*Mesi/o UV

*Mesio

REL En judismo kaj kristanismo, mistera reĝo, posteulo de reĝo Davido, kiun Dio per la profetoj promesis sendi por savi Izraelon (kaj la mondon): Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston) [1]; Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagreno ⫽ Retrovas la honoron la pala Magdaleno, ⫽ Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj, ⫽ Mesion liberigan de la katenaj armoj... [2]. SIN:Sanktoleito
Rim.: Laŭ la kristanoj, la Mesio jam venis kaj identas kun Jesuo Kristo; laŭ judismo, li ankoraŭ ne venis.
1. La Nova Testamento, S. Johano 1:41
2. N. Hohlov: Eŭropo
angle:
*Messiah
beloruse:
Мэсыя
bretone:
Mesiaz
france:
*Messie
germane:
*Messias
hispane:
Mesias
hungare:
Messiás
katalune:
Messies
nederlande:
Messias
pole:
*Messyasz
portugale:
Messias
ruse:
*Мессія

mesio

(figure) Homo rigardata kiel bezonata savonto: ankaŭ la esperantistoj serĉas en la movado misiistojn, mesiojn kaj profetojn [3]; ni ne esperu la savon de ia ajn mesio [4]. SIN:savisto2
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 3
4. Lanti: Superpartieco
angle:
messiah
beloruse:
мэсыя
ĉine:
弥赛亚 [mísàiyà], 彌賽亞 [mísàiyà]
france:
Messie
germane:
(ein) Messias
hispane:
mesías
hungare:
messiás
katalune:
messies
nederlande:
messias
perse:
مسیح، مسیح موعود، مسیحا
portugale:
messias
ruse:
мессия

mesiismo, mesianismo PIV2

1.
REL Kredo je Mesio1: la lecionoj de l’ poeto fariĝas prelegoj pri mesianismo, pri […] nova filozofio, nova historio kaj antaŭ ĉio pri idealo de nova homo [5].
2.
POL Kredo je eksterordinara, sava, mesia rolo de sia nacio, klaso aŭ movado: poeto Mickieviĉ […] predikis al Poloj plenan mesianismon, kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita punpagis la pekojn de l' ŝtatoj [6]; la aŭtoro mencias kaj priparolas diversajn erarojn kaj misuzojn de patriotismo, naciismo kaj mesiismo [7]; finiĝis la okdekaj jaroj, kaj ankaŭ finiĝis iu evento, la marksisma mesiismo, kiu, dum sepdek jaroj, starigis sin kiel la plej grandan kontraŭulon de kristanismo [8].
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. P. Moĵajev: Verko ne revelacia, sed ja pensiga, La Ondo de Esperanto, 2007. №8–9
8. Domenico Del Rio, tr. A. D. S.: La papo, kiu venkobatis Markson, Espero Katolika. 1990:2
angle:
messianism
beloruse:
мэсыянства
ĉeĥe:
mesianizmus
germane:
Messianismus
japane:
メシア信仰 [メシアしんこう]
katalune:
messianisme
nederlande:
messianisme
ruse:
мессианизм, мессианство
slovake:
mesiánizmus
ukraine:
месіанізм, месіанство

administraj notoj