2relativ/a PV

relativa

1.
Neabsoluta, dependa, kompara, kondiĉa, proporcia: relativa valoroB ; relativa plimulto da voĉoj; relativa eraro; certo estas nur relativa; relativa sukceso. ANT:absoluta
2.
GRA Kvalifikas vorton, kiu ligas dependan propozicion al la ĉefpropozicio, kies unu vorton ĝi anstataŭas: relativa pronomo. VD:rilata.
angle:
relative
beloruse:
адносны ~a plimulto: адносная большасьць.
ĉeĥe:
poměrný, relativní, vztažný
ĉine:
相对 [xiāngduì], 相對 [xiāngduì], 較為 [jiàowéi], 较为 [jiàowéi]
france:
relatif
germane:
1. relativ 2. Relativpronomen
hispane:
relativo
hungare:
1. viszonylagos, relatív ~a plimulto: relatív többség. 2. vonatkozó ~a pronomo: vonatkozó névmás.
japane:
相対的な [そうたいてきな], 比較的な [ひかくてきな], ある程度の [あるていどの]
nederlande:
betrekkelijk, relatief
pole:
1. relatywny, względny
portugale:
relativo
ruse:
относительный ~a plimulto: относительное большинство .
slovake:
pomerný, relatívny
ukraine:
відносний

relativigi

(tr)
Montri kiel ne absolutan, ne unuflankan, alimaniere rigardeblan: oni relativigu kaj konsideru en ĝusta kunteksto la diraĵon de Germain [1]. VD:bagateligi, malgravigi, subtaksi
1. D. Van Herpe: Digest Number 67, lingva-demokratio, 2001-02-07
beloruse:
рэлятывізаваць
ĉeĥe:
relativizovat, uvést do vztahu
france:
relativiser
japane:
相対化する [そうたいかする]
pole:
relatywizować
slovake:
relativizovať, uviesť do vzťahu

relativismo

1.
FIL Doktrino, laŭ kiu ĉiu kono estas relativa, tio estas ke neniam la aĵoj en si mem povas esti konataj de l' homo, sed nur la rilatoj inter tiuj aĵoj. ANT:pozitivismo
2.
(komune) Ne kredanta je superaj kaj malsuperaj valoroj, principoj, celoj, rigardanta kontraŭecajn aferojn kiel egalajn: la postmodernuloj estas senteble influitaj ... de la kultura relativismo laŭ kiu „ĉiuj kulturoj samvaloras“ [2].
2. D. Kessous: Raŭmismo kaj postmodernismo, SAT Kulturo, [vidita en 2014]
beloruse:
рэлятывізм
ĉeĥe:
relativizmus
ĉine:
相对主义 [xiāngduìzhǔyì], 相對主義 [xiāngduìzhǔyì]
france:
relativisme
germane:
Relativismus
hispane:
relativismo
hungare:
relativizmus
japane:
相対論 [そうたいろん]
nederlande:
relativisme
pole:
relatywizm
ruse:
релятивизм
slovake:
relativizmus
ukraine:
релятивізм

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.