5slip/o PV

slipo

Kartona aŭ papera folieto, facile klasigebla, sur kiu oni skribas ian noto1n: li eksidis apud la skribotablo, eltiris keston kaj sencele rigardis foliojn kaj slipojn [1]; de komplikita mikroskopo pendis slipo, sur kiu estis skribita la adreso [2]; Magnetofona Servo (ĝis 1972 ĝi produktis 292 programojn) kaj Koresponda Servo (entute 3 920 slipoj ĝis 1972) [3]; el tirkesto [ŝi] prenis skatoleton kun malgrandaj, sed belaj paperslipoj: cento da identaj ekslibrisoj [4]; mi iris konsulti la vizoslipojn de la eksterlanda konferenca personaro [5]; el la malnovaj hotelslipoj montriĝis ke Aleksandro Jendrik loĝis dum unu semajno en Hotelo Moderna [6]; se vi kondutos lerte, li faligos antaŭ vin kelke da monslipoj [7]; li prenis registran slipon kaj komencis noti [8]; la unua libreto […] prezentas ilustraĵojn kaj tekstetojn, la dua – eltondotajn slipojn kun aŭ sen vortoj dorsflanke [9]. VD:formularo2
beloruse:
картка, картачка (для картатэкі)
ĉeĥe:
kartotékový lístek, kartotéční lístek
ĉine:
卡片 [kǎpiàn], 文件卡片 [wénjiànkǎpiàn], 档案卡 [dǎngànkǎ], 檔案卡 [dǎngànkǎ], 索引卡片 [suǒyǐnkǎpiàn], 紙條 [zhǐtiáo], 纸条 [zhǐtiáo]
france:
fiche
germane:
Zettel, Karteikarte
hungare:
cédula, (jegyzet)karton, jegyzetpapír
japane:
分類用カード [ぶんるいようかーど]
nederlande:
kaart (in kaartsysteem), briefje
perse:
برگه، فیش
pole:
kartka (np. katalogowa)
ruse:
карточка (для картотеки)
slovake:
kartotečný lístok, lístok papiera
ukraine:
картка (для картотеки)

sliparo

Serio de slipoj, ordinare sisteme ordigitaj, per kiu oni kolektas informojn: ŝi havas nekredeble ampleksajn sliparojn kaj notlibrojn, konas parkere ĉiujn esencajn faktojn [10]; ni trovis nek rendevulibron, nek sliparon pri pacientoj [11]; en la komenco en la CO de UEA troviĝis ampleksa sliparo, en kiu estis notita ĉiu unuopa servo [12]; utiligante la abundan sliparon, jam de jaroj kolektitan de Grosjean-Maupin [13]; ili celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn [14]. VD:dosiero1, registro1
beloruse:
картатэка
ĉeĥe:
blok papíru, kartotéka, lístkovnice
france:
fichier (ensemble de fiches)
germane:
Zettelkasten, Zettelsammlung, Karteikasten
hungare:
kartoték, cédulakatalógus
japane:
カード一式 [かーどいっしき]
pole:
kartoteka
ruse:
картотека
slovake:
blok papiera, kartotéka
ukraine:
картотека

kaŝslipeto, suflorslipeto

PED
Kartona aŭ papera folieto kun notoj, kiun oni kaŝe uzas dum ekzameno: iuj eltrovis diversajn rimedojn, ekzemple skribilojn kun kaŝitaj slipetoj aŭ kopioj, por friponi dum la ekzameno [15].
15. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
beloruse:
шпаргалка
ĉine:
小抄 [xiǎochāo], 夹带 [jiādài], 夾帶 [jiādài]
france:
antisèche
germane:
Spickzettel
hungare:
puska (átv.)
nederlande:
spiekbriefje
perse:
برگه‌ی تقلب
pole:
bryk, ściąga
ruse:
шпаргалка

administraj notoj