tik/i PV

tiki

(ntr)
Pretervole tiri iun muskolon: unu el ni okule tikis kaj tro okulfrape rigardis al iu [1]; kelkan tempon la gasto silente malĝojis kaj tikadis, sed finfine li ekparolis MkM . SIN:tremeri
beloruse:
мець цік, пакутваць на цік
ĉeĥe:
mít tik, mít škubání
france:
tiquer (avoir un tic)
germane:
zucken
pole:
mieć tik, mieć kurcz, mieć skurcz
slovake:
cukať, mykať, pošklbávať (z nervozity)

tiko

1.
MED Nerva kuntiro de muskoloj, plej ofte tiuj de la vizaĝo: Plum absorbis gluton da viskio, gratis al si la nukon, dum spasma tiko manifestiĝis ĉe lia lipangulo CKv .
2.
Manio: la juna oficiro havis tikon, kiam li estis priokupata aŭ profunde meditadanta, nevole kaj senpripense li prenis sian maldekstran polekson inter la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin rapide kaj senĉese faldis kaj malfaldis laŭ ne interrompita maniero ChL .
Rim.: Tiko ankaŭ estas speco de ŝtofo.
beloruse:
1. цік (нэрвовы) 2. манія
ĉeĥe:
tic, tik, škubání
france:
tic
germane:
1. Zuckung 2. Tick
hispane:
tic
hungare:
izomrángás, arcrángás, tic
japane:
チック, けいれん
nederlande:
tic
pole:
nerwowy kurcz (zazw. twarzy), tik, skurcz nerwowy
portugale:
tique
ruse:
тик (нервный)
slovake:
nervózne mykanie svalu
ukraine:
тик

administraj notoj