2meteorologi/o PV , meteologi/o PIV1

meteorologio, meteologio

METSCI Scienco, kiu studas la atmosferajn fenomenojn kaj prognozas la estontan veteron: laŭ meteorologio, ciklono estas rotacio de iom da aero ĉirkaŭ areo de malalta aerpremo [1]; la ŝtata servo pri meteologio de Francio donis ĉe interreto la statojn de vetero de 1a de januaro [2]; la meteologia agentejo klasifikas 13 el la 86 aktivaj vulkanoj „plej aktivaj kaj ĉiam observendaj“ [3];
Rim.: La oficialan terminon „meteorologio“ pli kaj pli anstataŭas la neologismo „meteologio“, prezentita en [4] kun la pravigo, ke meteorologio devus signifi la sciencon pri meteoroj, t.e. kosmaj ŝtonoj. Evidente la pravigo estas malĝusta, unue, ĉar -ologi ne estas oficiala sufikso; due, ĉar ekzistas senco de la vorto meteoro (nome: meteoro3), kiu povas pravigi la esprimon „scienco pri meteoroj“; kaj trie, ĉar meteologio postulas radikon mete, difinitan en vortaroj kiel „atmosfera fenomeno“, sed uzata de neniu fakulo.
1. Vikipedio, Ciklono
2. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
3. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
4. M. Lewin: Meteologia Terminaro, 1961
angle:
meteorology
beloruse:
мэтэаралёгія
ĉine:
气象 [qìxiàng], 氣象 [qìxiàng], 气象学 [qìxiàngxué], 氣象學 [qìxiàngxué]
france:
météorologie
germane:
Meteorologie, Wetterkunde
hungare:
meteorológia, időjárástan, légkörtan
indonezie:
meteorologi
japane:
気象学 [きしょうがく]
katalune:
meteorologia
nederlande:
weerkunde, meteorologie
pole:
meteorologia
portugale:
meteorologia
ruse:
метеорология
ukraine:
метеорологія

meteorologiisto, meteologiisto

MET Fakulo pri meteorologio: la malkovro de tiuj balonoj igis la meteorologiistojn konscii ke la supraera vento ne limigis sin al Japanio sed rondiris almenaŭ kvaronon de la globo [5]; Eugeniu Mustea […] sveda esperantisto de la klubo en Norrköping […] servis kiel meteologiisto en Rumanio kaj Svedio [6].
5. J.-M. Jacques: Televida elsendo de RTBF, Esperanto-Reago, 2004-01-11
6. Vikipedio, artikolo „Eugeniu Mustea“, 2008-08-16
angle:
meteorologist
beloruse:
мэтэароляг
ĉine:
气像人员 [qìxiàngrényuán], 氣像人員 [qìxiàngrényuán]
france:
météorologiste
germane:
Meteorologe, Wetterkundler
indonezie:
ahli meteorologi, meteorolog
katalune:
meteoròleg
pole:
meteorolog

Monda Organizaĵo pri Meteorologio, Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM)

METSCIManPol Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por mondvasta kunlaborado en instalado de meteorologiaj mezur-stacioj kaj interŝanĝo de informoj: esploroj freŝe plenumitaj de Monda Organizaĵo pri Meteologio montris, ke […] plej verŝajne temis pri „nur“ 51 gradoj [7].
7. Monato, Roberto Pigro: Forna Kalifornio, 2013
angle:
World Meteorological Organisation, WMO
beloruse:
Сусьветная мэтэаралягічная арганізацыя
ĉine:
世界气象组织 [shìjièqìxiàngzǔzhī], 世界氣象組織 [shìjièqìxiàngzǔzhī]
france:
Organisation Météorologique Mondiale, OMM
germane:
World Meteorological Organisation, WMO
hispane:
Organización Metereológica Mundial, OMM
hungare:
Meteorológiai Világszervezet, MVO
indonezie:
Organisasi Meteorologi Dunia
katalune:
Organització Meteorològica Mundial, OMM
nederlande:
Wereldorganisatie voor Meteorologie, WOM
pole:
Światowa Organizacja Meteorologii
portugale:
Organização Mundial de Meteorologia
ruse:
Всемирная метеорологическая организация, ВМО

administraj notoj