kordon/o Z PV

kordono

1.
TEKS Plektogalono, ŝnurpasamento, uzata por garni vestojn: la kordono de kardinala ĉapelo PV ; ŝi malligis la kordonojn de siaj jupoj, kiuj falis ronde ĉirkaŭ ŝi […kaj plu] vestite de sola korseto […] paŝis tra la ĉambro ChL .
2.
Larĝa rubando, traŝultre portata kiel honorsigno de iuj ordenoj: kordono de la Honora Legio PV .
3.
Kontinua vico: kordono da arboj ĉirkaŭ placo; malalta bordo borderita per kordono de rulŝtonetoj [1].
4.
MIL Vico da soldataj postenoj por gardi limon, enteni epidemion ks: ili eltrovis niajn postesignojn, ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro [2]; kiam komenciĝis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj […] ne restis eĉ unu homo MkM ; ĉe la landlimo establiĝis sanitara kordono […] policistoj rondiris sur la stratoj kriegante dulingve „danĝero! febrorisko!” [3]; starante antaŭ polica kordono, manifestaciantoj skandis [4]. SIN:spaliroVD:falango3
angle:
cordon
beloruse:
1. тасьма 2. ордэнская стужка 3. шэраг 4. кардон (вайсковы)
ĉeĥe:
kordon
france:
cordon
germane:
1. Kordel, Zierkordel, Schnur 2. Ordensband 3. Reihe, fortlaufende Reihe 4. Kordon, Postenkette, Absperrung
hungare:
1. díszzsinór, zsinórdísz 2. rendszalag 3. sor, kordon 4. kordon, sorfal
japane:
飾りひも [かざりひも], 綬 [じゅ], 連なり [つらなり], 列 [れつ], 哨兵線 [しょうへいせん], 警戒線 [けいかいせん]
nederlande:
1. lint 2. ordelint, sjerp 3. rij 4. kordon
pole:
1. kordonek 2. wstęga 3. kordon, szpaler 4. kordon sanitarny
portugale:
1. cordão (ornamento), galão (ornamento), grega (ornamento) 2. cordão (ornamento), galão (ornamento), grega (ornamento) 3. cordão (fila contínua)
rumane:
cordon
ruse:
1. тесьма 2. орденская лента 4. кордон
slovake:
kordón

administraj notoj