*fulm/o

*fulmo

1.
MET Atmosfera fenomeno konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj aŭ nuboj kaj tero, akompanata de branĉiĝanta, rapide pasanta, fajra kanalo: tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto [1]; la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron [2]; sentondra fulmo [3]; li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo [4]; altan arbon batas la fulmo (ju pli elstara, des pli en danĝero)PrV ; [ili] fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj [5]; dum parteto de sekundo ― nur tiom longe, kiom daŭras la lumo de fulmo [6].
2.
(figure) Subita kaj maldaŭra ekbrilo: kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido Hamlet ?
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
angle:
lightning
beloruse:
маланка
bulgare:
гръм, мълния
ĉeĥe:
blesk
ĉine:
雷閃 [léishǎn], 天火 [tiānhuǒ], 电闪 [diànshǎn], 靝火 [tiānhuǒ], 閃電 [shǎndiàn], 閃 [shǎn]
france:
foudre, éclair
germane:
Blitz
hispane:
rayo, relámpago
hungare:
villám ~orapide: villámgyorsan.
indonezie:
1. kilat
japane:
[なるかみ], 稲妻 [いなずま], 雷光 [らいこう], ひらめき
nederlande:
bliksem ~orapide: bliksemsnel.
norvege:
lyn ~orapide: lynrask.
perse:
برق، آذرخش
pole:
1. błyskawica, piorun, grom ~orapide: błyskawicznie. 2. błyskawica
portugale:
1. relâmpago, raio, corisco, faísca 2. relâmpago, raio, corisco, faísca
ruse:
молния
slovake:
blesk
svede:
1. blixt 2. blixt
tibete:
གློག་གཞུ་
ukraine:
блискавка
volapuke:
1. lelit

fulmi

(ntr)
1.
MET Ekbrili, p.p. fulmo: ekstere tondris kaj fulmis [7]; fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis [8]; aspektis […] kvazaŭ la tuta mondo staris en flamoj, tiel forte fulmis [9].
2.
(figure) Brili kiel fulmo: brilas glavoj, fulmas lancoj [10]; fulma (bolanta) knabego [11]; rigardoj brilegas fulmante FK ; en la pupiloj fulmetadis akraj briloj Marta ; sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto Marta .
beloruse:
бліснуць
ĉeĥe:
blýskat se
ĉine:
[huì]
france:
1. y avoir des éclairs 2. jeter des éclairs, fulgurer
germane:
blitzen
hispane:
relampaguear
hungare:
villámlik
japane:
稲妻が走る [いなずまがはしる], ひらめく
nederlande:
bliksemen
norvege:
lyne
perse:
1. آذرخش زدن 2. درخشیدن
pole:
błyskać
ruse:
сверкнуть
slovake:
blýskať sa
svede:
blixtra
ukraine:
блискати

fulmobati, fulmofrapi

(tr)
MET
Trafi per fulmo: (figure) fulmbate ĉiu laco estas for [12].
12. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, 2008
beloruse:
біць маланкай
ĉeĥe:
uhodit blesk
france:
foudroyer
hungare:
villám sújtja
japane:
雷で打つ [かみなりでうつ]
nederlande:
neerbliksemen, doodbliksemen
norvege:
lyne ned
perse:
صاعقه زدن، برق زدن
pole:
trafiać (o piorunie, błyskawicy), uderzać (o piorunie, błyskawicy)
ruse:
поразить молнией
slovake:
udrieť blesk
ukraine:
ударити блискавкою, ударити/побити громом

fulmilo, fulmolumilo

FOT Ilo produktanta mallongan kaj intensan fulmon dum fotado: tiu unua fotokompostilo estis maleleganta skatolo preskaŭ unu kuban metron granda, en kiu fulmilo projekciis lumon sur sentiva fotopapero [13]; antaŭ duonjarcento fotistoj komencis uzi fulmolumilojn [14].
angle:
flash
beloruse:
успышка (прылада)
ĉine:
閃光 [shǎnguāng], 閃光燈 [shǎnguāngdēng]
france:
flash
germane:
Fotoblitz, Blitzlicht
japane:
フラッシュ, ストロボ
nederlande:
flits
slovake:
blesk (prístroj)

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Pli bone trovi ekz kun ~o anstataux ek~o. [MB]
    
~obati, ~ofrapi: Mankas dua fontindiko.