2meteor/o

meteoro

1.
PIV2 AST Luma fenomeno, okazanta, kiam ĉiela korpo veninta el la kosma spaco renkontas la teran atmosferon: falis falstelo, kaj en la sama momento la pensoj de la knabo leviĝis de la vaporoj de la tero alte supren al la brilanta meteoro [1]; (figure) li trairis la literaturan ĉielon kiel brila meteoro [2].
2.
PIV1 AST Ĉiela korpo, moviĝanta (falanta) tra la tera atmosfero: aliaj objektoj en la ĉielo estas planedoj, steloj, lunoj, kometoj, meteoroj [3]; meteorkolizio (kun la tero) [4].
3.
VdE PV Ĉia atmosfera fenomeno, precipe la nekutimaj: mi ĉiufoje rimarkis, kiam mi supreniris la pinton, ke la ŝanĝiĝo de meteoro estas vere abrupta [5]. VD:meteorologio
Rim.: Oni kutimis distingi inter meteoroj akvaj: pluvo, roso, neĝo, hajlo..., aeraj: vento, uragano..., fajraj: fulmo, falstelo, meteoro 1, bolido..., kaj lumaj: ĉielarko, nordlumo...
Rim.: En la Dua Oficiala Aldono la vorto aperis sen difino, ĉar ĝi estis internacia vorto. En multaj naciaj lingvoj la senco 3 estis la kutima en la unua duono de la 20a jarcento, sed poste la sencoj 1 kaj 2 iĝis pli kutimaj. Kiel montras la fontindikoj de la tri koncernaj sencoj, la ĉefaj vortaroj ne interkonsentas pri tio, kio estu la „ĉefa“ signifo de „meteoro“ en Esperanto. Bedaŭrinde malmultas la aŭtoritataj ekzemploj.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, du fratoj
2. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?
3. R. Walter: Re: Ĉu Esperanto nur eŭropa lingvo?, soc.culture.esperanto, 1998-12-22
4. Monato, Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo
5. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
angle:
1. shooting star 2. meteor
beloruse:
1. мэтэор 2. мэтэарыт, балід 3. атмасфэрная зьява
ĉeĥe:
meteor, vzdušný jev
ĉine:
大气现象 [dàqìxiànxiàng], 大氣現象 [dàqìxiànxiàng], 陨 [yǔn], 隕 [yǔn]
france:
météore
germane:
Meteor
hungare:
3. légköri jelenség
indonezie:
meteor
japane:
流星 [りゅうせい], 大気現象 [たいきげんしょう]
katalune:
1. estel fugaç 2. bòlid, meteorit 3. meteor, fenomen atmosfèric
nederlande:
3. luchtverschijnsel, lichtverschijnsel
norvege:
meteor
pole:
1. meteor, spadająca gwiazda 2. meteor, spadająca gwiazda
portugale:
meteoro
ruse:
3. атмосферное явление
slovake:
meteor
ukraine:
метеор

meteorŝtono

angle:
meteorite, aerolite
beloruse:
мэтэарыт
ĉine:
陨石 [yǔnshí], 隕石 [yǔnshí], 陨星 [yǔnxīng], 隕星 [yǔnxīng]
france:
météorite
germane:
Aerolith, Meteorstein, Meteorit
hungare:
meteor, meteorkő, hullócsillag
japane:
隕石 [いんせき]
katalune:
meteorit
nederlande:
meteoorsteen, meteoriet, meteoroïde, meteoroliet
norvege:
meteoritt, meteorstein
pole:
meteoryt
ruse:
метеорит
ukraine:
метеорит, аероліт

administraj notoj

~ŝtono: Mankas fontindiko.
~ŝtono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.