*strang/a PV
*stranga
-
Miriga pro malordinareco:
ne surpriziĝu pri la fajrego […] kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi
[1];
tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro
[2];
ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon […] ke ŝi rajdis sur la
hundo kaj la soldato ŝin kisis
[3];
la vaporo formis la plej strangajn figurojn, tiel ke estis terure ilin vidi
[4];
en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis, tio estis stranga ĝardeno
por reĝidino
[5];
akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo
[6];
aperis strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj
[7];
kio impresas vin kiel plej stranga en ĉi tiu afero
ChB
?
bizara, ekstravaganca, fremda, freneza, groteska, kurioza, nenormala, originala, skurila
grilo, muŝo
1.
La Nova Testamento, I. petro 4:12
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
- angle:
- strange, odd, weird, peculiar
- beloruse:
- дзіўны, дзівацкі
- ĉeĥe:
- divný, podivný
- ĉine:
- 稀奇古怪 [xīqígǔguài], 古怪 [gǔguài], 怪 [guài], 詭異 [guǐyì], 诡异 [guǐyì], 蹊跷 [qīqiāo], 蹊蹺 [qīqiāo], 奇怪 [qíguài], 怪异 [guàiyì], 怪異 [guàiyì], 邪門 [xiémén], 邪门 [xiémén], 咄咄怪事 [duōduōguàishì], 奇特 [qítè], 奇异 [qíyì], 奇異 [qíyì], 异 [yì], 異 [yì], 稀奇 [xīqí]
- france:
- bizarre, étrange
- germane:
- absonderlich, sonderbar, eigenartig, merkwürdig, unheimlich
- hispane:
- extraño
- hungare:
- fura, furcsa, különös
- indonezie:
- aneh, ganjil, janggal
- japane:
- 奇妙な [きみょうな], 変な [へんな], 不思議な [ふしぎな], おかしい, 異様な [いような]
- katalune:
- estrany, rar, insòlit
- kekĉie:
- ab̕l
- nederlande:
- vreemd, raar
- pole:
- dziwny, cudaczny, ekscentryczny, osobliwy
- portugale:
- estranho
- ruse:
- странный
- slovake:
- divný, zvláštny, čudný
- tibete:
- ཁྱད་མསཐར་པོ་
- tokipone:
- nasa
- ukraine:
- дивний, незвичайний, дивовижний
strangaĵo
-
Tio, kio impresas stranga, nekutima:
la jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis
pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si
[8];
ekzistas iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo
Metrop
;
kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? ŝi demandis, videble devigante
sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton
Marta
;
kiam ŝi rimarkis liajn strangaĵojn […] ŝi dum kelka tempo duone
bedaŭris la edziniĝon
HsT
;
la sinjoro prenas Kaĉan por danci;
„kia strangaĵo, kiu li estas?“ demandas maljunuloj
[9];
li estis la aŭtoro de fantazia strangaĵo: Per turboj bontonaj en Kakofonujo
EeP
;
de 1967 la difino de sekundo ŝanĝiĝis al tiu strangaĵo havanta nenian rilaton
kun la tero, la suno kaj la luno
[10].
ekstravaganco, fantaziaĵo, frenezaĵo, ĥimero, manio2, maroto
8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. B. Němcová, trad. J. Patera: Diablo kaj Kaĉa, [2009?]
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Blaga Blogo
9. B. Němcová, trad. J. Patera: Diablo kaj Kaĉa, [2009?]
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Blaga Blogo
- angle:
- oddity, peculiarity, weirdness
- beloruse:
- дзіўная рэч, нешта дзіўнае
- ĉine:
- 特質 [tèzhì], 特质 [tèzhì], 奇怪的习惯 [qíguàidexíguàn], 奇怪的習慣 [qíguàidexíguàn], 古怪 [gǔguài]
- france:
- bizarrerie
- germane:
- Absonderlichkeit, Spinnerei, Eigenart
- japane:
- 奇妙な事 [きみょうなこと], 奇妙な物 [きみょうなぶつ]
- pole:
- dziwoląg, groteska (coś dziwnego)
- ukraine:
- чудність, дивність, дивна річ, дивне явище, дивний вчинок, дивниця, дивина, дивнота, дивацтво
strangeta
-
Vekante iometan senton de fremdeco, neordinareco; modere stranga:
kiam ili ekrigardis la malnovan ŝrankon, ili rimarkis en ĝi strangetan
maltrankvilecon
[11];
tiu malklara, strangeta kaj naŭza poemo estis malŝatata tuj ĉe ĝia naskiĝo
Kandid
;
okazis multaj strangetaj programeroj: diskutrondo „Kial ne venkos Esperanto“,
konkurso pri malbela deklamado de versoj, prelego „Kiel drinki kaj eviti
postsekvojn“
[12].
drola, kurioza
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
- angle:
- quirky, somewhat strange or creepy
- beloruse:
- дзіўнаваты, дзівакаваты
- ĉine:
- 不习惯 [bùxíguàn], 不習慣 [bùxíguàn], 令人吃惊 [lìngrénchījīng], 令人吃驚 [lìngrénchījīng]
- france:
- décalé, excentrique
- germane:
- befremdlich, seltsam, schnurrig, schrullig
- pole:
- dziwaczny
strangulo
- Apartulo, homo, kiu impresas strange: bone estas, ke li foriris, li estas ia strangulo [13]; kia strangulo! certe li estas tre grandanima […] tamen estas momentoj, en kiuj li min timigas ChL ; li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala […] vera strangulo [14]! stultulo kaj strangulo vi estas! li konkludis, nudbaniĝi kune kun knabinoj kaj ne kompreni la esencon de la afero InfanTorent2 !
13.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
14. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 2a
14. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 2a
- angle:
- weirdo, oddball, freak
- beloruse:
- дзівак
- ĉine:
- 烧友 [shāoyǒu], 燒友 [shāoyǒu]
- france:
- olibrius, type bizarre
- germane:
- Sonderling, Kauz, Unikum, Spinner, Freak
- japane:
- 奇人 [きじん], 変人 [へんじん]
- pole:
- cudak, dziwak
- ukraine:
- дивна людина, дивак, чудак