2kompromis/o JED
kompromiso
-
Interkonsento,
aranĝita pro reciprokaj cedoj de du kontraŭuloj
pri la diskutitaĵo:
finveni al kompromiso;
la kongreso devas […] ne serĉi
vanajn kompromisojn, kiuj flikas unu lokon
krevigante alian
[1];
la popoloj komencis persekutadi unu alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn
inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj estas
maljustaj
[2];
ambaŭ konsilis trovi kun BEA amikan, kompromisan solvon
[3];
tio metis ŝin en stato de malsupereco, kaj ŝin devigis al kompromisoj, kiuj
plimultigos la malfacilaĵojn de la batalo
[4];
venis unua kompromiso kun liaj principoj, poste dua, sekvata de tria, ĝis iutage li
morale demisiis
[5];
lia vivo estis sinsekvo de kompromisoj, farataj kun krimo
[6].
akordo, cedo, koncedo
1.
L. L. ZAmenhof:
Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1911
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro V
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro V
- angle:
- compromise
- beloruse:
- кампраміс
- ĉeĥe:
- kompromis, narovnání, ústupek
- ĉine:
- 妥协 [tuǒxié], 折中 [zhézhōng]
- france:
- compromis (subst.), accommodement, arrangement (accord avec concessions) , transaction (accord avec concessions) finveni al ~o: atteindre un compromis.
- germane:
- Kompromiss, Vergleich (vor Gericht), Ausgleich
- japane:
- 妥協 [だきょう], 歩み寄り [あゆみより], 和解 [わかい], 示談 [じだん]
- katalune:
- compromís
- nederlande:
- tussenoplossing, schikking (compromis), compromis
- pole:
- kompromis
- portugale:
- solução de compromisso
- ruse:
- компромисс
- slovake:
- kompromis, ústupok
- ukraine:
- компроміс
kompromisi
(ntr)
-
Fari, aranĝi kompromison:
mi sentas min devigita kompromisi
[7];
la arto kompromisi: jen – onidire – politiko
[8];
unu apartenas al unu religio, alia – al alia, ili kompromisas dimanĉe vizitante
protestantan kaj ankaŭ katolikan preĝejon
[9];
la burĝaro kompromisis kaj cedadis, kio donis
al Yuan Shikai, ĉefo de la nordaj militaristoj,
ŝancon uzurpi la frukton de la revolucio
[10].
cedi1, interkonsenti, koncedi
7.
Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
8. Monato, Brulaj problemoj
9. Monato, last: Diservoj en diversaj lingvoj, 2008
10. -: Antaŭmoderna historio, El Popola Ĉinio
8. Monato, Brulaj problemoj
9. Monato, last: Diservoj en diversaj lingvoj, 2008
10. -: Antaŭmoderna historio, El Popola Ĉinio
- beloruse:
- знайсьці кампраміс
- ĉeĥe:
- uzavřít kompromis, uzavřít narovnání, učinit kompromis
- ĉine:
- 妥协 [tuǒxié]
- france:
- faire un compromis, composer (transiger), transiger
- germane:
- einlenken, entgegenkommen, einen Kompromiss finden
- japane:
- 妥協する [だきょうする], 和解する [わかいする]
- katalune:
- comprometre's
- nederlande:
- een compromis sluiten
- pole:
- dochodzić do kompromisu
- slovake:
- urobiť kompromis
- ukraine:
- іти/піти на компроміс, дійти до компромісу, досягти компромісу
kompromisemo
-
Kapablo kaj preteco por kompromiso, por parta kaj reciproka cedo:
Seneko estas ofte kritikata pro sia kompromisemo, sed ĉu tio ne
estas necesa kvalito de ĉiu ajn sukcesa politikisto?
[11].
cedemo, moleco
11.
A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
- beloruse:
- гатоўнасьць да кампрамісаў
- france:
- sens du compromis
- germane:
- Kompromissbereitschaft
senkompromisa
-
Kiu restas firma, memfidela, ne akceptas kompromison:
pugno konvenas por tre forta argumentado, por elmontro de senkompromisa starpunkto
[12];
mia kredo estas senkompromisa: milito iaspeca estas krimego
[13];
se morala sistemo volas protekti la vivon, ĝi devas fari tion absolute, ĉiam kaj
ĉie, senkompromise kaj senkondiĉe
[14];
la senkompromisa kaj firma sinteno de la Jugoslavia Esperanto-Movado estas
honorinda ekzemplo de rezisto en la tiama pasiveco de la neŭtrala
Esperanto-Movado
[15].
rigida2, severa1
12.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
13. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
14. Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
13. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
14. Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
- beloruse:
- бескампрамісны
- france:
- intransigeant, sans compomis
- germane:
- kompromisslos
- ukraine:
- безкомпромісний, непримиренний