*7Nikola/o
*Nikolao
- Vira antaŭnomo grekdevena: Johanon, Nikolaon ... iliaj gepatroj nomas Johanĉjo ..., Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo) [1]. ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia [2]; Caro Nikolao la 2a (1868–1918) ne ŝatis la svedan aspekton de la urbo [3].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. La Nova Testamento, La agoj 6:5
3. Monato, Saliko: Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo
2. La Nova Testamento, La agoj 6:5
3. Monato, Saliko: Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo
- angle:
- Nicolas, Nicholas
- beloruse:
- Мікола, Мікалай
- bretone:
- Nikolaz
- ĉeĥe:
- Mikuláš
- ĉine:
- 尼古劳斯 [nígǔláosī], 尼古勞斯 [nígǔláosī], 尼古拉 [nígǔlā]
- france:
- Nicolas
- germane:
- Nikolaus
- hispane:
- Nicolás
- hungare:
- Miklós
- itale:
- Nicola, Nícolao
- japane:
- ニコラウス, ニコライ, ニコラス
- nederlande:
- Niklaas, Nicolaas, Niek, Klaas
- pole:
- Mikołaj
- portugale:
- Nicolau, Nícolas
- ruse:
- Николай
- slovake:
- Mikuláš
- ukraine:
- Микола, Миколай
* Nikolĉjo, Nikoĉjo, Nikĉjo, Niĉjo
- Karesnomo de Nikolao: Johanon, Nikolaon ... iliaj gepatroj nomas Johanĉjo ..., Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo) [4].
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
- angle:
- Nick
- beloruse:
- Міколка
- ĉine:
- 尼克 [Níkè]
- france:
- Nick
- germane:
- Niko (Kosename)
Sankta Nikolao
- Sanktulo, Nikolao de Mira, kun memortago je la 6a de Decembro, kiu laŭ kristana kredo alportas donacojn: li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon FK ; danke al mono de Mazepa estis konstruita la militkatedralo de Sankta Nikolao [5]; li alportas la donacojn nokte tra la fumtubo, aŭ dumfeste vizitas Nigra Petro mem, se Sankta Nikolao ne havas sufiĉe da tempo por ĉiujn viziti [6]; inter la familiaj festoj estas tiuj de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (12an de julio), Krucfestotago (27an de septembro), Demetrio (8an de novembro) kaj Sankta Nikolao (19a de decembro) [7].
5.
Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ovacioj, aŭ ĉu nur ovoj?
6. Monato, Gerrit Berveling: Ĉu rasisma? Neniel!
7. Monato, Dimitrije Janičić: Festo festata
6. Monato, Gerrit Berveling: Ĉu rasisma? Neniel!
7. Monato, Dimitrije Janičić: Festo festata
- beloruse:
- Сьвяты Мікалай
- ĉine:
- 圣诞老人 [shèngdànlǎorén], 聖誕老人 [shèngdànlǎorén]
- germane:
- Sankt Nikolaus, Weihnachtsmann
- japane:
- 聖ニコラウス [ひじりニコラウス], サンタクロース
- nederlande:
- Sinterklaas (VL), Sint-Nicolaas (NL)
administraj notoj
Nikolĉjo,
Nikoĉjo,
Nikĉjo,
Niĉjo:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.