2spasm/o JED

spasmo

MED Nevola forta streĉo de la muskoloj: ŝiajn membrojn agitis konvulsiaj spasmoj [1]; la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta Marta ; histeria spasmo kaptas ŝian gorĝon Metrop ; spasmo de la pasia deziro kunbuligis ŝian korpon Metrop ; spasmo tordis lian vizaĝon [2]; ŝajnis al mi, ke mi krias, sufokita per spasmo de senlima timo FdO . VD:konvulsio
angle:
spasm
beloruse:
спазма, сутарга
ĉeĥe:
křeč, spazmus
ĉine:
[jìng], 痙 [jìng], 痉挛 [jìngluán], 痙攣 [jìngluán], 抽搐 [chōuchù], 抽風 [chōufēng], 抽风 [chōufēng], 瘛 [chì]
france:
spasme
germane:
Krampf
hungare:
görcs
japane:
けいれん, 引きつり [ひきつり]
nederlande:
kramp, spasme
pole:
skurcz, konwulsja
ruse:
спазм, спазма, судорога
slovake:
kŕč
svede:
spasm
ukraine:
спазма, судома, судорога, корчі

spasmi

(ntr)
MED(pri muskolo, korpoparto) Subite, nevole ektiriĝi: mi sentis pulson en mia frunto, kiu spasmis samtakte [3]; liaj lipoj spasmis dekstren kaj maldekstren, eligante ian sonon, senkoheran kiel murmuro [4].
3. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
4. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
spasm
beloruse:
корчыцца ў сутаргах, адчуваць спазмы
ĉeĥe:
mít křeč
france:
se convulser, se crisper
germane:
krampfen, sich zusammenziehen
japane:
けいれんを起こす [けいれんをおこす], 引きつる [ひきつる]
pole:
spazmować, mieć skurcze
slovake:
mať kŕč

administraj notoj