2ortodoks/a

PV

ortodoksa

1.
Konforma al la tradicia doktrino: ortodoksaj opinioj, verkistoj; ortodoksa judismo; en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan [1].
a)
KRI Ortodoksa kaj tial bona, aprobinda: mi emas suspekti, ke la direktoro de „Espero Katolika“ ... estas ne tre ortodoksa kredulo [2]; En la tridek-tria jaro de l' feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo [3]. ANT:hereza
b)
Ortodoksa kaj tial tro dogmema kaj malaprobinda: pli ortodoksaj marksistoj, havantaj definitivajn antaŭsupozojn pri la eventuala formo de la nova kulturo, plendis ĉar la poemoj de Miĥalski ne havis tiun formon [4]. ANT:liberala
SUB:fundamentisma
2.
KRI Rilata al la ortodoksa kristanismo: la rusa ortodoksa eklezio.
1. J. Camacho: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
2. Lanti: La vojoj de dio estas nediveneblaj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
4. W. Auld: Pasio-Pasivo, Nica Literatura Revuo, 1:1
angle:
orthodox
beloruse:
1.a прававерны 1.b артадаксальны 2. праваслаўны
ĉeĥe:
pravověrný
france:
orthodoxe (adj.)
germane:
orthodox
hispane:
ortodoxo
hungare:
ortodox
japane:
正統の [せいとうの], 正統的な [せいとうてきな], 伝統的な [でんとうてきな], 東方正教会の [とうほうせいきょうかいの]
malnovgreke:
2. ὀρθοδόξος
nederlande:
orthodox 1. orthodox, rechtzinnig
pole:
prawosławny, ortodoksyjny
portugale:
ortodoxo
rumane:
ortodox
ruse:
1.a правоверный 1.b ортодоксальный 2. православный
slovake:
pravoslávny, pravoverný
ukraine:
ортодоксальний, правовірний, православний

ortodoksa kristanismo

KRI Formo de orienta kristanismo tradicia ĉe la grekoj, kartveloj, bulgaroj, serboj, rusoj, rumanoj kaj pluraj aliaj nacioj: en Sofio okazis akademia konferenco pri la temo „La religioj en Eŭropo kaj la estonteco de la ortodoksa kristanismo“ [5].
Rim. 1: La difinoj de PV kaj PIV: „grekrite kristana“ estas eraraj. La „grekritaj eklezioj“ ene de la romkatolika ne estas „ortodoksaj eklezioj“ laŭ sia dogmaro.
Rim. 2: Historie tiu nomformo estas mallongigo de la oficiala „ortodokse katolika“ (kristanismo, eklezio).
5. D. Haĝiev: Religioj en BulgarioMonato
angle:
orthodox Christianity
beloruse:
праваслаўнае хрысьціянства
ĉine:
正教 [zhèngjiào], 正統 [zhèngtǒng], 正统 [zhèngtǒng]
france:
christianisme orthodoxe
germane:
orthodoxes Christentum
greke:
ορθόδοξος
hispane:
cristianismo ortodoxo
hungare:
ortodox kereszténység
nederlande:
orthodox Christendom
pole:
prawosławne chrześcijaństwo
portugale:
cristianismo ortodoxo
rumane:
ortodox creștinismul
ruse:
православное христианство

ortodoksismo PIV

KRI La ortodoksa kristanismo, precipe kiam temas pri ĝiaj dogmaro kaj ritoj: ortodoksismo estas la orienta branĉo de kristanismo, ekzemple la grek-ortodoksismo, la rus-ortodoksismo [6].
6. G. Berveling: Nova biblio okopaMonato
angle:
orthodoxy
beloruse:
праваслаўе
ĉine:
正統 [zhèngtǒng], 正统 [zhèngtǒng], 正教 [zhèngjiào], 正統觀念 [zhèngtǒngguānniàn], 正统观念 [zhèngtǒngguānniàn], 正統說法 [zhèngtǒngshuōfa], 正统说法 [zhèngtǒngshuōfa]
france:
orthodoxie
germane:
Orthodoxie
hungare:
ortodoxia
nederlande:
orthodoxie, rechtzinnigheid
pole:
prawosławie
rumane:
ortodoxism
ruse:
православие

ortodoksulo PIV

1.
KRI Ano de eklezio apartenanta al ortodoksa kristanismo: sur tia bazo reunuigo de katolikoj kaj ortodoksuloj estas ebla [7]; Finnlando ja havas siajn proprajn ortodoksulojn, kaj povas okazi, ke iu finno ekpreferas ortodoksismon, komparinte ĝin kun sia denaska luterismo [8].
2.
Persono havanta opiniojn kaj konduton ortodoksajn1: ortodoksuloj, akceptinte unu fojon por ĉiam ian dogmaron, ne plu interesiĝas pri alternativoj [9].
7. S. Maul: Ortodoksismo kaj katolikismo, Espero katolika, 1965:2
8. Saliko: La heredaĵo de orientaj ortodoksulojMonato
9. W. Auld: La urbo de terura nokto, NLR, 2:1.
angle:
1. orthodox christian 2. orthodox person
beloruse:
1. праваслаўны (наз.) 2. артадокс
france:
1. chrétien orthodoxe
japane:
正統派 [せいとうは], 正教徒 [せいきょうと]
pole:
2. ortodoksa
rumane:
2. ortodox
ruse:
1. православный христианин 2. ортодокс
ukraine:
ортодокс, правовірний (у знач.ім.), православний (у знач.ім.)

malortodoksa

Kontraŭa al tradicio; heterodoksa: bibliotekoj kaj librovendejoj estas elpurigataj je ĉiuj verkoj rigardataj kiel malortodoksaj [10].
10. A. Spinelli, E. Rossi, trad. U. Broccatelli: La Manifesto de Ventotene, [2007]
beloruse:
неправаверны, неартадаксальны
ĉeĥe:
neortodoxní
ĉine:
非教条 [fēijiàotiáo], 非教條 [fēijiàotiáo]
france:
hétérodoxe
japane:
異端の [いたんの]
pole:
nieprawowierny
rumane:
nedrept
slovake:
neortodoxný
ukraine:
неправовірний

administraj notoj

~a kristanismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo : Mankas verkindiko en fonto.
~ulo : Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas dua fontindiko.