*bastion/o MT

*bastiono

1.
MIL Simpla, ordinare ligna, turo konstruita por supergrimpi la muron de sieĝata urbo: venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn [1].
2.
MIL Fortikaĵo el tero aŭ masonaĵo elstaranta el remparo por defendi ĝin: viaj bastionoj estas amasoj da argilo [2]; la konstruaĵo staras sur iama bastiono de la viena urbomuro [3].
3.
(figure) Defendilo, ŝirmilo: la Hungaroj longtempe funkciis kiel bastiono de la Kristanismo kontraŭ la Turkoj; Usono agis post la dua mondmilito kiel necesa bastiono kontraŭ la sovetia hegemonio [4].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 13:12
3. Walter Klag: Kiam akvo trovis la ŝipon, Monato, 2009/10, p. 17
4. Bertil Englund: Benu modere Usonon!, Monato, 2003/03, p. 7
angle:
bastion
beloruse:
бастыён
bretone:
2. beg-moger
ĉeĥe:
bastion, bašta
france:
bastion
germane:
1. Belagerungsturm 2. Bollwerk, Bastion, Bastei 3. Bollwerk, Bastion, Schutzwall
hebree:
מִבצָר
hispane:
bastión
hungare:
2. bástya 3. védőbástya
itale:
bastione
japane:
稜堡 [りょうほ], 砦 [とりで]
katalune:
2. bastió 3. baluard
nederlande:
bastion, bolwerk
pole:
2. bastion 3. bastion, ostoja
portugale:
bastião
ruse:
2. бастион, укрепление 3. бастион, оплот
slovake:
bašta, veža (šach.)
ukraine:
бастіон, укріплення

administraj notoj