8reflekt/i PV

reflekti

(tr)
1.
FIZ Reĵeti radion aŭ ondon: polurita, netrairebla surfaco, kiel ekz. de spegulo, reflektas la radiojn de la lumo; ŝi eraris: estis ŝia propra vizaĝo tio, kion reflektis la spegulo [1]; tuniko de ametista koloro […] reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon [2]. VD:refrakti, speguli1
2.
(figure) Redoni4, reprodukti2: la analizoj postulis nenian diskuton, ĉar ili tuj reflektis la komunan opinion [3]; tiuj kelkaj vortoj reflektas la kvintesencon mem de la tuta demando [4]; Henriko Faŭsto, en la teatraĵo faranta kontrakton kun tiu diablo, ne reflektas sole la historian figuron Johanon Faŭston, sed ankaŭ la kuraciston kaj filozofon Henricus Cornelius Agrippa de Nettesheim [5]; la okcitana lingvo, pere de sufiksoj, ofte samtempe diminutivaj kaj plifortigaj, pli bone reflektas la homajn sentojn, ĉu pozitivajn, ĉu aĉigajn [6]; rakontoj, kantoj, reflektis la tutan vivon [7]; ambaŭ statistikoj reflektas la viglecon de la propra eldonado de UEA [8]. VD:ekvivalenti, imiti, kapti3, kopii, reprezenti3, speguli2, traduki2
angle:
reflect
beloruse:
адлюстроўваць, адбіваць
ĉeĥe:
odrazit, odrážet
france:
réfléchir (lumière etc.), renvoyer (lumière etc.)
germane:
wiedergeben, wiederspiegeln, reflektieren, zurückwerfen
hispane:
reflejar
hungare:
visszaver, visszatükröz
japane:
反射する [はんしゃする], 反映する [はんえいする], 反響する [はんきょうする], 再現する [さいげんする]
katalune:
reflectir
nederlande:
weerkaatsen, reflecteren
perse:
بازتاباندن، منعکس کردن
pole:
odbijać (promienie, fale)
ruse:
отразить, отражать
slovake:
odraziť, odrážať
ukraine:
відбивати (світло, звук і т.п.), рефлектувати, відображати

reflekto

1.
FIZ La fenomeno, per kiu radioj kaj ondoj estas reflektataj; efiko, bildo tiel estigata: li plej facile vidus […] la reflektojn en akvo kaŭzitajn de homoj [9].
2.
MATPIV2 =simetrio
3.
Reprodukto: spirita kulturo ĝenerale estas reflekto de la koncerna socio [10]; tiu degenero nur spegulas la degeneron de nia socio nuntempa, ĝi estas reflekto kaj sekvo de ĉi lasta [11].
angle:
1. reflection
beloruse:
адбітак, адлюстраваньне
ĉeĥe:
odraz (světla), reflex, zrcadlení
france:
1. réflexion (phys.)
germane:
1. Reflektion, Spiegelung, Reflexion 3. Wiedergabe, Reflex, Spiegelbild
hispane:
1. reflexión
hungare:
1. visszaverődés, visszatükrözés, reflexió 2. visszatükrözés
japane:
反射 [はんしゃ]
katalune:
1. reflex
perse:
1. بازتاب، انعکاس
pole:
1. odbicie 2. symetria
ruse:
отражение
slovake:
odraz (svetla), reflex, zrkadlenie
ukraine:
відбиття, відображення, рефлексія

reflektilo

TEK
Ĉia ilo, kiu reflektas kaj eventuale direktas elektromagnetajn ondojn (lumradiojn kc): faru tion per sanga ruĵo sur la nepreja spegulo – sed kion mi grafitiu sur la tualeteja reflektilo [12]? mi bezonis du apartajn parabolajn reflektilojn por povi ricevi televidstaciojn sur ambaŭ […] satelitoj [13]. SUB:spegulo1TUT:reflektoro
12. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
13. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
angle:
reflector
beloruse:
рэфлектар
germane:
Reflektor
japane:
反射器 [はんしゃうつわ], 反射鏡 [はんしゃきょう]

administraj notoj