*ros/o PV

*roso

MET Gutoj da vaporo, kiuj dum nokto fluidiĝas sur la vegetaĵojn aŭ sur la teron: senŝue piediri en la roso [1].
1. Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero, Monato, 2000/12, p. 12
angle:
dew
beloruse:
раса
ĉeĥe:
rosa
france:
rosée
germane:
Tau
hispane:
rocío
hungare:
harmat
indonezie:
embun
japane:
[あらわ]
katalune:
rosada
nederlande:
dauw
pole:
rosa
portugale:
orvalho, relento, rociada, rocio
ruse:
роса
slovake:
rosa
svede:
dagg
ukraine:
роса

rosumo

Malseko el densaj, subtilaj gutetoj, kiu ekkovras malvarman surfacon: estis tiel agrable vidi supreniri en la vitran kloŝon la subitan ekbolon, kiu poste lasis sur la rosumplenaj vandoj odorantan kaj brunan cindron [2].
2. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
beloruse:
кандэнсат (вады)
france:
buée
germane:
Beschlag (Kondenswasser)
pole:
zaparowanie
ukraine:
краплинки пари, запотівання

administraj notoj