1diplom/o PV
diplomo
- 1.
- Oficiala dokumento, atestilo pri rajto, privilegio aŭ ranga titolo: la somera kunveno […] servas sole […] por finado de la lerna jaro kaj por disdono de diplomoj [1]; diplomo sub vitro [2]; oficistoj […] eldonis aktojn kaj diplomojn [3]; Supera Helena Esperanta Instituto, kiu unuavice distribuas diplomojn en tri gradoj [4].
- 2.
- Atesto pri sukcesa ekzamenado pri akademia edukado en iu fako: per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura diplomo [5]; la diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antaŭ[e] [6]; malgraŭ mia diplomo, ricevita de la oksforda universitato, mi estos […] envicigita al iu malsupra lernejo [7].
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
3. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VII.
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
3. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VII.
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
- angle:
- diploma
- beloruse:
- дыплём
- bulgare:
- диплома
- ĉeĥe:
- diplom, listina, osvědčení
- ĉine:
- 公文 [gōngwén], 毕业文凭 [bìyèwénpíng], 奖状 [jiǎngzhuàng], 證書 [zhèngshū]
- france:
- diplôme
- germane:
- Diplom, Ernennungsurkunde, Verleihungsurkunde
- hispane:
- diploma
- hungare:
- oklevél, okirat, diploma
- japane:
- 免許状 [めんきょじょう], 証書 [しょうしょ], 卒業証書 [そつぎょうしょうしょ]
- nederlande:
- diploma
- pole:
- dyplom, cenzurka, świadectwo szkolne
- portugale:
- diploma
- ruse:
- диплом, аттестат
- slovake:
- diplom, osvedčenie
- ukraine:
- диплом, атестат
diplomi
(tr)
- Aljuĝi diplomon al: diplomita instruisto.
- angle:
- grant a diploma
- beloruse:
- дыплямаваць
- ĉeĥe:
- udělit diplom
- france:
- diplômer
- germane:
- diplomieren, ernennen, verleihen
- hungare:
- oklevéllel tüntet ki, oklevéllel lát el, diplomát ad
- japane:
- 免許状を与える [めんきょじょうをあたえる]
- nederlande:
- diplomeren
- pole:
- dyplomować
- ruse:
- выпускать с дипломом, дипломировать
- slovake:
- udeliť diplom
- ukraine:
- випускати з дипломом
diplomito
- Akirinto de akademia titolo per diplomo1: diplomitoj de porinstruistaj kolegioj kaj de universitatoj [8]; diplomito de barata universitato [9]; junaj diplomitoj de la universitatoj apenaŭ trovas laborpostenojn, aparte en ŝtataj institucioj [10]. bakalaŭro, magistro
8.
Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, 2001/02, p. 19
9. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
10. Monato, Bardhyl Selimi: Vivi ĉe la marĝenoj, 2012
9. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
10. Monato, Bardhyl Selimi: Vivi ĉe la marĝenoj, 2012
- beloruse:
- дыплямант
- ĉine:
- 毕业生 [bìyèshēng]
- germane:
- Diplom-, Absolvent (Universität)
- japane:
- 有資格者 [ゆうしかくしゃ], 免状所有者 [めんじょうしょゆうしゃ], 卒業生 [そつぎょうせい]