1arkad/o

arkado

Arkaĵo sur kolonoj, prezentanta sub si malplenaĵon: ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj [1]; li konstruigis belegajn palacojn, preĝejojn kaj arkadojn [2]; mi ekmemoris pri la tielnomataj „amuz-arkadoj“, de Brighton, tio estas haloj, kien vizitantoj iras por sin distri per aŭtomataj ludmaŝinoj aŭ pafante sur celtabulojn per aerfusiloj [3]. VD:spano2, volbo1
angle:
arcade
beloruse:
аркада
ĉeĥe:
arkáda, podloubí
france:
arcade
germane:
Arkade
hebree:
מעבר מקורה
hungare:
árkád
itale:
arcata
japane:
アーケード
katalune:
arcada
perse:
تاقگان
ruse:
аркада
slovake:
oblúkmi spojené stĺporadie
ukraine:
аркада

arkadaro

Vico da arkadoj. VD:galerio1

arkadaro ĉe la bazarejo de Monastero, Germanujo
CC BY-SA 4.0  [4]
beloruse:
шэраг аркадаў, галерэя
ĉeĥe:
arkáda, podloubí
germane:
Arkaden
hungare:
árkádok, árkádsor
itale:
portico
japane:
アーケード
katalune:
arcuació
slovake:
arkáda

administraj notoj

~aro: Mankas dua fontindiko.
~aro: Mankas verkindiko en fonto.