*sak/o UV
*sako
- 1.
 - 
                              Mola ujo el tolo,
                              ledo, papero aŭ cetera materialo kun malfermaĵo ĉe la supro,
                              por enteni iajn aĵojn, precipe objektojn ŝuteblajn (grenon,
                              terpomojn, karbojn, sukeron, sablon, poŝtaĵojn ktp):
                              
                                 Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno
                                 [1];
                                 
                              
                                 jen estas sako da terpomoj
                                 [2];
                                 
                              
                                 sur siajn azenojn [ili metis] malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn
                                 vinsakojn
                                 [3];
                                 
                                 
                              
                                 antaŭtukon [li] prenis sur la dorson, kiel paksakon
                                 [4];
                                 
                                 
                              
                                 ĉiu sako (da poŝtaĵoj) estas fermita per
                                 ŝnuro, kiun oni povas kuntiri
                                 [5];
                                 
                              
                                 leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la letersakon
                                 pendantan ĉe lia flanko
                                 [6];
                                 
                                 
                              
                                 li portis sur si en sia turistsako sian tutan posedaĵon
                                 [7];
                                 
                                 
                              
                                 kadavrosako
                                 [8];
                                 
                                 
                              
                                 la libiano malfermis la vojaĝsakon, kiu staris sub la antaŭa seĝo
                                 [9];
                                 
                                 
                              
                                 li estis ekipita per dorsosako kaj sako por kaptiloj
                                 [10];
                                 
                              
                                 ŝi prenis tabakosakon el sia poŝo kaj proponis ĝin al Emèric, tre
                                 afable
                                 [11];
                                 
                                 
                              
                                 kiel paŝtistknabo li havis por sia manĝosako kvaronon de haringo, kelkajn
                                 terpomojn, paron da nigraj panpecoj
                                 [12];
                                 
                                 
                              
                                 etaj aparatoj plej ofte estas ĵetitaj en rubsakon kaj atingas la rubfornon
                                 [13];
                                 
                              
                                 ni promenadis ĉirkaŭbrakumitaj kun rubaĵsako enmane
                                 [14];
                                 
                                 
                              
                                 se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas
                                 PrV
                                    .
                                 
                              
poŝo - 2.
 - (figure) 
                              Monujo:
                              
                                 fiera pri sia monsako
                                 [15];
                                 
                              
                                 kiam sako mizeras, amo malaperas
                                 PrV
                                    ;
                                 
                              
                                 vortoj sakon ne plenigas
                                 PrV
                                    ;
                                 
                              
                                 edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta
                                 
                                    PrV
                                    
                                    .
                                 
                              
kaso,
                           monkesto,
                           poŝo2 - 3.
 
taŝo
1.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:25
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La hejmo de la metiisto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:4
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la poŝto
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
8. Monato, Stefan Maul: Du mil dek, 2010
9. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1
10. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
11. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 8
12. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustav Hedenvind Eriksson
13. Monato, Paŭl Peeraerts: Pli kaj pli da rubo al la tria mondo, 2008
14. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
                  2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La hejmo de la metiisto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:4
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la poŝto
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
8. Monato, Stefan Maul: Du mil dek, 2010
9. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1
10. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
11. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 8
12. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustav Hedenvind Eriksson
13. Monato, Paŭl Peeraerts: Pli kaj pli da rubo al la tria mondo, 2008
14. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
- angle:
 - bag 1. sack
 - beloruse:
 - мех, мяшок, кашалёк
 - bulgare:
 - 1. чувал
 - ĉeĥe:
 - pouzdro, pytel, vak, váček, výchlipka
 - ĉine:
 - 兜 [dōu], 包囊 [bāonáng], 包袋 [bāodài], 口袋 [kǒudài], 布袋 [bùdài], 袋 [dài], 袋子 [dàizi]
 - france:
 - 1. sac 2. bourse (sac d'argent)
 - germane:
 - 1. Sack, Beutel vin~o: Weinschlauch. pak~o: Bündel (auf dem Rücken). leter~o: Posttasche. turist~o: Tagesrucksack. kadavro~o: Leichensack. vojaĝ~o: Reisetasche. tabako~o: Tabakbeutel. manĝo~o: Verpflegungsbeutel. rubaĵ~o: Müllbeutel. 2. Geldsack, Geldbeutel, Geldbörse, Geldkatze, Portemonnaie 3. Tasche
 - hispane:
 - bolsa, riñonera 1. saco 2. bolsa, saca 3. riñonera, faltriquera
 - hungare:
 - 1. táska, szák 2. pénzeszsák
 - indonezie:
 - tas
 - itale:
 - sacco
 - japane:
 - 袋 [たい], かばん, バッグ [ばっぐ]
 - nederlande:
 - zak
 - pole:
 - 1. worek, sak, mieszek (przest.) 2. sakiewka, mieszek (przest.)
 - portugale:
 - 1. saco
 - ruse:
 - 1. мешок 2. кошелёк, мошна
 - slovake:
 - puzdro, vak
 - tibete:
 - ལྟོ་ཕད་
 - ukraine:
 - мішок, сумка, торба
 
sakaĵo
                              Maldelikata pentovesto (el kruda kaprohara ŝtofo, kian oni
                              antikve uzis por fari sakojn1):
                              
                                 vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per
                                 ĝojoZ
                                    .
                                 
                              
- beloruse:
 - валасніца
 - france:
 - sac (bibl. vêtement de pénitence)
 - hispane:
 - saco (del penitente)
 - itale:
 - sacco (abito del penitente)
 - nederlande:
 - boetekleed
 - pole:
 - worek pokutny, włosienica
 - ruse:
 - власяница
 - ukraine:
 - мішковина
 
aĉetsako
- Sako por porti aĉetaĵojn: eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj aĉetsako en la manoj [16];
 
- beloruse:
 - торба для пакупак
 - ĉine:
 - 購物袋 [gòuwùdài], 购物袋 [gòuwùdài]
 - germane:
 - Einkaufstasche
 
almozosako
blovsako, ventsako
- Blovilo (de forĝisto, sakfluto): ardon […] trovinte, li komencis disblovi la fajron […] per forĝista blovsako [18]; (figure) mi traktus la duelinviton de tiuj ventsakoj (kapriculoj, sentaŭguloj) kun malestimo [19].
 
18.
                           
                           Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI
19. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
                  19. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
- beloruse:
 - мех (прылада)
 - ĉine:
 - 摺式風箱 [zhéshìfēngxiāng], 摺式风箱 [zhéshìfēngxiāng], 韛 [bài]
 - germane:
 - Blasebalg
 
dormosako
- Remburita kovrilo por endormo, kun unu nefermita ekstremo, uzata kiel porvojaĝa litaĵo: ni ja kunportis dormosakojn [20].
 
- beloruse:
 - спальнік
 - bulgare:
 - спален чувал
 - ĉeĥe:
 - spací pytel
 - ĉine:
 - 睡袋 [shuìdài]
 - france:
 - sac de couchage
 - germane:
 - Schlafsack
 - hispane:
 - saco de dormir
 - hungare:
 - hálózsák
 - indonezie:
 - kantung tidur
 - itale:
 - sacco a pelo
 - japane:
 - 寝袋 [ねぶくろ]
 - nederlande:
 - slaapzak
 - pole:
 - śpiwór
 - ruse:
 - спальный мешок
 - slovake:
 - spací vak
 - ukraine:
 - спальний мішок
 
dorsosako
- Sako pendanta ĉe la dorso de la portanto, tenata per transŝultraj rimenoj; tornistro: soldatoj marŝadis kun plenplena peza dorsosako [21]; „la dorsosako de Panjo Rut'“ (novelara titolo) [22].
 
21.
                           
                           Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
22. S. J. Bako, C. Piron: la dorsosako de Panjo Rut', 1995
                  22. S. J. Bako, C. Piron: la dorsosako de Panjo Rut', 1995
- angle:
 - pack, back pack
 - beloruse:
 - ранец, рукзак, заплечнік
 - bulgare:
 - раница
 - ĉeĥe:
 - batoh, ranec, tlumok
 - ĉine:
 - 背包 [bēibāo], 双肩包 [shuāngjiānbāo], 雙肩包 [shuāngjiānbāo], 帆布背包 [fánbùbēibāo], 旅行背包 [lǚxíngbēibāo]
 - france:
 - sac à dos
 - germane:
 - Rucksack, Tornister
 - hispane:
 - mochila
 - hungare:
 - hátizsák
 - indonezie:
 - ransel, tas punggung
 - itale:
 - zaino
 - japane:
 - リュックサック, バックパック, 背嚢 [はいのう]
 - katalune:
 - motxila
 - nederlande:
 - rugzak
 - pole:
 - plecak, tornister
 - rumane:
 - rucsac
 - ruse:
 - ранец, рюкзак
 - slovake:
 - batoh, plecniak
 - tibete:
 - རྒྱབ་ཕད་
 - ukraine:
 - рюкзак, заплічний мішок
 
dusako
- Longa sako (pliĝuste, taŝo) fermita ĉe ambaŭ ekstremaĵoj, kun malfermo en la mezo: la biciklo impresis min pleje […] pro la tol-dusako triangula, eluzita kaj pendanta sur la supra bicikloframo [23];
 
23.
                           
                           Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro, 2012
                  - beloruse:
 - торба перакідная
 - ĉeĥe:
 - dvojpytel
 - france:
 - besace, bissac
 - hispane:
 - alforjas
 - hungare:
 - általvető, átalvető
 - itale:
 - bisaccia
 - nederlande:
 - plunjezak
 - pole:
 - sakwa podwójna
 - ruse:
 - перекидная сума
 - slovake:
 - dvojvrece
 - ukraine:
 - перекидна торба, бесаги
 
ensakigi
                     (tr)
                  - Enmeti en sakon: ili ensakigus oron en la tornistrojn kaj suprenirus al Medranhos [24].
 
24.
                           
                           E. de Queirós, trad. E. Novembro: La trezoro, 
                              La Karavelo, 2008-05 (8)
                  - beloruse:
 - пакласьці ў мех
 - france:
 - ensacher
 - germane:
 - einsacken
 - hispane:
 - ensacar
 - japane:
 - 袋に詰める [ふくろにつめる]
 - pole:
 - umieścić w worku
 - ukraine:
 - насипати в мішки
 
elsakigi
felsako
- Sako el felo, ordinare destinita al enteno de fluaĵo, provizita per verŝobeko: konsumiĝis la akvo de la felsako [26].
 
26.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:15
                  - beloruse:
 - бурдзюк, мех (пасудзіна)
 - ĉeĥe:
 - kožený vak, měch, pytel
 - ĉine:
 - 飲料軟管 [yǐnliàoruǎnguǎn], 饮料软管 [yǐnliàoruǎnguǎn]
 - france:
 - outre (subst.)
 - germane:
 - Fellsack, Schlauch (Getränkebehälter)
 - hispane:
 - bolsa de piel
 - hungare:
 - tömlő (bőrzsák), bőrzsák
 - japane:
 - 皮袋 [かわぶくろ]
 - pole:
 - bukłak, sakwa skórzana
 - ruse:
 - бурдюк, мех (сосуд)
 - slovake:
 - kožený vak, vrece
 - ukraine:
 - бурдюк
 
kusensako
- Kusentego: ĉiuj kunportis donacojn, […] venis koltukoj, molaj lanaj ŝtrumpoj, bela kusensako [27]; iu maljunulino kun kusensako surkape kriis, insultis kaj la estron de la kooperativo nomis groŝoskrapulo [28].
 
27.
                           
                           Raita Pyhälä: Eseoj kaj rakontoj, n-ro 7, Avino Ajra
28. Daniil Ivanoviĉ Ĥarms: Kasistino, Beletra Almanako 39, p. 58
                  28. Daniil Ivanoviĉ Ĥarms: Kasistino, Beletra Almanako 39, p. 58
- angle:
 - pillow case, cushion cover
 - beloruse:
 - навалачка
 - bretone:
 - toagenn
 - bulgare:
 - калъф на възглавница
 - ĉeĥe:
 - povlak na polštář
 - ĉine:
 - 枕头套 [zhěntoutào], 枕頭套 [zhěntoutào], 枕套 [zhěntào]
 - finne:
 - tyynyliina
 - france:
 - taie
 - germane:
 - Kissenbezug
 - hispane:
 - funda de cojín, funda de almohada
 - hungare:
 - párnahuzat
 - indonezie:
 - sarung bantal
 - itale:
 - federa
 - japane:
 - クッションカバー, 座布団カバー [ざぶとんかばー]
 - nederlande:
 - sloop, kussensloop
 - pole:
 - poszewka
 - portugale:
 - fronha
 - ruse:
 - наволочка
 - slovake:
 - obliečka na vankúš
 - svede:
 - örngott, dynvar
 - ukraine:
 - наволочка, пошивка
 
mansako
                              Ina galanteriaĵo,
                              malgranda taŝo mane aŭ
                              ŝultre portebla por kunhavi ekstere diversajn utilaĵojn,
                              kiaj tukoj, okulvitroj, ŝminko, skribiloj...:
                              
                                 Margarita ŝovis sian manon en la mansakon, kien antaŭ la ekkrio ŝi metis la
                                 skatoleton, kaj konvinkiĝis ke plu ĝi estas tie
                                 [29].
                                 
                              
retikulo2
- beloruse:
 - торбачка жаночая
 - bulgare:
 - дамска чанта
 - ĉeĥe:
 - kabelka, ranec, taška, uzel
 - ĉine:
 - 手提包 [shǒutíbāo], 手袋 [shǒudài], 女用錢包 [nǚyòngqiánbāo], 女用钱包 [nǚyòngqiánbāo], 手包 [shǒubāo]
 - france:
 - sac à main
 - germane:
 - Handtasche, Handtäschchen
 - hispane:
 - bolsa de mano
 - hungare:
 - kézitáska, retikül
 - indonezie:
 - tas jinjing, tas tangan
 - itale:
 - borsetta
 - japane:
 - 手提げ袋 [てさげぶくろ]
 - nederlande:
 - handtas
 - pole:
 - torebka damska
 - ruse:
 - дамская сумочка
 - slovake:
 - kabelka, taštička
 - tibete:
 - ལག་པར་ཁྱེར་ལག་འབེག་ལ་
 
muzelsako
pajlosako
- Granda sako plenigita per pajlo, sur kiu oni dormas; pajlolito: en la litbenko estis nek matraco nek pajlosako, nek kuseno [31].
 
- beloruse:
 - сяньнік
 - germane:
 - Strohsack
 
retsako
- 1.
 - 
                              Reta sako fiksita ĉe stango por kapti fiŝojn, insektoj ks; retkaptilo:
                              
                                 Johano prenis profundan retsakon,
                                 fiksitan al stangeto, kaj per ĝi kaptis la
                                 vagantajn kankrojn
                                 [32].
                                 
                              
naso - 2.
 - Malpeza sako el reta materialo, uzebla por kunporti aĉetaĵojn: ŝi metis retsakon da pomoj sur lian liton [33].
 
32.
                           
                           Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la 
                              Torento-trilogio, Unua Parto
33. Li Tiezhu, trad. Miaohui: Verda Nebulo, Blogaĵoj de Miaohui, 2005-07-10
                  33. Li Tiezhu, trad. Miaohui: Verda Nebulo, Blogaĵoj de Miaohui, 2005-07-10
- beloruse:
 - 1. падхват (для лоўлі рыбы), падхватнік, сачок 2. авоська
 - ĉeĥe:
 - 2. síťovka (taška)
 - france:
 - 2. filet à provisions
 - germane:
 - 1. Kescher 2. Netztasche
 - hispane:
 - 2. bolsa de redecilla
 - itale:
 - 2. borsa a rete, sporta (a rete)
 - pole:
 - 2. siatka na zakupy
 - ruse:
 - 2. авоська
 - slovake:
 - 2. sieťovka
 - ukraine:
 - 2. сітка (для продуктів)
 
administraj notoj
~aĵo: 
                     Mankas verkindiko en fonto.