1prognoz/o

prognozo

Konjekto, bazita sur difinitaj signoj, pri okazontaĵo: laŭ prognozoj de la Monda Organizaĵo pri Sano la nombro de la kancermalsaniĝoj kreskos ĝis la jaro 2020[1]; tri jardekojn poste, evidentiĝas ke tiuj prognozoj estis tro pesimismaj [2]; favoraj konjunktur-prognozoj [3].
1. Evgeni Georgiev: Novaj kuracmetodoj kaj prevento, Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 22a
2. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
3. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
angle:
prognosis, prediction
beloruse:
прагноз
ĉeĥe:
predikce, prognóza, předpověď
ĉine:
預估 [yùgū], 预估 [yùgū], 預測 [yùcè], 预测 [yùcè], 預報 [yùbào], 预报 [yùbào], 預測 [zhēngzhào], 预测 [zhēngzhào]
france:
prévision, pronostic
germane:
Prognose, Vorhersage
hispane:
pronóstico
hungare:
előrejelzés, prognózis
japane:
予想 [よそう], 予測 [よそく], 予報 [よほう], 予後 [よご]
nederlande:
voorspelling, prognose
perse:
پیش‌بینی
pole:
prognoza, przewidywanie, rokowanie, spodziewany przebieg
portugale:
pognóstico
ruse:
прогноз
slovake:
predpoveď, prognóza
svede:
prognos
ukraine:
прогноз

prognozi

(tr)
Antaŭdiri surbaze de enketo, kalkuloj aŭ takso de situacio: dum en la lasta balotado la diversaj sondaĵoj ĝuste prognozis la rezulton, ĉi-foje ili maltrafis [4]; kun enkonduko de komputiloj en redakcioj oni prognozis drastan redukton de foruzado de papero [5]; neprognozebla (kp arbitra) [6]. VD:diveni, konjekti, supozi, suspekti2
4. Karlo Juhász: Apenaŭ venko, Monato, 2002/06, p. 12
5. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/10, p. 3
6. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6
angle:
predict
beloruse:
прагназаваць
ĉeĥe:
predikovat, prognózovat, předpovídat, tipovat
ĉine:
預測 [yùcè], 预测 [yùcè], 預見 [yùjiàn], 预见 [yùjiàn], 預卜 [yùbǔ], 预卜 [yùbǔ], 預估 [yùgū], 预估 [yùgū], 預計 [yùjì], 预计 [yùjì], 預告 [yùgào], 预告 [yùgào], 預言 [yùyán], 预言 [yùyán]
france:
annoncer (prévoir), prévoir
germane:
vorhersagen
hispane:
pronosticar
hungare:
előrejelez, prognosztizál
japane:
予想する [よそうする], 予測する [よそくする], 予報する [よほうする], 予後を判定する [よごをはんていする]
nederlande:
voorspellen, een prognose stellen
perse:
پیش‌بینی کردن
pole:
prognozować, opracowywać prognozę, przewidywać, rokować
ruse:
прогнозировать
slovake:
predpovedať, tipovať
ukraine:
прогнозувати, робити прогнози, ставити прогноз

veterprognozo

MET
Publika anonco pri meteologie prognozita vetero en la sekvaj tagoj: eĉ en seriozaj radioprogramoj hodiaŭ informelsendoj daŭras ofte nur tri minutojn, inkluzive de veterprognozo [7]; la veterprognozaj mapoj de famaj amaskomunikiloj [8]; rano estas simbolo de veterprognozo en la germana, tamen ne en la franca [9].
7. Stefan Maul: Supraĵeco super ĉio, Monato, 2001/05, p. 5
8. Monato, LAST: Vilnius ne situas en Estonio!, 2004
9. Marteno Ecott: Invadas la angla, Monato, 2001/02, p. 15
angle:
weather forecast
beloruse:
прагноз надвор'я
ĉeĥe:
předpověď počasí
ĉine:
天气预报 [tiānqìyùbào], 天氣預報 [tiānqìyùbào], 气象预报 [qìxiàngyùbào], 氣象預報 [qìxiàngyùbào]
france:
météo (prévisions), prévision météorologiques
germane:
Wettervorhersage
hispane:
pronóstico meteorológico
hungare:
időjárás-előrejelzés, időjárás-jelentés
japane:
天気予報 [てんきよほう]
nederlande:
weersvoorspelling
perse:
پیش‌بینی وضع هوا
pole:
prognoza pogody
ruse:
прогноз погоды
slovake:
predpoveď počasia
svede:
väderprognos
ukraine:
прогноз погоди

administraj notoj