*regn/o PV
*regno

- 1. ↝
Ŝtato kondukanta sian propran, sendependan eksteran politikon, subjekto de la internacia juro: Polujo, kiu sub la regado de la rusaj caroj estis nur lando kaj nacio, nun refariĝis regno; tuteŭropa organizo de la regnoj; la ligo de la regnoj;
nacio, lando, ŝtato.
- 2. ↝
- (figure)
Loko en la spaco aŭ en hierarkio de ideoj kie regas iu
specio, principo ktp:
la regno de beloZ
;
ne en la akvo estas la regno de la leonoZ
;
en tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo [1]. la regno de la mortintoj [2]; regno de sonĝoj [3].
- 3. ↝
Iu el la plej ĝeneralaj grupoj en la naturscienca, aŭ pli speciale biologia, klasifiko, tradicie la animala, fungoj, plantoj.
- a)
Lineo enkondukis la klasifikon en tri regnojn de la naturo: minerala, vegetala kaj animala; Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo havis ... reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj: ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo ..., kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo ... [4].
- b) ↝
eŭbakteria, prabakteria, protozoa, funga, kromista, vegetala, animala estas la plej konataj regnoj biologiaj.
filumo, divizio.
1.
La Nova Testamento, S. Mateo 3:1-2.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
- angle:
- kingdom
- beloruse:
- 1. дзяржава 2. царства 3. царства (жывых істотаў)
- ĉeĥe:
- mocnost, stát, říše
- france:
- état, règne
- germane:
- Reich
- hispane:
- reino
- hungare:
- 1. állam, birodalom 2. birodalom, ország 3. ország (rendszertani)
- nederlande:
- rijk
- ruse:
- 1. держава ~o de la ĉielo: царство небесное 2. царство 3. царство (биол.)
- slovake:
- mocnosť, ríša, štát
regna ↝
- Apartenanta al la regno, koncernanta la regnon: la regna kaso.
- hungare:
- állami, birodalmi
- nederlande:
- rijks-
- ruse:
- государственный
*regnano [5] ↝
5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -an'
- ĉeĥe:
- obyvatel říše, občan, státní příslušník
- france:
- citoyen, habitant (d'un pays)
- hungare:
- állampolgár
- nederlande:
- staatsburger
- ruse:
- гражданин
- slovake:
- obyvateľ, občan, štátny príslušník
*regnestro
↝ 
Tiu, kiu ĉefe gvidas la politikon de regno: la regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [6].
6.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
- ĉeĥe:
- hlava státu, hlava státu, panovník
- france:
- chef d'état, souverain
- nederlande:
- staatshoofd
- ruse:
- глава государства
- slovake:
- panovník
besta regno,
animala regno

La biologia regno ampleksanta la tutan bestaron de la mondo: la besta regno ... posedas atributojn fremdajn al la antaŭaj klasoj, t.e. movkapablon, instinktojn kaj sentojn [7].
7.
L. Zamenhof:
La Bahaa Filozofio, The Bahá'í World, 1934-1936 (6), p. 668a-674a
- france:
- règne animal