9etiked/o PV

9etikedo

1.
Peco de papero aŭ alia materialo kun aŭ por surskribo, alfiksita aŭ alfiksebla sur aŭ al io, por montri enhavon, specon, adreson ktp: kofra etikedo [1]; li aĉetis vazojn da marmelado, deprenis la etikedon kaj diris, ke li konfitis la marmeladon [mem] [2]; (figure) [ili] anatemis la alitendencanojn […] pri ‚socialfaŝismo‘, etikedo baldaŭ asignota ankaŭ al SAT [3]; (figure) [ili] reklamas lingvonaciismon sub la falsa etikedo de „lingva demokratio“ [4]; la etikedo „verda ĉokolado” ne estis uzita en komerco [5]; tiu konjako, kiel videblas sur la etikedo, estis gajninta konsiderindajn premiojn dum la mondekspozicio en Lieĝo kaj Barcelono [6]; la uzanto ĉe ĉiu nova mesaĝo devas diri, ĉu ĝi estas rubpoŝto, ekzemple per butono kun la etikedo (surskribo) ‚forviŝu‘ [7]. VD:insigno, karto1, marko, nomo1, nomŝildo, slipo
2.
KOMP Parto (kampo) de datumo priskribanta ties specon: HTML-etikedo; la Semantika Reto postulas multan kleran laboradon por enmeti etikedojn [8]; ekzistas kvindeko da tiaj etikedoj, kaj estas la tasko de la teknika redaktoro kontroli ilin [9]. VD:kategorio1, klaso1, rubriko1
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 17. Fripono Ĉie Sian Nomon Skribas.
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. La Ondo de Esperanto, 2002, № 11
5. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
6. Wolfgang Hildesheimer, tr. Wolfgang Kirschstein: Iom granda aĉeto, La Ondo de Esperanto, 1999. N-ro 3 (53).
7. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
8. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
9. Monato, Paŭl Peeraerts: Tekniko, 2011
angle:
1. label, tag 2. tag HTML-~o: HTML tag.
beloruse:
1. этыкетка, ярлык, шыльдачка 2. тэг HTML-~o: HTML-тэг.
ĉine:
1. [dùn]
france:
1. étiquette 2. balise (informatique) HTML-~o: balise HTML.
germane:
1. Schild, Schildchen, Etikett 2. Sprungmarke, Marke, Tag HTML-~o: HTML-Sprungmarke, HTML-Verknüpfung, HTML-Tag.
hispane:
etiqueta
japane:
ラベル [らべる], レッテル, 荷札 [にふだ]
pole:
1. etykietka, naklejka, nalepka, znak 2. etykietka, tag HTML-~o: znacznik HTML, etykieta HTML.
portugale:
etiqueta, rótulo, dístico, marca
ruse:
1. этикетка, ярлык 2. тег, тэг
ukraine:
етикетка, ярлик

etikedi

1.
Provizi per etikedo: etikedi botelojn.
2.
(figure) Karakterizi, ofte tro stereotipe, per kategoria nomo: [li] kuraĝas min etikedi „ekstrem-dekstrulo“ [10]; la esperanta movado bezonus liberigi sin de la strukturoj kiuj sin mem etikedas ĉu „raŭmismaj“ ĉu „finvenkismaj“ [11]. VD:brulmarki, enklasigi, epiteti, kalumnii, klasifiki, miskreditigi, signi3
10. Monato, Igarasi Takeo: Pedante
11. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
beloruse:
1. прымацоўваць этыкетку, вешаць ярлык 2. вешаць ярлык (перан.)
ĉine:
貼標籤 [tiēbiāoqiān]
germane:
etikettieren 2. einstufen, abqualifizieren, jemanden schimpfen, stigmatisieren, brandmarken

administraj notoj