1profil/o PV

profilo

1.
Aspekto de vizaĝo flanke rigardata: leona korpo, grandega kapo […] kvazaŭ homa profilo [1]; eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj [2]; du turnojsaj monfuntoj, markitaj per la profilo de Karlo IXa [3]; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza Marta ; ĉiumomente ŝi kredis, ke nigra profilo (silueto) aperas malsupre de ŝia fenestro [4]. VD:konturo
2.
ARKITEK Vertikala sekco de objekto: profilo de konstruo, listelo, topografio; T-profilo, U-profilo, V-profilo; astragalo […] estas modlura profilo komponita de duon-ronda surfaco ĉirkaŭita de du ebenaj tavoloj [5]. VD:reliefo1
3.
Karakteriza ecaro; formala priskribo de tia ecaro: 900 kilometra longeco, 26 000 altecmetroj, 14 etapoj ― ĉio ĉi estas akordigita al la profilo de bicikla montkonkurso kaj estas defio por ĉiu montbiciklisto [6]; ĉar mi havis ĝis nun aliajn projektojn verkistajn, mi kiel redaktoro de Leteroj en Monato tenis malaltan profilon pri tiu posteno [7]; la jurmedicinisto […] diris, ke lia psikologia profilo estas nekutima [8]; la ofteco de la kontroloj […] dependas de la propra riska profilo kaj de eventualaj simptomoj [9]; iuj statinoj de lasta generacio […] havas sekurec-profilon praktike egalan al tiu de placebo [10]; ĉiu gazeto havas siajn neripeteblajn profilon kaj fizionomion [11]; la regantaj politikistoj de Rusio dum la lasta tempo konstante serĉas eksterajn malamikojn, […] por altigi sian profilon [12]; Hungario devas prezenti laŭeble plej bonan profilon al la eŭropaj politikistoj [13]; ĉu tiuj lingvoj per si mem spegulas la kulturan kaj lingvan profilon de Ameriko [14]? VD:fasono, formaĵo, ĥaraktero, manifestiĝo, trajtaro
4.
KOMP Registritaj informoj pri uzanto de programo: oni kaŝu sian profilon de nekonatoj kaj evitu, ke programoj montru vian aktualan lokon [15]; Simonsen […] ĝisdatigis sian Fejsbuk-profilon per nova foto [16].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
2. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
5. Vikipedio, Astragalo (arkitekturo)
6. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
7. Monato, Aimo Rantanen: Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto, 2004
8. Monato, Evgeni Georgiev: Postulataj: pli severaj punoj, 2006
9. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 2013
10. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 2013
11. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
12. Monato, Kalle Kniivilä: Monumenta krizo, 2007
13. Monato, Karlo Juhász: Nova vento, 2010
14. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
15. Arono kaj Karlina: Radio Verda, RV161, 2010-03-14
16. Monato, Roberto Pigro: Sen besto-testoj mi estus mortinta ..., 2014
angle:
1. profile 2. cross-sectional view
beloruse:
профіль
bulgare:
профил
ĉeĥe:
obrys, profil, průřez
ĉine:
型材 [xíngcái], 侧写 [cèxiě], 側寫 [cèxiě], 侧影 [cèyǐng], 側影 [cèyǐng], 侧貌 [cèmào], 側貌 [cèmào], 档案资料 [dàngànzīliào], 檔案資料 [dàngànzīliào]
france:
profil
germane:
Profil 2. Schnitt (Profil), Querschnitt, Längsschnitt 3. Eckdaten
hispane:
perfil
hungare:
1. arcél, profil 2. oldalnézet, keresztmetszet, metszetvonal, profil
japane:
横顔 [よこがお], 縦断面 [じゅうだんめん], 側面 [そくめん], 輪郭 [りんかく]
nederlande:
profiel
pole:
profil
portugale:
perfil
rumane:
mulură
ruse:
профиль
slovake:
bokorys, profil
svede:
profil
ukraine:
профіль

profile

(pri vizaĝo) De la flanko: la personoj, kiuj interparolis en la salono […] estis turnitaj profile al la pordo Marta ; Vitalij observis ilin profile Metrop ; Ligia, kiu, turnita al ŝi profile, kun levita kapo kaj manoj, rigardis la ĉielon [17].
beloruse:
у профіль
germane:
im Profil
nederlande:
in profiel

administraj notoj