loĝistik/o

loĝistiko

Arto de ĝustakvanta kaj ĝustatempa stokado, transporto kaj livero de bezonaĵoj.
a)
EKON Branĉo de komercado, kiu koncernas la provizadon de komercaĵoj, kie kaj kiam ili necesas: tri eksponantoj prezentis konferencojn pri loĝistiko, administrado de la liverada ĉeno kaj transportado [1]; ĉu Buĵumburo pretas por gastigi IJK-on? loĝistike la kongreso tie estas farebla sufiĉe senprobleme [2].
b)
MIL Branĉo de la militarto, kiu koncernas la planadon, havigon kaj uzon de la rimedoj, kiuj estas bezonataj de la militistaro: li inaŭguris loĝistikolernejon de la afgana armeo en ĉefurbo Kabulo [3].
Rim.: Ne konfuzu kun logistiko.
1. R. Peres-Franko: Seminario..., Raporto.info, 2005-06-03
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, IJK en Afriko – alvenis jam la temp’?
3. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
angle:
logistics
beloruse:
лягістыка
ĉine:
后勤 [hòuqín], 後勤 [hòuqín], 物流 [wùliú]
france:
logistique
germane:
Logistik, Versorgungswesen
hungare:
logisztika, hadtáp
indonezie:
logistik
japane:
兵站学 [へいたんがく], 兵站業務 [へいたんぎょうむ], 後方補給 [こうほうほきゅう]
nederlande:
logistiek
perse:
لجستیک
pole:
logistyka, kwatermistrzostwo
portugale:
logística
rumane:
logistică
ruse:
логистика (воен.)
ukraine:
матеріально-технічне забезпечення, робота тилу

loĝistika ĉeno

Provizoĉeno, liverĉeno: por ni estas tre grave, kune kun la partneroj en la regiono krei novan loĝistikan ĉenon, direktitan al kvalitaj servoj de pasaĝera kunligo kaj vartransportado inter la baltaj landoj, Pollando kaj ceteraj EU-anoj [4].
angle:
supply chain
france:
chaîne logistique
germane:
Lieferkette

administraj notoj

~a ĉeno : Mankas dua fontindiko.