*dot/i
*doti
(tr)
- 1.
- Doni doton al iu: mi havas nun infanon, kiun mi devas eduki, instrui kaj doti, liaj gepatroj al li lasis ne multe grandan heredaĵon [1]. heredigi
- 2.
- (figure) Havigi iajn kvalitojn: naturo ne dotis lin riĉe sur la praktika tereno [2]; la Ĉiopova Dio […] iujn dotas, aliajn maldotas per talento [3]; malsaĝa estis Schleyer, kiu dotis Volapukon per la antaŭaj rondaj ü, ö [4]. beni, donaci, dorloti, favori
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
2. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 20
3. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko
4. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
2. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 20
3. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko
4. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko
- angle:
- endow
- beloruse:
- 1. даць пасаг 2. надаць, надзяліць
- ĉeĥe:
- dotovat, dát věno, vybavit věnem
- ĉine:
- 2. 賦予 [fùyǔ], 装备功能 [zhuāngbèigōngnéng], 配備 [pèibèi]
- france:
- doter (pourvoir d'une dot, de qualités)
- germane:
- 1. als Mitgift mitgeben, dotieren, beschenken 2. ausstatten, versehen
- hispane:
- dotar
- japane:
- 持参金を与える [じさんかねをあたえる], 恵む [めぐむ]
- nederlande:
- begiftigen 1. een bruidsschat schenken
- pole:
- 1. dać posag 2. obdarzyć
- portugale:
- 1. dotar, conceder dote 2. dotar
- ruse:
- одарить 1. дать в приданое
- slovake:
- dať výbavu, obdariť
- svede:
- begåva 1. ge hemgift
- ukraine:
- давати придане
*doto
- Havaĵo, kiun iu ĉe geedziĝo ricevas de la partnero, respektive ties parencoj, laŭ socia konvencio: la reĝo donos al li sian solan filinon kiel edzinon kaj duonon da regno kiel doton [5]; postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi, nur donu al mi la junulinon kiel edzinon [6]; se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos ŝin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento [7]; mia filino […] havas jam dek kvar jarojn kaj kiel prudenta knabino kolektas al si doton [8]; fraŭlino Szwejc […] havos ĉirkaŭ dekkvinmil spesmiloj da doto Marta ; (figure) Amalio donas al li vangofrapon: „antaŭe prenu ĉi tion kiel doton“ [9]; li amas nur la doton de la junulino [10]; eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas PrV ; bela vizaĝo estas duono da doto PrV .
5.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:12
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:12
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
- angle:
- dowry
- beloruse:
- пасаг
- ĉeĥe:
- výbava, věno
- ĉine:
- 陪嫁 [péijià], 聘金 [pìnjīn], 財禮 [cáilǐ], 嫁妆 [jiàzhuāng]
- france:
- dot
- germane:
- Mitgift, Aussteuer
- hebree:
- נְדוּנִיָה
- hispane:
- dote
- japane:
- 持参金 [じさんきん]
- katalune:
- dot
- nederlande:
- bruidsschat
- pole:
- posag, wiano
- portugale:
- dote
- ruse:
- приданое
- slovake:
- veno, výbava
- svede:
- hemgift
- ukraine:
- посаг, придане, віно