protestant/o Z PV

protestanto Vikipedio

KRIPOL Kristano apartenanta al iu protestantisma konfesio: preskaŭ ĉiu finnlandano aŭtomate estas baptita luterana protestanto [1].
1. Saliko: Je kio ni kredas?, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 12a
angle:
Protestant
beloruse:
пратэстант
ĉeĥe:
nekatolík, protestant
france:
évangélique (protestant), protestant
germane:
Protestant, evangelischer Christ, Evangele
hungare:
protestáns
katalune:
protestant (subst.)
nederlande:
protestant
pole:
protestant
portugale:
protestante (rel.)
ruse:
протестант
slovake:
protestant

protestanta   Vikipedio

Rilata al protestanta konfesio, homo: la vesperto de Natterer preferas la pli malfermitajn tegmentejojn en la protestantaj preĝejoj [2].
2. Marjorie Boulton: Vesproj por vespertoj, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 30a
angle:
Protestant
beloruse:
пратэстанцкі
ĉeĥe:
protestantský, protestující
france:
évangélique (protestant), protestant
hungare:
protestáns
katalune:
protestant (adj.)
nederlande:
protestants
pole:
protestancki
slovake:
protestantský

protestantismo   Vikipedio

KRIHISPOL Suma nomo de diversaj konfesioj estiĝintaj en la okcidenta kristanismo sekve de Reformacio.
angle:
Protestantism
beloruse:
пратэстанцтва
france:
protestantisme
germane:
Protestantismus, evangelische Konfession, lutherische Konfession
hungare:
protestantizmus
katalune:
protestantisme
nederlande:
protestantisme
pole:
protestantyzm
ruse:
протестантство
Rim.: Ĉi tie la etimologia radiko protest ne signifas „protesti“: „protestari“ en la latina lingvo signifas „publike atesti“.

administraj notoj