta, enkondukanta foriron: [li] faris adiaŭan kapsignon [6]; sentoj de la adiaŭa momento [7]; adiaŭa parolo [8]; vi ricevos de mi adiaŭan donacon [9]; li premis la adiaŭan kison sur ŝiajn lipojn [10]; Nikolao Petroviĉ donis adiaŭan tagmanĝon al sia frato [11].

adiaŭi

(tr)
1.
Signi, diri adiaŭon al iu: Paŭlo, restinte […] dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio [12]; ŝi adiaŭis lin per la mano kaj malaperis [13]; la kronprinco […] adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton [14]; li adiaŭis sian junecon [15]; li fine adiaŭis kaj foriris [16]; mi atendis ekstere por eviti la tradician larmplenan adiaŭadon [17]. VD:forlasi
2.
(figure) Forcedi, rezigni: Zamenhof adiaŭis la honorojn: […] mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga [18]; adiaŭi ĉian esperon iam ajn liberiĝi [19]; se la vinĉo adiaŭos nin, tiam ni povos levi la cindron per la manoj [20]; la vitrotubeto ĵus adiaŭis la deĵoron [21]. VD:forrifuzi
3.
KOMP[22][23] Indiki al komputilo finon de seanco kun dialoga programo; elsaluti. ANT:salutiTUT:seanco
angle:
1. bid adieu, say goodbye, say farewell, bid farewell 2. abandon 3. logout
beloruse:
1. разьвітацца 3. выйсьці
bretone:
1. kimiadiñ
ĉine:
1. 告別 [gàobié], 告别 [gàobié], 拜別 [bàibié], 拜别 [bàibié]
france:
1. dire adieu (à), faire ses adieux (à), prendre congé (de), quitter (qn, lui faire ses adieux), renoncer (à) (qc), se séparer (de) (qc), tourner le dos (à) (qc) ~ado: adieux. 3. fermer la session (info.), se déloguer
germane:
1. (sich) verabschieden 2. aufgeben (Hoffnung, Geist etc.) 3. (sich) abmelden, (sich) ausloggen
hebree:
1. לומר שלום (לפרידה) 3. להתנתק (במחשבים)
hispane:
1. decirle adiós a, despedirse de 3. cerrar sesión
hungare:
1. búcsúzik, istenhozzádot mond 3. kijelentkezik
indonezie:
3. keluar log
itale:
1. darsi l'addio 3. logout
nederlande:
1. afscheid nemen, vaarwel zeggen ~ado: afscheid. 3. uitloggen
pole:
1. żegnać 3. wylogować
portugale:
1. dizer adeus, despedir-se 3. desligar o microcomputador
ruse:
1. прощаться, попрощаться 3. выйти
slovake:
1. rozlúčiť sa 3. odhlásiť sa
svede:
1. säga farväl, säga hejdå, säga adjö 3. logga ut
ukraine:
прощатися

adiaŭdiri

(x)
Diri adiaŭ: l’aŭdienco estis finita kaj ni leviĝis por adiaŭdiri [24]; mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro [25].
24. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo
25. C. Dickens trad. L.L. Zamenhof: Batalo de l' vivo, Parto 3-a
angle:
say goodbye, say farewell, bid farewell
beloruse:
разьвітацца
france:
dire adieu (à), faire ses adieux (à), prendre congé (de), quitter (qn, lui faire ses adieux) ~diro: adieux.
germane:
(sich) verabschieden
hispane:
decirle adiós a, despedirse de
hungare:
búcsút mond
itale:
dire addio
nederlande:
afscheid nemen, vaarwel zeggen
pole:
żegnać
ruse:
попрощаться
svede:
säga farväl, säga hejdå, säga adjö

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.