*ŝirm/i PV

*ŝirmi

(tr)
1.
Protekti iun aŭ ion de danĝera aŭ malagrabla afero per intermeto de kaŝanta objekto: homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo Marta ; vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min Marta ! [la] keruboj […] etendas la flugilojn kaj ŝirmas la keston [1]; per nenio sin ŝirmante […] kontraŭ la atakado Marta ; li ŝirmis sian vizaĝon per la kurbigita brako, por ke la suno ne brilu en la okulojn [2]; norde sin levas (la montego) Maŝuk, kiel vila persa ĉapo, kaj ŝirmas tutan parton de l' ĉiela kupolo TermKurs ; sed stranga afero ‐ ĉio, kio antaŭe ŝirmis, kaŝis kaj neniigis konscion de la morto, nun jam ne povis fari tiun efikon [3]. [kontraŭ kuloj] oni ŝirmas sin per enfenestraj retoj, fumo aŭ forpeliga ŝmiraĵo [4]. VD:eklipsi, kovri2
2.
Protekti iun aŭ ion per sia potenco.
a)
Protekti por evitigi materian difekton: [la] ambasadoron […] ŝirmas la majesto de Asirio [5]; la polico sukcesis ŝirmi la eksterlandulojn [6]; ne ŝirmos la limojn [...] traktatoj, se post ili ne stariĝos lancoj kaj glavoj [7]! la ŝtato posedas sep diversajn sekretajn servojn, kiuj ĉefe ŝirmas la reĝimon, ne la popolon [8].
b)
Forigi de iu aŭ io danĝeron aŭ abstraktan malbonon: eduki la infanojn tiel, ke ili estu ŝirmataj kontraŭ la superstiĉoj; ŝi vojaĝis nokte por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj [9]; kutima je batoj kaj atakoj, li ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam antaŭe VivZam .
VD:favori, gardi, patroni
3.
ELE Aranĝi ke elektra kampo aŭ radiado ne penetru en protektatan lokon (ŝirmi cirkviton kontraŭ ekstera kampo) aŭ ne disvastiĝu eksteren (ŝirmi la fonton de radiado).
angle:
shelter, shield 3. shield, screen, shadow
beloruse:
1. закрываць, засланяць, укрываць, хаваць 2. ахоўваць, бараніць, засьцерагаць 3. экраніраваць
ĉine:
遮挡 [zhēdǎng], 遮擋 [zhēdǎng], 庇 [bì], 庇护 [bìhù], 庇護 [bìhù], 包庇 [bāobì], 掩护 [yǎnhù], 掩護 [yǎnhù], 蔽 [bì], 窝藏 [wōcáng], 窩藏 [wōcáng], 覆庇 [fùbì]
france:
couvrir, protéger
germane:
schirmen, beschirmen, schützen
hispane:
cubrir, escudar, guardar, proteger, abrigar
hungare:
véd, óv, fedez 3. árnyékol, véd
itale:
proteggere, coprire (proteggere), riparare (proteggere), difendere (proteggere), schermare
japane:
かばう, おおう, 防ぐ [ふせぐ], 保護する [ほごする], 守る [まもる], さえぎる, よける, 遮蔽する [しゃへいする]
katalune:
protegir, abrigar 3. aïllar
nederlande:
schermen, beschermen, hoeden, behoeden
pole:
bronić, chronić, osłaniać, ekranować
portugale:
proteger, abrigar
ruse:
заслонять, укрывать, защищать 3. экранировать
ukraine:
заслоняти, укривати, захищати, охороняти

ŝirmo

Protekto:
a)
per intermetita objekto: ĉar la vento ne permesis al ni atingi [Knidon], ni veturis sub la ŝirmo de Kreto [10]; sub la ŝirmo de pinioj [11]; ŝirmo kaj ŝildo [12]; la akvo fluis de la basta mato, kiun ŝi por ŝirmo alligis ĉirkaŭ sia korpo [13].
b)
per persona potenco: ili […] helpu vin, ili estu ŝirmo por vi [14]; [li] loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo [15]; la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo [16].
angle:
shelter, shield
beloruse:
абарона
ĉine:
[bì], 掩护物 [yǎnhùwù], 掩護物 [yǎnhùwù]
germane:
Schutz
hispane:
protección, abrigo, amparo
japane:
保護 [ほご], 防護 [ぼうご]
pole:
osłona

ŝirmejo

Loko, kie iu aŭ io estas ŝirmata: pluvatako […] venis tiel subite, ke ili devis kure serĉi ŝirmejon [17]; Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, ⫽ Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi [18]; mi eble estos devigata pasigi la nokton sur la kamparo […], ĉar oni rifuzas al mi ŝirmejon en domo, kies mastrino petis min ŝin viziti [19]; kadukaj ŝirmejoj kunmetitaj el branĉoj kaj iuj ajn hazardaj kovriloj [20]; SUB:budo, kabano, kaŝejo, rifuĝejo, ŝedo, tendo
angle:
shelter
beloruse:
прытулак
ĉine:
[bì], 屏障 [píngzhàng]
france:
abri
germane:
Unterschlupf, Schutz(ort), Unterstand
japane:
屋根のある場所 [やねのあるばしょ], 木陰 [こかげ], 隠れ場 [かくれば], 避難所 [ひなんじょ], 待避所 [たいひじょ], 待避壕 [たいひごう]
pole:
schronienie, schronisko
ruse:
приют

ŝirmilo

1.
Ilo por ŝirmi: la ĉapo havis enfleksitan ŝirmilon [21]; kamelo, portanta vastan, sferosimilan sunŝirmilon Iŝtar ; la viroj sidis en siaj nigraj manteloj kaj nigraj plataj ĉapeloj kaj blankaj kolŝirmiloj RBa ; ni sidiĝis ĉe tablo sub la granda sunŝirmilo de la kafejo (alero2, markezo, sunombrelo) Kiso ; civile vestitaj policanoj, ekipitaj per tipaj orelŝirmiloj [22]; brustŝirmilo [23]; manŝirmilo; la ĉefa kontraŭgripa ŝirmilo estas vakcino [24]; la monda ozon-ŝirmilo [25]; ĉu la betona ŝirmilo de la reaktoro estas sufiĉe fortika por protekti eĉ kontraŭ aviadilo-kraŝo [26]? VD:bastiono, ekrano, remparo, ŝildo
2.
Faldoŝirmilo: la trogo malaperis post la ŝirmilo, la planko estas viŝita kaj balaita, la litoj ordigitaj Metrop ; la brunulino revenis de malantaŭ la ŝirmiloj en tia robo, ke suspiro pasis tra la tuta partero [27].
angle:
1. shield, screen, shade kol~ilo: necktie. 2. folding screen
beloruse:
заслон, шырма
ĉine:
1. 屏蔽 [píngbì]
france:
protection 2. paravent
germane:
Schirm kol~ilo: Halsbinde. orel~ilo: Gehörschutz. man~ilo: Parierelement.
hispane:
protector, pantalla (protector) 1. escudo, pantalla, protector kol~ilo: corbata. orel~ilo: protector de oídos. man~ilo: cazoleta, guardamano. 2. biombo
hungare:
ernyő, védő, ellenző 2. spanyolfal, paraván
itale:
protezione, schermo (protezione) man~ilo: paramano, guardamano.
japane:
ついたて, 遮蔽板 [しゃへいいた], カバー [かばー], おおい
katalune:
protector, pantalla (protector)
nederlande:
scherm man~ilo: handbeschermer.
pole:
1. zasłona kol~ilo: krawat. orel~ilo: ochraniacz słuchu. man~ilo: ochraniacz dłoni. 2. parawan
portugale:
abrigo
ruse:
заслон, ширма 2. ширма
ukraine:
ширма, заслін, заслон, заслона

neŝirmata, senŝirma

Kiun nenio ŝirmas, elmetata al danĝeroj: de la sudo ekpluvis varmega sablo kaj ekblovis tiel potenca vento, ke ĝi renversis ĉevalon, kiu staris en neŝirmita loko [28]; la infanoj […] estas senŝirmaj kaj bezonas helpon kaj defendon [29].
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 19a
29. N. L. Ritok, trad. -: La malriĉeco ne estas etna demando, Eŭropa Civitano, 2012-11-09
angle:
unprotected, exposed
beloruse:
безабаронны, адкрыты
ĉine:
外露 [wàilù], 朝阳 [cháoyáng], 朝陽 [cháoyáng], 露袒 [lùtǎn], 向阳 [xiàngyáng], 向陽 [xiàngyáng]
france:
exposé (au danger), sans protection
hispane:
desprotegido, expuesto
nederlande:
onbeschut
pole:
nieosłonięty

fajroŝirmilo

Ŝirmilo, kiun oni starigas antaŭ kameno por malhelpi, ke brulanta karbo falu sur la plankon; fendro: ĉiam uzu fajroŝirmilon kiam infanoj, bestoj kaj malsanuloj povas kontakti la hejtilon [30].
30. -: Mistral Flame, [vidita en 2022]
angle:
fender, fireguard
beloruse:
краты (каміна), рашотка (каміна)
ĉeĥe:
zástěna
france:
garde-feu, pare-étincelles
germane:
Kaminschirm, Kaminvorsetzer
hispane:
protector de pantalla
hungare:
kályhaellenző
itale:
parafuoco
japane:
火よけ衝立 [ひよけついたて], 火よけ金網 [ひよけかなあみ]
nederlande:
haardscherm, vuurscherm
pole:
krata kominkowa
portugale:
guarda-fogo
ruse:
каминная решётка
slovake:
plechová predložka pred pecou
ukraine:
камінна решітка

faldoŝirmilo

Mebleto el faldeblaj platoj por sin ŝirmi kontraŭ aerfluo en ĉambro, aŭ por apartigi ian parton de ĉambro; ŝirmilo2 SIN:ekranego2
angle:
folding screen
beloruse:
шырма
france:
paravent
hispane:
biombo
hungare:
spanyolfal, paraván
pole:
parawan
ruse:
ширма

fulmŝirmilo, fulmoŝirmilo

Pinta fera stango, starigita sur la supro de konstruaĵo, kiel ŝirmilo kontraŭ la fulmo: la kondukanta fadeno de fulmŝirmilo starigita sur tiu turo antaŭ dudek jaroj. KPr ; vane estas fulmoŝirmilo sur la domtegmento [31].
31. J. Sigmond: La mistera nokto, Monato, 2009/11, p. 24
angle:
lightning rod
beloruse:
громаадвод, маланкаадвод
ĉine:
避雷針 [bìléizhēn], 避雷针 [bìléizhēn], 避雷器 [bìléiqì]
france:
parafoudre, paratonnerre
germane:
Blitzableiter
hispane:
pararrayos
hungare:
villámhárító
japane:
避雷針 [ひらいしん]
katalune:
parallamps
nederlande:
bliksemafleider
perse:
برقگیر
pole:
piorunochron
portugale:
pára-raios
ruse:
громоотвод, молниеотвод
svede:
åskledare
ukraine:
див

kotŝirmilo

AUT Parto de radveturilo destinita por ŝirmi veturantojn kontraŭ koto: la klapoj de lia eluzita ĵaketo frapetis la kotŝirmilon de lia biciklo [32]; iu ulo koliziis kun mia kotŝirmilo [33]; la frontrada kotŝirmilo klaktintadas, eble pro nefiksita ŝraŭbo [34].
32. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 162
33. Esperanto Articles
34. S. Johansson: Nokta halto, 1996
angle:
fender
beloruse:
крыло (самахода)
ĉine:
挡泥板 [dǎngníbǎn], 擋泥板 [dǎngníbǎn], 翼子板 [yìzǐbǎn]
france:
garde-boue
germane:
Kotflügel
hispane:
guardabarros, alero
hungare:
sárvédő, sárhányó
itale:
parafango
japane:
泥よけ [どろよけ], フェンダー
katalune:
parafang
nederlande:
spatbord
pole:
błotnik, chlapacz

lampŝirmilo, lampoŝirmilo

Kovraĵo de lampo, kiu direktas aŭ malfortigas ĝian lumon; lumŝirmilo2, abaĵuro: li rigardis la librobreton kaj la lampŝirmilon por la noktaj studoj [35]; regule forigu la polvon de viaj lampoj kaj lampŝirmiloj por plibonigi la lumefikon [36].
35. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
36. IBGE, trad. C. Bertin: 100 konsiloj por ŝpari energion, 2009-07
angle:
lampshade
beloruse:
абажур
ĉine:
灯罩 [dēngzhào], 燈罩 [dēngzhào]
france:
abat-jour
hispane:
pantalla (de lámpara)
itale:
coprilume, paralume
japane:
かさ
katalune:
pantalla, pàmpol
nederlande:
lampenkap
pole:
osłona lampy, umbrelka
ukraine:
абажур

lumŝirmilo, lumoŝirmilo

1.
FOT Ŝirmilo de la ekstera lenso de fotilo aŭ filmilo kontraŭ tro rekta lumado.
2.
Lampŝirmilo: la lumo de ŝia lampo, alĵetita de la lumŝirmilo, faris malsupre de la doma muro kvazaŭluman makulon KPr ; la tablolampon li metis sur la plankon, depreninte la flavan lumŝirmilon [37]; ĉiu havis enmane etan lanternon kiu portis lumŝirmilon [38].
37. L. Ahlin, trad. F. Szilágyi: Alveno per paraŝuto, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
38. Feniska: La klasoj de emocio, Azio nia, 2009-01 (1)
angle:
1. lens hood, lens shade 2. lampshade
beloruse:
1. бленда (фота) 2. абажур
france:
1. parasoleil (opt.) 2. abat-jour
germane:
1. Streulichtblende
hispane:
1. parasol (opt.) 2. pantalla (de lámpara)
itale:
1. paraluce (fot.) 2. coprilume, paralume
japane:
光をさえぎる物 [ひかりをさえぎるぶつ], シェード, 日よけ [ひよけ]
nederlande:
1. zonnekap (fot.) 2. lampenkap
pole:
1. osłona obiektywu 2. abażur
ukraine:
абажур

okulŝirmilo

1.
Ilo per kiu oni ŝirmas la okulojn:
a)
Ilo per kiu oni ŝirmas la okulojn kontraŭ ŝokoj: maldekstre de la kilometra ŝtono veturas juna motorciklisto; li surhavas okulŝirmilojn kaj specialan ĉapon [39].
b)
Plato, kiun oni fiksas apud la okulo de tir- aŭ kurbesto, por ke flankaj aperaĵoj ne timigu: ĝin la veturigistoj havis ŝnurvipojn kun bluaj malv- kaj rozkoloraj rubandoj, kaj blankajn fadengantojn; la ĉevaloj silkpaperajn florojn ĉe la okulŝirmiloj [40].
2.
(figure) Ignoro de iuj informoj, de iuj realaĵoj: la lernadon de Esperanto dekomence paralizis la lernejaj gramatikaj okulŝirmiloj [41].
39. -: Cours pratique d'Esperanto, 1947
40. C. F. Ramuz, trad. R. de Saussure: Aline, 1911
41. V. Banaitis: Ĉu ekzistas du movadoj?, 2016-12-02
beloruse:
1.a ахоўныя акуляры 1.b шоры 2. шоры (перан.)
france:
œillère
germane:
Mützenschild
hispane:
gafas protectoras
itale:
paraocchi
nederlande:
oogbeschermer
pole:
okulary ochronne

pluvŝirmilo

Pluvombrelo aŭ alia aparato ŝirma kontraŭ pluvo: li portas pluvŝirmilon sub la brako [42].
42. H. Ibsen, trad. Odd Tangerud: Eta Eyolf, 1997
beloruse:
парасон
ĉine:
[sǎn], 傘 [sǎn], 繖 [sǎn], 雨伞 [yǔsǎn], 雨傘 [yǔsǎn]
france:
parapluie
hispane:
paraguas
pole:
parasol

administraj notoj

faldo~ilo: Mankas dua fontindiko.
faldo~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.