*doPV

*do

1.
(konjunkcio)
Sekve de tio, konsekvence, konklude: ĉion vi vidis, mi do ne ripetas [1]; tio ĉi do estas la (antaŭe priparolita) fingringo BdV ? riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas ― „ne je vi!“ diris Britain, ― „je kiu do?“ BdV ; ni supozu por momento, ke tio ĉi efektive estas leĝo, […] kio do sekvas de ĝi [2]?
2.
(adverbo)
Emfaze: vere, efektive...
a)
(en demando aŭ ekkrio) Emfazanta surprizon: kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon [3]? mi estas do malbenita KPr ! sed ĉu vi do ne vidas, ke ĝi nur estas pentraĵo VojaĝImp ? ĉarma Nigra Maro […] tiel paca, plena da trankvilo kaj plaĉo! kiel do terura, timinda vi estas en via furiozo VojaĝImp ?
b)
Emfazanta la seriozecon de ordono: nepre, definitive, tuj...: Ella, nun venu do! eksonis voko FK ; ne rigardu min do tiel miregante FK ! fi do, hontu! tiel agi Hamlet ! vin gardu do Hamlet ! adiaŭ do Hamlet !
VD:jaHOM:do (liternomo)
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Ferma Parolado en Washington, 1910
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la regulo de la akcento
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:20
afrikanse:
dus
albane:
kështu
amhare:
ስለሆነም
arabe:
وبالتالي
armene:
այսպիսով
azerbajĝane:
beləliklə
beloruse:
1. так, такім чынам 2.a ж, жа 2.b ж, жа
bengale:
এইভাবে
birme:
ထိုသို့
bosne:
na taj način
ĉeĥe:
igitur, tedy, tudíž
ĉine:
1. 然则 [ránzé], 爰 [yuán], 乃尔 [nǎiěr], 于是 [yúshì], 遂致 [suìzhì]
dane:
således
estone:
seega
eŭske:
horrela
filipine:
kaya
finne:
1. siis 2.a siis, sitten 2.b (no...) sitten, siis
france:
donc
galege:
así
germane:
1. also, dann, folglich 2.a also, denn 2.b doch, dann
guĝarate:
આમ
haitie:
konsa
haŭse:
haka ne
hinde:
इस प्रकार
hispane:
pues, por tanto
igbe:
N’ihi ya,
irlande:
dá bhrí sin
islande:
þannig
japane:
このようにして
jave:
mangkono
jide:
אַזוי אַרום
jorube:
bayi
kanare:
ಹೀಗೆ
kartvele:
ამგვარად,
kazaĥe:
осылайша
kimre:
felly
kirgize:
Ошентип,
kmere:
ដូច្នេះ
koree:
따라서
korsike:
cusì
kose:
ngoko ke
kroate:
tako
kurde:
ji ber vê yekê
latine:
ita
latve:
tādējādi
laŭe:
ດັ່ງນັ້ນການ
litove:
taip
makedone:
на тој начин
malagase:
dia toy izany no
malaje:
dengan itu
malajalame:
ഇങ്ങനെ
malte:
b’hekk
maorie:
te kupu
marate:
अशा प्रकारे
monge:
yog li
mongole:
ийн
nederlande:
1. dus 2.a dan 2.b dan
nepale:
यसरी
njanĝe:
motero
okcidentfrise:
dus
panĝabe:
ਇਸ ਪ੍ਰਕਾਰ
paŝtue:
په دې توګه
pole:
1. więc, tak więc, stąd 2.a więc, -że (jako sufiks) 2.b więc, -że (jako sufiks)
portugale:
logo, então, pois, portanto, por conseguinte
ruande:
bityo
ruse:
1. итак, следовательно, то 2.a же 2.b же
samoe:
faapea ona
sinde:
اهڙيء طرح
sinhale:
මෙසේ
skotgaele:
mar sin a ‘
slovake:
nuž, potom, tak, teda
slovene:
torej
somale:
sidaas
ŝone:
saka
sote:
ka tsela eo
sunde:
sahingga
svahile:
hivyo
taĝike:
ҳамин тавр
taje:
ดังนั้น
tamile:
இவ்வாறு
tatare:
Шулай итеп
telugue:
అందువలన
ukraine:
таким чином
urdue:
اس طرح
uzbeke:
shunday
vjetname:
do đó
volapuke:
1. also
zulue:
kanjalo

administraj notoj