pimp/a SPV
pimpa
(malofte)
-
Bela, plaĉa
pro freŝeco, allogeco, vigleco:
laŭ mia aspekto, mi ne estis glora ekzemplo de tiu tia pura kaj pimpa germana
lando kaj de ĝiaj ĉiam tiel freŝe lavitaj kaj pimpaj enloĝantoj
[1];
Aĥ, aĥ ! ― Anstataŭ pimpe // Alaŭdjubili al la lum' // Ja licas nur sengrimpe
// Langvori en mucida hum'
[2];
la eleganta piedo, kies artiko estas volvita de blanka bandaĝo […]
similis al pimpa lotusfloro sur la verda fono de la kovrilo
[3];
liaj laborvestaĵoj estis de aparta fasono kaj aspektis eĉ pimpe ĉe li
[4];
li vestis sin per sia dimanĉa kompleto, siaj plej pimpa ĉapelo, palto,
kaproledaj gantoj, kaj nigraj ŝuoj
[5].
ĉarma, eleganta, ŝika, vigla
1.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 16
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
3. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
4. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo, 2008
5. Monato, Albisturo Kvinke: Mirakloj, 2014
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
3. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
4. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo, 2008
5. Monato, Albisturo Kvinke: Mirakloj, 2014
- angle:
- dapper, spruce, stylish, natty
- ĉeĥe:
- elegantní, přitažlivý, svůdný, vystrojený, švarný
- ĉine:
- 整洁地 [zhěngjiéde], 整潔地 [zhěngjiéde], 小巧玲珑 [xiǎoqiǎolínglóng], 小巧玲瓏 [xiǎoqiǎolínglóng], 有型 [yǒuxíng], 預科生 [yùkēshēng], 预科生 [yùkēshēng], 矫健活泼地 [jiǎojiànhuópode], 矯健活潑地 [jiǎojiànhuópode], 行駛自如 [xíngshǐzìrú], 行驶自如 [xíngshǐzìrú] 俏皮 [qiàopi]
- france:
- pimpant
- germane:
- adrett, fesch, flott, gepflegt, schnieke
- japane:
- いきな, 色っぽい [いろっぽい]
- nederlande:
- fleurig, elegant, koket
- pole:
- elegancki, strojny, wymuskany, wytworny
- portugale:
- sedutora, atraente
- slovake:
- pôvabný, vábivý, švárny
- ukraine:
- шикарний, франтівський, елеґантний