2mozaik/o JED

mozaiko

1.
BELA Bildo el koloraj ŝtonaj aŭ vitraj kubetoj kuncementitaj, uzata por ornami grundon aŭ muron: granda vestiblo […] pavimita per mozaiko [1]; unusola ŝtoneto […] ne faras la belecon de mozaiko [2]; la juna viro […] komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante abunde ĉe tio la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormiĝo de Zeŭso [3]. VD:kahelo, pavimoVD:kalejdoskopo, puzlo
2.
(figure) Multfaceta kunmetaĵo, tuto konsistanta el multaj diversaj pecoj: Svislando estas mozaiko de kulturoj [4]; mozaiko de urboj kaj vilaĝoj [5].
VD:kalejdoskopo
angle:
mosaic
beloruse:
мазаіка
bulgare:
мозайка
ĉeĥe:
mozaika
ĉine:
馬賽克 [mǎsàikè], 马赛克 [mǎsàikè], 魔賽克 [mósàikè], 魔赛克 [mósàikè]
france:
mosaïque
germane:
Mosaik
hispane:
mosaico
hungare:
mozaik
japane:
モザイク [もざいく], 寄せ集め [よせあつめ], モザイク病 [モザイクびょう]
nederlande:
mozaïek
perse:
معرقکاری
pole:
mozaika
portugale:
mosaico (artes, arq.)
rumane:
mozaic
ruse:
мозаика
slovake:
mozaika
ukraine:
мозаїка

mozaika

1.
Provizita per mozaiko: la korto […] havis mozaikan plankon [6]; malgranda banejo, kiun elegante kompletigis mozaikaj pavimoj [7].
2.
(figure) Multfaceta, konsistanta el multaj diversaj pecoj formantaj la tuton: li estas poeto de momentaj natureventoj, de subitaj, intuiciaj perceptoj […], kie ĉiu vorto estas nemalhavebla ero de la mozaika tuto [8]; la rakontaro […] ŝajnas humura mozaika spegularo de la tuta homa vivo [9]; tiuj intervjuoj mozaike aperas tra la libro [10].
germane:
1. Mosaik- 2. mosaikartig

mozaikero

Unuopa peco de mozaiko: (figure) mi travivis ravajn epizodojn, […] el tiuj mozaikeroj jam elformiĝas tute klara konvinkiĝo [11].
angle:
tessera, piece of mosaic
beloruse:
частка мазаікі
france:
abacule, tesselle
germane:
Mosaikstein

administraj notoj