*kub/o

*kubo

1.
MAT[1] Sesedro, kiun limas ses kvadratoj; alidire regula sesedro: la domoj […] similis blankajn kubojn, truitajn en la lokoj, kie estis la fenestroj [2]; ĉe ĉiu faco de la kubo estas plato, monŝrankaspekta [3].
2.
Tiaforma objekto ofte uzata en ludoj; ĵetkubo, ludkubo: la kuboj jam falis, jam estas ĵetitaj (malebliĝis nun ĉia ŝanĝiĝo; kp ponto, transpasi la Rubikonon); sur la ses flankoj de ĉiu kubo estis literoj [4]; komparebla kun la hungara freneziga ludilo, Rubika kubo [5].
3.
MAT[6] La tria potenco de nombro; produto de tiu nombro per ĝia kvadrato: se `x` estas pozitiva reela nombro, la valoro de `x^3` estas egala al la volumeno de kubo kun longo de ĉiu latero `x` [7].
HOM:Kubo (insulo)
1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
3. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
5. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
7. Vikipedio, Kubo (algebro)
angle:
1. cube 2. die (gaming), dice Rubika ~o: Rubik's Cube. 3. cube
beloruse:
1. куб 2. куб, кубік 3. куб, трэцяя ступень
ĉeĥe:
kostka, krychle, třetí mocnina
ĉine:
方块 [fāngkuài], 方塊 [fāngkuài], 色子 [shǎizi] 3. 立方 [lìfāng]
france:
cube
germane:
Würfel, Kubus [en arĥitekturo] Rubika ~o: Zauberwürfel, Rubiks Würfel [rare uzata].
hispane:
1. cubo 2. dado 3. cubo
hungare:
1. kocka 2. dobókocka 3. köb
indonezie:
1. kubus 2. dadu Rubika ~o: kubus Rubik. 3. kubik
itale:
Rubika ~o: cubo di Rubik, cubo magico.
japane:
立方体 [りっぽうたい], 立方 [りっぽう], サイコロ, 立方形の物 [たほうけいのぶつ]
nederlande:
1. kubus 2. teerling, dobbelsteen 3. derde macht
perse:
1. مکعب 2. تاس (مهرهٔ بازی) 3. مکعب
pole:
1. sześcian (wielościan foremny) 2. kostka 3. sześcian (trzecia potęga), trzecia potęga (liczby)
portugale:
1. cubo
rumane:
1. cub 2. zar 3. treia putere
ruse:
1. куб 2. кубик Rubika ~o: кубик Рубика. 3. куб, третья степень
slovake:
tretia mocnina (čísla)
svede:
1. kub 2. tärning 3. kub
turke:
Rubika ~o: Rubik Küpü.
ukraine:
куб, кубик

kuba

PIV1
Rilata al kubo: kuba skatolo (kubforma); oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj [8]; MAT kuba polinomo (triagrada); MAT kuba radiko.
angle:
cubic, cubical
beloruse:
кубічны
ĉeĥe:
krychlový, kubický, třetího stupně
ĉine:
三次冪 [sāncìmì], 三次幂 [sāncìmì], 三次的 [sāncìde]
france:
cubique
germane:
kubisch
hispane:
cúbico
hungare:
köb-, kocka alakú
japane:
立方体の [りっぽうたいの], 立方形の [たほうけいの], 立方の [たかたの]
nederlande:
kubiek
perse:
مکعبی، مکعب
pole:
sześcienny, kubiczny, trzeciego stopnia
rumane:
cub, cubic
ruse:
кубический
slovake:
kubánsky
svede:
kubisk
ukraine:
кубинський

kubismo

BELA
Skulpta kaj pentra stilo franc-devena, prospera komence de la 20a jarcento (proksimume 1910–1930) precipe en Francujo kaj Ĉeĥujo, influita de afrikaj artaĵoj, montranta simpligitajn, geometriajn formojn de objektoj, miksanta plurajn vid-punktojn al ili, algluanta al la verkoj materialojn el la bildigitaĵoj (gazetfoliojn kaj aliajn): inspirita de kubismo li eĉ mane fabrikis 13 violonojn [9]; eŭropaj kritikistoj emas paroli pri realismo aŭ kubismo [10].
9. Monato, Julius Hauser: Pentristo de la homo kaj de la naturo, 2014
10. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
angle:
cubism
beloruse:
кубізм
ĉeĥe:
kubizmus
ĉine:
立体派 [Lìtǐpài], 立體派 [Lìtǐpài], 立体主义 [lìtǐzhǔyì], 立體主義 [lìtǐzhǔyì], 立体派 [lìtǐpài], 立體派 [lìtǐpài]
france:
cubisme
germane:
Kubismus
hungare:
kubizmus
indonezie:
kubisme
japane:
キュビスム, 立体派 [りったいは]
nederlande:
kubisme
perse:
کوبیسم
pole:
kubizm
rumane:
cubism
ruse:
кубизм
slovake:
kubizmus
svede:
kubism
ukraine:
кубізм

ĵetkubo

SPO Kubo uzata en iuj hazardludoj: iu metis sur la tero grandan nigran ĵetkubon [11]; duono de rompita ĵetkubo de la feliĉo [12].
angle:
die (1 die, 2 dice)
beloruse:
косьць (гульневая), кубік (гульневы)
ĉine:
骰子 [tóuzi], 摴 [shū], 色子 [shǎizi]
france:
germane:
Würfel, Spielwürfel
hispane:
dado (de juego)
hungare:
dobókocka
indonezie:
dadu
itale:
dado (da gioco)
japane:
サイコロ, ダイス
nederlande:
dobbelsteen
pole:
kostka do gry
ruse:
игральная кость
ukraine:
кубик (для кидання), гральна кість

kubforma

Havanta formon de kubo: li volas eskapi el tiu ĉi stranga karcero kubforma [13]. kubforma satelito, malpli ol 500 gramojn peza [14].
13. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/03, p. 17
14. Monato, last: Kosma kubo, 2014
angle:
cubic, cubical
beloruse:
кубічны
ĉine:
立方体 [lìfāngtǐ], 立方體 [lìfāngtǐ]
france:
cubique
germane:
würfelförmig
nederlande:
kubusvormig
perse:
مکعبی‌شکل، مکعبی
pole:
w kształcie kostki
rumane:
sub formă de cuburi
ruse:
кубический
slovake:
kockovitý
svede:
kubformad

administraj notoj