*grat/i PV
*grati
(tr)
-
Froti malforte kaj supraĵe per akra aŭ raspa objekto:
per sia beko ĝi gratis sur la folio
[1];
du maljunaj paseroj […] diris pep kaj tergratis per la maldekstra
piedo
[2];
[ili] per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro
[3];
la malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn
[4];
ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon
[5];
la respektinda Asarhadon komencis sin grati inter la skapoloj
[6];
la knabino intence pikis siajn fingrojn kaj disgratis la manon per dorno por
makuli la bobenon
[7];
la kato […] saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis
[8];
pene sub la tero ministoj salon gratas
LSB
;
per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn
[9];
kie jukas, tie ni gratas
PrV
.
froti, gratvundi, skrapi
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua

- angle:
- scratch
- beloruse:
- чухаць, драпаць, скрабаць, скрэбці
- ĉeĥe:
- drbat, strouhat, škrabat
- ĉine:
- 抓过 [zhuāguò], 引起湿疹 [yǐnqǐshīzhěn], 挠痒 [náoyǎng], 挠 [náo], 擿 [zhì], 惹恼 [rěnǎo], 炉架 [lújià]
- france:
- gratter (racler)
- germane:
- kratzen ter~i: scharren. dis~i: zerkratzen.
- japane:
- ひっかく, かき削る [かきけずる], かく
- nederlande:
- krassen
- pole:
- drapać, śrupać (pot.)
- portugale:
- coçar, raspar
- ruse:
- чесать, скрести, царапать
- slovake:
- škrabať
- svede:
- riva (med något vasst), klösa
- turke:
- kazımak, kaşımak, yavaşça(kapı) çalmak
- ukraine:
- дряпати, скребти, шкребти, шкрябати
grato
-
Ago grati; rezulto de tiu ago, grata difekto:
[ŝi] ricevis kelkajn fortajn gratojn
[10];
tri tergratoj per la maldekstra piedo
[11];
post reciproka grato de niaj postaĵoj, estiĝis inter ni tre amika humoro
VaK
;
tri trenŝipoj venis kaj levis [la ŝipon] de la rifoj en la alta
tajdo, tute elegante, eĉ grato ne postrestis
[12];
en unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj
PrV
.
foldo
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 44
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 44
- beloruse:
- чуханьне, драпаньне
- ĉeĥe:
- vryp, škrábnutí
- ĉine:
- 划伤 [huàshāng], 划痕 [huàhén], 疤 [bā]
- france:
- grattage
- germane:
- Kratzer, Kratzen, Schmarre
- japane:
- ひっかくこと, かくこと
- slovake:
- vryp, škrabanec, škrabnutie