2siluet/o PV
silueto
-
Formo klare kontrasta al la ĉirkaŭa fono
kaj kies propra enhavo malpli klaras;
tiaspeca desegno de profila vizaĝo,
de homo, de aĵo:
piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la […] dezerto
[1];
li eĉ ne vidis la virinan silueton malantaŭ la vira figuro
IK
;
lia eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun
maldikaj lipoj
IK
;
en neklara nebulo […] estis videblaj nur siluetoj
Metrop
;
la pluvego penetris ĝis la ostoj […] mi vagis ĉirkaŭ senbrue
moviĝantaj siluetoj, stumblante
Metrop
;
ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn
Metrop
;
la firmamento iĝis violeta, la nigraj siluetoj de la cipresoj fariĝis ankoraŭ
pli klaraj, ol dum la taga lumo
QuV
.
konturo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- silhouette
- beloruse:
- сылюэт
- ĉeĥe:
- kontura, obrys, silueta
- france:
- silhouette
- germane:
- Umriss, Silhouette
- hungare:
- árnykép, árnyrajz, körvonal, sziluett
- itale:
- profilo (figura), sagoma (disegno), silhouette
- katalune:
- silueta
- nederlande:
- silhouet
- perse:
- ضدّنور، سیلوئت
- portugale:
- silhueta
- ruse:
- силуэт
- slovake:
- obrys, silueta
- ukraine:
- силует
silueti
siluetiĝi
(ntr)
- Aperi siluete: la loga surdula mondo, eble ĝis nun nekonata al la plimulto, siluetiĝos ĉe la ekrano de via komputilo [2].
2.
Monato, Roberto Pigro: Vortaro intuicia, horizonto internacia, 2014
- france:
- se découper sur (en silhouette)
- germane:
- sich als Silhouette abheben