*tra PV

I.

*tra

Prepozicio montranta:
1.
ke iu movo komenciĝas ĉe unu ekstremo kaj atingas la alian: du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo [1]; malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato [2]; vojaĝi ŝipe tra la Rejno de Majenco ĝis Kolonjo; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj [3]; tra la venteg' la voĉo ne aŭdiĝas [4]. VD:laŭ1
2.
ke iu movo, kiu komenciĝis antaŭ io, eniĝas kaj daŭras pluen: tra la fenestro […] la vaporo iras sur la korton [5]; pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro PrV ; tra unu orelo eniras, tra la dua eliras PrV ; mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [6]; se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos […] ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto [7]; la suno brilis sur lin tra inter la branĉoj [8]; sed ĝis nun la uzado de akuzativo post "tra" tute ne estas kontraŭregulaLR .
Rim.: Kiam la kunteksto ne montras sufiĉe klare, ke la movo daŭras pli malproksimen ol la koncernata objekto, oni povas uzi la akuzativon: la stana soldato falis tra fendon [9]; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio [10]. Zamenhof en [11] asertas, ke la uzo de akuzativo post tra obeas la samajn regulojn, kiel post ĉiu alia prepozicio, sed samtempe li agnoskas, ke la senca diferenco estas kutime tre malgranda. Ŝajnas tamen, ke la regulo por tra estas iom alia: ja akuzativo uzata kun prepozicio P ordinare signifas „al loko situanta P...“, do pli-malpli „al P...“, dum por prepozicio tra ĝi signifas „al iu loko (ajna), P...“, alidire, la trairata kaj la celata lokoj ne kongruas.
3.
Tempon, dum kiu daŭras iu ago, ekde ĝia komenciĝo: la koko krias tra la tuta nokto [12]; vin mi petas, volu resti tra kelka tempo en palaco nia [13]; la alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris [14]. SIN:dum
afrikanse:
deur
albane:
me anë të
amhare:
በኩል
angle:
through, throughout
arabe:
من خلال
armene:
միջոցով
azerbajĝane:
vasitəsilə
beloruse:
праз, скрозь
bengale:
মাধ্যমে
birme:
ဖြတ်.
bosne:
kroz
ĉeĥe:
skrz, skrze
dane:
gennem
estone:
läbi
eŭske:
bidez
filipine:
sa pamamagitan ng
france:
à travers
galege:
mediante
germane:
durch
guĝarate:
દ્વારા
haitie:
atravè
haŭse:
ta hanyar
hinde:
के माध्यम से
hispane:
a través de 3. durante
hungare:
1. át 2. keresztül 3. át (időben), keresztül (időben), alatt
igbe:
site na
irlande:
trí
islande:
gegnum
japane:
スルー
jave:
liwat
jide:
דורך
jorube:
nipasẹ
kanare:
ಮೂಲಕ
kartvele:
მეშვეობით
kazaĥe:
арқылы
kimre:
trwy
kirgize:
аркылуу
kmere:
តាមរយៈការ
koree:
를 통해
korsike:
attraversu
kose:
ngokusebenzisa
kroate:
kroz
kurde:
bi saya
latine:
per
latve:
cauri
laŭe:
ໂດຍຜ່ານການ
litove:
per
makedone:
преку
malagase:
ny alalan ‘
malaje:
melalui
malajalame:
മുഖാന്തിരം
malte:
permezz
maorie:
i roto i
marate:
द्वारे
monge:
los ntawm
mongole:
дамжуулан
nederlande:
1. door 2. door, doorheen, via 3. gedurende, doorheen, tijdens
nepale:
माध्यम
njanĝe:
kudzera
okcidentfrise:
troch
panĝabe:
ਦੁਆਰਾ
paŝtue:
له لارې د
pole:
przez, wskroś
portugale:
1. através de
ruande:
binyuze
ruse:
1. сквозь, через 2. сквозь, через 3. в течение
samoe:
e ala i
sinde:
جي ذريعي
sinhale:
හරහා
skotgaele:
tro
slovake:
cez
slovene:
skozi
somale:
iyada oo
ŝone:
kuburikidza
sote:
ka ho
sunde:
ngaliwatan
svahile:
kupitia
taĝike:
ба воситаи
taje:
1. ไปตาม, ทะลุผ่าน 2. ผ่านทาง 3. ตลอด, ตลอดทั้ง
tamile:
மூலம்
tatare:
аша
telugue:
ద్వారా
ukraine:
через
urdue:
کے ذریعے
uzbeke:
ichidan
vjetname:
thông qua
volapuke:
da
zulue:
ngokusebenzisa

tra inter

Evitante barojn, de unu flanko al la alia flanko de: la suno brilis sur lin tra inter la branĉoj [15]; fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj [16]; la luno aperis kaj ĵetis siajn radiojn tra inter la pintoj de l' pomarboj [17].
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
17. T. Storm, trad. A. Behrendt: Kiam la pomoj estas maturaj..., Esperanto-Praktiko, 1927-02 (98)
angle:
through (and between)
beloruse:
праз, паміж
france:
au travers de
germane:
zwischen ... hindurch
pole:
z pomiędzy
II.
Vortero kun la senco 2.

trae

De unu flanko ĝis alia: rajdanto sur ĉevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae [18]! kvazaŭ la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro [19]; la suno […] trae varmigis la disvolvitajn rozojn [20]; trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon […] kaj kiom da respekto vi havas [21]; Mi ja divenas vian noblan politikon ⫽ Mi trae komprenas vin [22]! Fingretoj, direktitaj al roza sun-helo, ⫽ Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo [23]; iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae [24]! la malvarmo trapenetras traen, ĝis la ostoj Metrop ; domoj, trae bruligitaj, faladis [25]; VD:profundetute
angle:
all the way through
beloruse:
скрозь, наскрозь
ĉeĥe:
naskrz, skrze
france:
de part en part
germane:
durch ... hindurch
hispane:
de principio a fin
hungare:
keresztül
japane:
突き抜けて [つきぬけて], 端から端まで [はしからはしまで]
pole:
na wskroś, na wylot
ruse:
насквозь
slovake:
naskrz, skrz
ukraine:
наскрізь

traigi

Fari, ke io iru trae de io: varma vento […] sin traigis silente tra la nebuloj [26]; la korpoparto, kiun estas plej malfacile traigi, estas la kapo [27]; teruro traigis lin nun je la nura penso pri tio [28]; tia tremo […] ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo [29]; traigis lin kompata pento [30].
angle:
pass through
beloruse:
праймаць, працягваць
ĉeĥe:
proniknout, prorazit, prostrčit, protknout
france:
traverser
germane:
durch gehen, durchlaufen
hispane:
cruzar, atravesar
hungare:
átvezet (vmin keresztül), átvisz (vmin keresztül)
japane:
突き通す [つきとおす]
pole:
przenikać, przejmować, przebijać, nurtować
ruse:
провести (что-л. сквозь что-л.), продеть, пронзить
slovake:
preniknúť, prestrčiť
ukraine:
проводити, переміщати, пересувати, переносити (через що-н., з одного кінця в інший), протикати, простромлювати

traiĝi

Atingi tra io; eniĝi kaj eliĝi: ho ve, mi estas tro dika! […] mi ne povas traiĝi [31]; vintre [ili] ne povas eliĝi, sed nun kiam la suno varmigis la teron, ili traiĝos [32]; la kampo vestiĝis komence flave kaj poste blue, fine traiĝis al tute neverŝajna, ultramara koloro [33]; Anjo elŝovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traiĝis la resto de ŝia korpo [34].
angle:
get through
germane:
durch kommen, durch passen
japane:
突き抜ける [つきぬける]
pole:
przedostawać się, przebijać się
III.
Prefikso signifanta:
1.
De komenca ĝis fina loko: trahaki, tratranĉi; trairi, trakuri, trapasi, traveturi, tralasi; traflugis anĝelo preter orelo PrV ; tralegi libron [35]; (legi de la unua ĝis la lasta paĝo kun pli malpli da atento); atentan […] tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al [ĉiuj] [36]; trarigardi la paĝojn Marta ; la enhavon de granda kestoj oni trarigardis [37]; [li] trarigardis ĉiujn angulojn de la ĉambro, por kontroli, ĉu iu ne aŭskultas [38].
2.
De komenca ĝis fina momento: ili tradormis tie la nokton [39]; aĝon trababilinte, li dormis en bruo [40]; tradanci la nokton; tranokti; tralabori la tagon; ĉiu tago [estis] vane trasonĝita [41] (pasigita sonĝante); travintri vivon travivi estas art' malfacila PrV ; ĝi sentis sin plensence feliĉa pro la tuta mizero kaj suferoj, kiujn ĝi trasurportis [42].
3.
De komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene: trabruli (tutbruli); la flamo kreskis supren kaj trabruligadis ĉiam novajn kronojn el rozoj kaj hederoj [43]; li tradandis (fordandis) en la vojo la monon [44]; tradiboĉi (fordiboĉi) ĉion ĝis la lasta ĉemizo [45]; ili forlasis iun banejon, ili estas preskaŭ trafrostitaj [46] (tutfrostita); tiun libron oni devas […] tralerni [47] (finlerni); jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos [48] (formanĝos). SIN:el2
Rim.: Ĉar laŭ tiu lasta signifo la prefikso „tra“ estas ofte dubasenca, oni uzu prefere la pli taŭgajn vorterojn fin-, tut-.
france:
 parcourir (préfixe p. ex. kuri courir, trakuri parcourir en courant)
germane:
~diboĉi: durchbringen (verschwenden).
hispane:
~haki: piratear. ~labori: trabajar (por un tiempo). ~bruli: quemar. ~diboĉi: ir de juerga. ~frostita: refrigerado mediante.
hungare:
~haki: átvág. 2. át-, keresztül- ~bruli: leég. ~diboĉi: elmulat. ~frostita: átfagyva.
pole:
~haki: przerąbać, przekuć się. ~labori: przepracować. ~bruli: przepalić, wypalić się. ~diboĉi: przehulać. ~frostita: przemarznięty.
ruse:
~haki: прорубить. ~labori: проработать (какое-то время). ~bruli: прожечь. ~diboĉi: пропить. ~frostita: промёрзший.

administraj notoj