*dolor/i PV

*dolori

(x)
(io) Sentigi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan impreson: ili batis min, sed ĝi min ne doloris [1]; mia internaĵo min doloras [2]; doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo [3]; ankaŭ dum ridado povas dolori la koro [4]; tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi Marta ; kiel forte min doloras la nepovado helpi vin Marta ; vi komprenas, doktoro, kiel forte tiu morto min doloras [5]; lasu min, lasu min: vi min doloras [6]; doloras lin la malfavoro [7]; lia malnova vundo lin kelkafoje doloras ankoraŭ [8]; mia kapo doloras pro ĝia pezo [9]; doloras al mi la kapo [10]; cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras [11]; la suroj doloris dum li fine haltis por iom spiri [12]; de bona vorto lango ne doloras PrV ; ne doloras frapo sur fremda kapo PrV . VD:aflikti, ĉagreni, dolorigi, suferigi, turmenti
Rim. 1: Kun kelkaj esceptoj, oni uzas tiun sensufiksan formon (kp dolorigi, rim), se oni parolas pri la doloranta korpoparto kaj la subjektiva sperto.
Rim. 2: En moderna lingvo oni ŝajnas preferi la netransitivan uzon. Anstataŭ „la kapo doloras lin“ oni diras „lia kapo doloras“, subkomprenante, ke la doloro estas sentata de tiu, pri kies membro oni parolas aŭ se temas pri sprita doloro, ke ĝin sentas la parolanto. En ĉiu alia okazo oni precizigas per „al…“.
angle:
hurt, ache, pain
beloruse:
балець
ĉeĥe:
bolet
ĉine:
[téng], 叭嗒 [batà], 使痛苦 [shǐtòngkǔ], 痠 [suān]
france:
faire mal (être douloureux) , être douloureux
germane:
schmerzen, weh tun
hispane:
doler
hungare:
fáj
indonezie:
menderita, terluka, sakit, menyakiti, menyakitkan, mempersakiti, tersakiti
itale:
fare male (essere doloroso), essere doloroso
japane:
痛む [いたむ], 痛みを感じさせる [いたみをかんじさせる], 苦痛を与える [くつうをあたえる]
nederlande:
pijn doen (intr.)
pole:
boleć, dolegać
portugale:
doer, causar dor
rumane:
durea
ruse:
болеть (давать чувство боли)
slovake:
bolieť
ukraine:
боліти, викликати біль

doloro

1.
Tre malagrabla korpa impreso: subite atakis ŝin la naskaj doloroj [13]; li mortis en grandaj doloroj [14]; la knabino […] kunpremis pro doloro la dentojn [15]; la grafo […] faris grimacon de doloro [16]; de fremda dento ni doloron ne sentas PrV . VD:sufero
2.
Tre malagrabla spirita sento, malplezuro, aflikto: ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron [17]; kiam mi estis ankoraŭ infano, mi […] rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon [18]; stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro [19]; la unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon […] estis la perdo de la patrino Marta ; li ĉirkaŭis sian koron per tri feraj ringegoj, por ke ĝi ne krevu pro doloro kaj malĝojo [20]; mi havas doloron en la animo [21]; ekstere honoro, interne doloro PrV . VD:aflikto, korpremo, zorgo2
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:19
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 21:19
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
19. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
angle:
pain, ache, hurt, anguish
beloruse:
боль
ĉeĥe:
bolest
ĉine:
酸痛 [suāntòng], 疼痛 [téngtòng]
france:
douleur
germane:
Schmerz
hebree:
כְּאֵב
hispane:
dolor
hungare:
fájdalom
indonezie:
1. nyeri, keperihan, rasa sakit, sakit 2. derita, deritaan, penderitaan, lara, kepedihan
itale:
dolore
japane:
痛み [いたみ], 苦痛 [くつう]
nederlande:
pijn
pole:
ból, dolegliwość
portugale:
dor
rumane:
durere, chin, amaraciune
ruse:
боль
slovake:
bolesť, bôľ
tibete:
ཟུག་
ukraine:
біль

dolora

1.
Sentiganta doloron: dolora vundo, dento; dolora ulcero [22]; tio estus por mi tre dolora [23]; kun dolora peno li iris antaŭen [24]; liaj doloraj piedoj rifuzis obei [25]; en lia animo pli kaj pli laŭte sonis tre doloraj demandoj [26]; vekiĝis en ŝi la iamaj, doloraj malbenitaj momentoj [27]; vi ne puŝu tiel dolore [28].
2.
Esprimanta doloron, estigita de doloro: plenigi la aeron per plej doloraj krioj [29]; blekado pli kaj pli raŭka kaj dolora [30]; patrino kun esprimo de dolora petegado Marta ; plorantan dolorege [31].
angle:
1. painful, aching, sore 2. pained, anguished
beloruse:
балючы
ĉeĥe:
bolestivý, bolestný
ĉine:
痛疼 [tòngténg]
france:
douloureux
germane:
Schmerzens-, schmerzvoll 1. schmerzend, schmerzhaft
hebree:
כואב
hispane:
doloroso, doliente
hungare:
fájdalmas 1. fájó
indonezie:
1. pedih, perih, menyakitkan 2. menderita, menyakitkan
itale:
doloroso, dolente
japane:
痛い [いたい], 痛ましい [いたましい]
nederlande:
pijnlijk
pole:
1. obolały, bolesny, bolący, dolegliwy 2. bolesny, dolegliwy
rumane:
1. dureros, penibil 2. dureros, pătrunzător
ruse:
болезненный
slovake:
bolestný
tibete:
ན་ཟུག་ཆེན་པོ་
ukraine:
болючий

doloriga

Doloriganta: frapo tre doloriga [32]; doloriga memoro [33]; li estis spertinta malfeliĉojn milfoje pli dolorigajn [34]; ŝi klare eksentis nun, ke li estas fremda por ŝi, kaj samtempe doloriga sago trapikis ŝian koron [35]; ŝi dolorige surtretis la piedojn de la maljuna virino [36]; la knaboj maldelikate kaj dolorige premis la birdon en la manoj [37].
angle:
painful, agonizing
beloruse:
балючы
ĉeĥe:
bolestivý, bolestný
ĉine:
痛疼 [tòngténg]
france:
douloureux
germane:
schmerzhaft
hebree:
מכאיב
hispane:
doloroso, dañoso
hungare:
fájdalmat okozó
indonezie:
menyakitkan, menyiksa
itale:
doloroso
japane:
苦痛を与える [くつうをあたえる]
nederlande:
pijn veroorzakend
pole:
bolesny, dolegliwy
rumane:
chinuitor, dureros, care provoacă durere
ruse:
болезненный
slovake:
bolestný
ukraine:
болючий

dolorigi

(iu aŭ io) Kaŭzi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan impreson: mi dolorigis mian piedon, ŝmiru ĝin per pasto [38]; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn [39]; ŝi kvazaŭ sentis, ke granda seniluzio venos por dolorigi la edzon [40]; via malgajeco, kutima jam delonge, tre dolorigas ĉiujn viajn amikojn [41]; se mi kaptis vin tro forte kaj dolorigis viajn brakojn, pardonu min [42]; espero prokrastata dolorigas la koron [43].
Rim. 1: Oni ofte uzas la simplan vorton dolori anstataŭ dolorigi.
Rim. 2: Oni uzas tiun sufikshavan formon, se oni priparolas la objektivan kaŭzon aŭ kaŭzanton de doloro pli ol la trafitan korpoparton kaj la subjektivan senton.
angle:
hurt, inflict pain, cause pain
beloruse:
прычыняць боль
ĉeĥe:
způsobit bolest
ĉine:
伤害性 [shānghàixìng], 触犯 [chùfàn], 打伤 [dǎshāng], 祐 [yòu], 损伤 [sǔnshāng], 违背 [wéibèi]
france:
faire mal (causer une douleur), causer une douleur, endolorir
germane:
weh tun, verletzen
hebree:
להכאיב
hispane:
doler, dañar, lastimar, adolorar
hungare:
megfájdít, fájdalmat okoz
indonezie:
menyakiti, menyiksa
itale:
fare male (causare dolore), causare dolore
japane:
痛い目にあわせる [いたいめにあわせる], 苦痛を与える [くつうをあたえる]
nederlande:
pijn veroorzaken
pole:
powodować ból
rumane:
provoca durere
ruse:
причинять боль
slovake:
spôsobiť bolesť
ukraine:
заподіювати біль, вражати, наповнювати болем

doloriĝi

Ekdolori: akriĝantaj kaj pli doloriĝantaj malakordoj [44]; kun kapo trasaĝita de pensoj kaj impresoj, tiel ke ĝi doloriĝis [45].
angle:
suffer, feel pain
beloruse:
адчуваць боль, пакутваць ад болю
france:
se faire mal
germane:
schmerzhaft werden
hebree:
לסבול מכאב
hispane:
sentir dolor
hungare:
megfájdul
indonezie:
menderita, tersakiti
itale:
sentire dolore
japane:
痛みを感じる [いたみをかんじる]
nederlande:
pijn hebben
pole:
czuć ból, odczuwać ból, mieć dolegliwości
rumane:
simți durere, să aibă dureri, au boli
ruse:
чувствовать боль

kontraŭdolorilo, sendolorigilo

MED Rimedo, medikamento kiu mildigas aŭ forigas doloron: iu suferanto de frunta doloro prenis sendolorigilon dum unu semajno, sed la malsano pligraviĝis [46]; patrina lakto efikas al novnaskito kiel kontraŭdolorilo [47]. VD:anestezilo
46. Zhang Zhaojun: Doktrino pri Ĝingluo-oj, 2004
47. Vikipedio, artikolo „patrina lakto“, 2009-04-30
angle:
analgesic, pain remedy, painkiller
beloruse:
болепатольны сродак, болесуцішальны сродак, анальгійны сродак
ĉine:
鎮痛藥 [zhèntòngyào], 止痛药 [zhǐtòngyào], 止痛剂 [zhǐtòngjì]
france:
analgésique (subst.), antalgique (subst.)
germane:
Schmerzmittel
hispane:
analgésico (sust.)
indonezie:
analgesik, pereda nyeri, pereda sakit
itale:
analgesico (sost.)
japane:
鎮痛剤 [ちんつうざい]
nederlande:
pijnstiller
pole:
środek przeciwbólowy, środek uśmierzający ból, środek znieczulający
rumane:
analgezic

sendolora

Sentiganta nenian doloron: Fratoj, manon donu kore ⫽ Kaj senzorge, sendolore Belan horon festu ni [48]! resti sana kaj sendolora [49]; disponigi la proprajn organojn por savi aliulajn vivojn estas nobla, sendolora kaj senpaga donaco [50].
48. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
49. Monato, Stanisław Śmigielski: Ridinda kuracilo, 2010
50. Monato, Roberto Pigro: Organdonanto jes, organdonanto ne, 2012
angle:
painless
beloruse:
бязбольны
ĉeĥe:
bezbolestný
ĉine:
无痛 [wútòng]
france:
indolore
germane:
schmerzfrei, beschwerdefrei
hebree:
ללא כאבים
hispane:
indoloro
hungare:
fájdalommentes
indonezie:
tanpa sakit
itale:
indolore
japane:
無痛の [むつうの]
nederlande:
pijnloos, gevoelloos
pole:
bezbolesny
rumane:
nedureroasă
ruse:
безболезненный
slovake:
bezbolestný
ukraine:
безболісний

sendoloreco

MED Stato, en kiu oni ne sentas doloron eĉ kun vundo aŭ alio normale kaŭzanta doloron: komence mi povis ricevi sendolorecon per terapio, sed post certa tempo la doloroj reaperis [51]. SIN:analgezioVD:sensenteco
51. Amikaro Bruno Groening: Lumbo-spino-sindromo, 2008
angle:
painlessness, analgesia, absence of pain
beloruse:
бязбольнасць
ĉine:
痛覺喪失 [tòngjuésàngshī], 无痛觉 [wútòngjué]
france:
analgésie
germane:
Schmerzfreiheit
hispane:
analgesia
indonezie:
analgesia
itale:
anelgesia
nederlande:
pijnloosheid, gevoelloosheid
pole:
znieczulenie
rumane:
anestezie

sendoloriga

Foriganta la doloron: li subakviĝis […], sentante neesprimeblan sendolorigon, kiam la akvo […] malvarmetigis lian suferantan kaj sangigan korpon [52].
angle:
analgesic
beloruse:
абязбольваючы, болесуцішальны, болепатольны
ĉeĥe:
anestetický, anesteziologický, znecitlivující
ĉine:
鎮痛 [zhèntòng], 止痛 [zhǐtòng]
france:
analgésique (adj.), calmant (la douleur)
germane:
schmerzlindernd, schmerzstillend
hebree:
ללא כאבים
hispane:
analgésico (adj.), calmante (del dolor)
hungare:
fájdalomcsillapító, fájdalmat enyhítő
indonezie:
menghilangkan sakit, analgesik
itale:
analgesico (agg.)
nederlande:
pijnstillend
pole:
przeciwbólowy, znieczulający
rumane:
analgezic, anestezic
ruse:
обезболивающий, болеутоляющий
slovake:
znecitlivejúci
ukraine:
обезболюючий

artikdoloro

MED Ĉia artika doloro: la planto efikas kontraŭ reŭmataj artikdoloroj [53].
Rim.: PIV mencias la vorton artralgio [54] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonimo senutila, kaj do evitinda.
53. Vikipedio: Urtiko
54. Plena Ilustrita Vortaro: artr/o
angle:
arthralgia
beloruse:
боль у суставах
ĉine:
关节痛 [guānjiétòng]
france:
arthralgie, douleur articulaire
germane:
Gelenkschmerzen
hispane:
artralgia, dolor articular
indonezie:
artralgia, sakit sendi, nyeri sendi
pole:
ból stawów, reumatyzm, artralgia
rumane:
dureri articulare, reumatism, artralgie

dentodoloro

MED Doloro ĉe dento: ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn [55]? Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaŭ pro dentodoloro [56]; mi ricevis jam triagradan dentdoloron […], mi jam hurlis pro la inferaj turmentoj [57].
Rim.: Oni kelkfoje povas legi la terminon odontalgio kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.
VD:agaco
angle:
toothache, odontalgia
beloruse:
боль зубны
ĉeĥe:
bolest zubu
ĉine:
牙疼 [yáténg], 牙痛 [yátòng]
france:
douleur dentaire, odontalgie
germane:
Zahnschmerzen
hispane:
dolor dental, odontalgia
indonezie:
odontalgia, sakit gigi, nyeri gigi
japane:
歯痛 [しつう]
pole:
ból zęba, odontalgia
rumane:
dureri de dinți, odontalgie
slovake:
bolesť zubov
ukraine:
зубний біль

dorsdoloro

MED Doloro ĉe la toraka vertebraro: kiom da laboro kaj dorsdoloro egalas [58]; ŝi haluciniĝis, sentas dorsdolorojn kaj suferas pro ŝvelinta lango [59]; post bicikla akcidento antaŭ kvar jaroj, pro kiu rompiĝis vertebro, mi suferas kronikajn dorsdolorojn [60].
angle:
dorsalgia, middle back pain
beloruse:
боль у сьпіне
france:
dorsalgie
germane:
Rückenschmerzen
indonezie:
dorsalgia, sakit punggung, nyeri punggung
pole:
ból pleców, dorsalgia
rumane:
dureri de spate, dorsalgie

epigastra doloro

MED Doloro ĉe la epigastro, de kiu ajn kaŭzo. VD:stomakdoloro, epigastro,
angle:
epigastralgia
beloruse:
боль надчарэўны
ĉeĥe:
bolest v nadbřišku
ĉine:
肚子疼 [dùziténg]
france:
épigastralgie
germane:
Bauchschmerzen
pole:
ból nadbrzusza
rumane:
dureri abdominale superioare
slovake:
bolesť v nadbruší

genudoloro

MED Doloro ĉe genuo.
angle:
gonalgia
beloruse:
боль у каленях
france:
gonalgie
germane:
Kniebeschwerden
indonezie:
gonalgia, sakit lutut, nyeri lutut
pole:
ból kolana
rumane:
dureri de genunchi

kalkandoloro

MED Doloro ĉe kalkano.
angle:
talalgia
beloruse:
боль у пятках
france:
talalgie
germane:
Fersenschmerzen
indonezie:
talalgia, sakit tumit, nyeri tumit
pole:
ból pięty
rumane:
durere de călcâi

kapdoloro

MED Doloro sentata en la kapo: li havis kapdoloron, lia kolo estis tute rigida [61]; post tagmanĝo, min ekkaptis perforta kapdoloro [62]; suferis la junulino fortan kapdoloron [63]; plena laciĝo kaj kapdoloro malhelpis pluan mediton [64].
Rim.: En PIV, oni trovas la vortojn cefaleo [65] kaj cefalalgio [66] [67], kiuj estas nur krudaj aplikaĵoj de la dekkvina Fundamenta regulo. Estas vere ke historie, ekzistis semiologia nuanco inter cefaleo kaj cefalalgio, nome cefaleo estis cefalalgio pli forta kaj daŭra. Sed tiu distingo estas tute forgesita de post la 19a jarcento. Hodiaŭ, cefaleo kaĵ cefalalgio estas veraj sinonimoj kaj aldonas neniun plian semantikan nuancon ol la vorto kapdoloro. Do ne indas enigi en la lingvon konfuzemajn vortojn, eĉ por teknikaj terminaroj dum ekzistas pli klaraj rimedoj kun ekzakte la sama senco. Due, la ŝajnsufiksa radiko -algio por difini doloron kiel simplan simptomon tute ne utilas, nek valoras. Kunmetaĵo kun la radiko -doloro estas same preciza, pli klara, pli facile rekonebla por ne-eŭropanoj, ne pli peza kaj funkcias en ĉiuj kazoj (ne eblas diri kial kuracistoj decidis adopti la terminon 'gastralgio' sed ne 'abdomenalgio', ekzemple). Estas grave ke Esperanto sin detenu de la multaj nekoheraĵoj kaj senutilaj pedantaj komplikaĵoj de la medicina vortoprovizo. [Alain Gérard, franca kuracisto]
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
62. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
63. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
64. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III
65. Plena Ilustrita Vortaro: cefale/o
66. Plena Ilustrita Vortaro: cefal/o
67. Plena Ilustrita Vortaro: algi/o
angle:
headache, cephalalgia
beloruse:
галаўны боль
ĉeĥe:
bolení hlavy, cefalea, cefalgie
ĉine:
头病 [tóubìng], 头痛 [tóutòng], 头疼 [tóuténg]
france:
mal de tête, céphalée, céphalalgie
germane:
Kopfschmerzen, Migräne
hispane:
dolor de cabeza, cefalea, cefalalgia
indonezie:
sefalalgia, pening, pusing, puyeng, sakit kepala, nyeri kepala
japane:
頭痛 [ずつう]
pole:
ból głowy, cephalgia
rumane:
dureri de cap, cefalee
slovake:
bolesť hlavy
ukraine:
похмілля

koksdoloro

MED Doloro ĉe kokso, de kiu ajn kaŭzo. nur 3 pacientoj suferis de koksdoloro, sed neniu el ili uzis analgezikojn [68]. VD:koksalgio
68. J. Adamczyk, A. Szczęśniak, B. Jasiewicz, M. Tęsiorowski: Functional Results of Operative Treatment in Slipped Epiphysis, [vidita en 2015]
angle:
coxalgia
beloruse:
боль у суставе сьцягна
france:
douleur de hanche
germane:
Hüftschmerzen
indonezie:
koksalgia, sakit pinggul, nyeri pinggul
pole:
ból biodra, rwa kulszowa, coxalgia
rumane:
durere de șold, sciatică, coxalgie

lumbodoloro

MED Doloro ĉe la lumba regiono. VD:lumbago
Rim.: PIV uzas la vorton lumbalgio [69] kun la malbona senco de lumbago. Lumbalgio estas doloro ĉe la lumbo. Kaj lumbago estas akuta lumbalgio. Sed kiel klarigite en tiu rimarko, lumbalgio estas faka kaj konfuzema sinonimo de lumbodoloro.
69. Plena Ilustrita Vortaro: lumb/o
angle:
low back pain
beloruse:
боль паясьнічны
ĉeĥe:
bolest v zádech, houser, ústřel
france:
lombalgie
germane:
Lendenschmerzen
hispane:
lumbalgia, dolor lumbar
indonezie:
lombalgia, sakit punggung bawah, nyeri punggung bawah
pole:
ból lędźwiowy
rumane:
dureri lombare
slovake:
bolesť v hrbte

mamdoloro

MED Doloro ĉe mamo.
Rim.: En PIV, troviĝas la termino mamalgio [70]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo senutilas, kaj do estas evitinda.
70. Plena Ilustrita Vortaro: mam/o
angle:
mastodynia, mastalgia
beloruse:
боль у малочнай залозе
ĉine:
胸痛 [xiōngtòng]
france:
mastodynie, mastalgie
germane:
Brustschmerzen
indonezie:
mastalgia, mastodinia, sakit payudara, nyeri payudara
pole:
ból piersi, mastodynia
rumane:
durere de sân, mastodinie

muskoldoloro

MED Doloro en muskolo, de kiu ajn kaŭzo: la rigideco de la nuko kaj spino kaj la muskoldoloroj karakterizas tiun periodon [71].
71. Internacia Naturkuraca Asocio: Kelkaj oftaj infektaj, akutaj malsanoj, [vidita en 2012]
angle:
myalgia
beloruse:
боль цяглічны
ĉeĥe:
myalgie
france:
myalgie, courbature
germane:
Muskelschmerzen
hispane:
dolor muscular, mialgia, miodinia
indonezie:
mialgia, sakit otot, nyeri otot
japane:
筋肉痛 [きんにくつう]
pole:
ból mięśni, mialgia
rumane:
dureri musculare, mialgie
slovake:
myalgia

nukdoloro

MED Doloro ĉe la nuka vertebraro.
angle:
cervicodynia, neck pain
beloruse:
боль у шыйных хрыбетках
ĉeĥe:
bolest v šíji
france:
cervicalgie
germane:
Nackenschmerzen
hispane:
dolor cervical
indonezie:
servikalgia, servikodinia, sakit tengkuk, nyeri tengkuk
pole:
ból karku, cervicodynia
rumane:
dureri de gât, cervicodinie
slovake:
bolesť v šiji

oreldoloro

MED Doloro ĉe orelo: nian vilaĝon trafas iu terura malsano, kiu kaŭzas frenezecon kaj oreldoloron [72].
Rim.: PIV mencias la terminon otalgio [73] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.
72. Monato, G. O. Òshó-Davies: Poŝtelefono, 2012
73. Plena Ilustrita Vortaro: ot/o
angle:
otalgia
beloruse:
боль вушны
ĉine:
耳痛 [ěrtòng]
france:
otalgie, otodynie
germane:
Ohrenshmerzen
hispane:
otalgia
indonezie:
otalgia, otodinia, sakit telinga, nyeri tengkuk
japane:
耳の痛み [みみのいたみ], 耳痛 [じつう]
pole:
ból ucha, otalgia
rumane:
dureri de urechi, otalgie

stomakdoloro

MED Doloro de stomaka kaŭzo, kiun la malsanulo lokalizas ĉe la epigastro: mi havis kapdoloron, mi havis stomakdoloron, mi mem ne scias, kiajn [74]. VD:epigastra doloro
Rim.: En PIV, troviĝas la vorto gastralgio [75]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo signifas nenion pli ol stomakan doloron, kaj tial estas evitinda. Esperantaj kuracistoj ne bezonas esoterismon.
74. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
75. Plena Ilustrita Vortaro: gastr/o
angle:
stomachache, gastralgia
beloruse:
боль брушны
ĉine:
肚痛 [dùtòng]
france:
mal d’estomac, gastralgie
germane:
Magenschmerzen
hispane:
dolor de estómago, gastralgia
indonezie:
gastralgia, sakit perut, nyeri perut
japane:
胃痛 [いつう]
pole:
ból brzucha, ból żołądka
rumane:
dureri de stomac

administraj notoj

epigastra ~o: Mankas dua fontindiko.
epigastra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
genu~o: Mankas dua fontindiko.
genu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kalkan~o: Mankas dua fontindiko.
kalkan~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nuk~o: Mankas dua fontindiko.
nuk~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.