agend/oZ

agendo

Registro de la farendaĵoj: tiu libro estis siatempe furore akceptata, kiel proponata agendo por socia reformo [1]; la nombro de individuoj kun dekstremaj vidpunktoj kaj agendoj ŝajnas kreski [2]; vi povas per [poŝtelefono] telefoni, krozi en Interreto, kontroli vian retpoŝton, sendi tekstomesaĝojn […] kontroli vian agendon, aŭskulti vian ŝatatan muzikon, rigardi filmojn, kaj kaj kaj [3]; lokaj administradestroj kaj politikistoj, kiuj kune cerbumis por provi respekti la Agendo-21-kontrakton [4]. VD:programo1, tagordo
1. Donald Broadribb: Utopia verko deknaŭjarcenta, Monato, 2005/10, p. 20
2. Ionel Oneț: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
3. Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko, Monato, 2008/10, p. 12
4. Ĵanin Ratuŝnjak: Senpaga transporto danke al loĝantarkonsciiĝo, Monato, 2010/03, p. 18
angle:
memorandum book, engagement diary, notebook
beloruse:
нататнік, запісная кніжка
ĉeĥe:
diář, kniha agendy, prac. náplň, zápisník
france:
agenda
germane:
Agenda, Todo-Liste, Programm, Tagesordnung
hebree:
יומן, לוח זמנים
hispane:
agenda
hungare:
határidőnapló, notesz
itale:
agenda
japane:
スケジュール帳 [スケジュールちょう], 日程表 [にっていひょう], 議事日程 [ぎじにってい]
katalune:
agenda
nederlande:
agenda
pole:
terminarz, agenda
portugale:
agenda
ruse:
записная книжка
slovake:
notes, záznamník denných úloh
turke:
masa takvimi, ajanda
ukraine:
записна книжк

administraj notoj