*konklud/i PV
*konkludi
(tr)
-
Tiri per rezono logikajn
konsekvencojn el
argumentoj,
principoj aŭ
faktoj:
konkludi el aparta fakto ĝeneralan principon;
ĉar ni scias, ke […], ni facile konkludas, ke […]
[1];
mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin
[2];
[ili] fine konkludis, ke oni ne bezonas timi la kvietan homan estaĵon
[3];
ho, sinjoroj, vi do jam konkludis, ke mi estas kulpa
[4];
de seneraraj signoj la pastroj konkludis, ke Egipton minacas ia granda malfeliĉo
[5];
Kandid perdinte sian kredon je optimismo, konkludas, ke la plej bona maniero por
pasigi la vivon estas kulturi sian ĝardenon
[6];
[laŭ] la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke
la loĝejoj […] estas komfortaj kaj belaj
Marta
;
ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo
[7];
neniam oni [la limakan paron] kuiris kaj neniam oni ilin metis sur
arĝentan pladon kaj de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj
en la mondo mortis
[8].
dedukti, hipotezi, konjekti, rezoni, supozi
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
7. La Nova Testamento, Romanoj 3:28
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
3. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
7. La Nova Testamento, Romanoj 3:28
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
- angle:
- conclude, deduce, infer
- beloruse:
- рабіць выснову
- ĉeĥe:
- docházet k závěru, konkludovat, soudit, uzavírat
- ĉine:
- 論斷 [lùnduàn], 断定 [duàndìng]
- france:
- conclure
- germane:
- folgern, schließen, einen Schluss ziehen, schlussfolgern
- hungare:
- következtet
- japane:
- 結論する [けつろんする], 結論を下す [けつろんをくだす], 締めくくる [しめくくる]
- nederlande:
- concluderen, afleiden, besluiten, een gevolgtrekking maken, opmaken, tot de slotsom komen
- pole:
- konkludować, wnioskować, wyciągać wnioski
- portugale:
- concluir, tirar conclusão de, depreender, inferir
- ruse:
- сделать вывод, заключить
- slovake:
- dochádzať k záveru, súdiť, uzatvárať
konkludo
-
Fina konsekvenco de
rezonado:
oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo
[9];
la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas
[10];
la konkludoj de l’ enketo tiel nevenkeble rebatis ĉiujn kontraŭdirojn, ke ĉia ajn
dubo estis neebla
[11];
mi longe tre longe pripensadis, kaj alvenis al tiu mala konkludo
[12];
enskribu ĉiun gravan konkludon, kiu pasos tra via kapo, kaj post kelke da tagoj
esploru la aferon
[13];
ili faris konkludojn el la tabeloj, sed la plej gravajn ili komunikis al neniu
[14].
dedukto, hipotezo, konjekto, rezono, supozo
elflui
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:27
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
- angle:
- conclusion, deduction, inference
- beloruse:
- выснова, вынік
- ĉeĥe:
- konkluze, závěr, úsudek
- ĉine:
- 論斷 [lùnduàn], 結論 [jiélùn], 推理 [tuīlǐ], 推論 [tuīlùn], 后效 [hòuxiào], 后果 [hòuguǒ]
- france:
- conclusion
- germane:
- Folgerung, Schluss, Schlussfolgerung
- hungare:
- következtetés
- japane:
- 結論 [けつろん], 結び [むすび], 締めくくり [しめくくり]
- nederlande:
- conclusie, gevolgtrekking, slotsom, besluit
- pole:
- konkluzja, wniosek
- ruse:
- вывод, заключение
- slovake:
- konklúzia, uzáver, záver
konklude
- Kiel konkludo, fine, do: nu, ŝi diris konklude: ĉio plej bone aranĝiĝas [15]; konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio [16]; mi volas emfazi konklude pri du konceptoj […] [17].
15.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
17. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Tradukoj
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
17. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Tradukoj
- beloruse:
- у выніку, напрыканцы
- ĉeĥe:
- tudíž, závěrem
- ĉine:
- 因此 [yīncǐ], 因而 [yīnér], 所以 [suǒyǐ], 故此 [gùcǐ], 故而 [gùér], 于是 [yúshì], 是以 [shìyǐ]
- france:
- en conclusion, par conséquent
- germane:
- folglich, ergo, also
- hungare:
- következésképpen
- japane:
- 結論として [けつろんとして], したがって, それゆえ
- nederlande:
- bijgevolg
- pole:
- w konkluzji, konkludując, więc, stąd
- ruse:
- в заключение, итак
- slovake:
- záverom
konkludiga
-
Ebliganta konkludon:
la punkto […] estas tre sugesta – fakte ni rajtas nomi ĝin konkludiga
[18];
la malkovro ne estis konkludiga kaj estis poste malakceptita
[19].
kohera2, konsekvenca
- angle:
- conclusive, clinching, convincing, decisive, sound
- beloruse:
- заключны, якІ дазваляе прыйсьці да высновы, выніковы, пераканаўчы, канчатковы
- ĉeĥe:
- konkludentní, přesvědčivý
- ĉine:
- 决定性 [juédìngxìng]
- france:
- déterminant (permettant de conclure), conclusif
- germane:
- schlüssig, naheliegend
- hungare:
- meggyőző, bizonyító erejű
- japane:
- 決定的な [けっていてきな]
- nederlande:
- afdoend, besluitend, afrondend, een conclusie wettigend
- pole:
- umożliwiający wyciągnięcie wniosku, przekonywający
- slovake:
- presvedčivý
konkludigi
-
Konduki al konkludo:
la mallonga interparolo, kiun mi havis kun vi, konkludigis min, ke […]
[20];
tio povus konkludigi, ke, male […]
[21].
sugesti1.b, supozigi
20.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
21. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino, 2004
21. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino, 2004
- beloruse:
- прыводзіць да высновы, пераконваць
- germane:
- zum Schluss führen, nahelegen
- pole:
- prowadzić do wniosku, przekonywać