*persekut/i
*persekuti
↝ 
(tr)
- 1. ↝
-
Persiste postiri por atingi
aŭ malamike trakti:
muso, kiun persekutas kato
[1];
sovaĝa besto, persekutata de ĉiuj flankoj
[2];
infanoj persekutantaj papiliojn
IK
;
ili persekutos vin, ĝis vi pereos
[3];
kia estas mia peko, ke vi persekutas min
[4]?
persekutu la krimulon!
Ifigenio
;
persekutanta fato
FK
.
ĉasi, kapti, peli, postkuri
- 2. ↝
-
Konstante kruele, maljuste turmente trakti fizike, per legoj ks:
la unuaj kristanoj ĉie estis persekutataj
[5];
mil malbenoj persekutu vin
[6]!
malfeliĉo persekutis min […], mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, ― nenio krom
malsukcesintaj planoj
[7]!
pro malfido […] registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri
frateco inter homoj diversgentaj
VivZam
;
la unuaj pioniroj […] ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton
[8];
neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia
ol mia
[9].
ĉikani1, hanti, molesti, sieĝi 2
- 3. ↝
Fari al iu proceson, voki iun antaŭ juĝiston: persekuti debitoron; usonaj juĝistoj (ĝis nun vane) persekutadas Microsoft pro malrespekto de la kontraŭmonopolaj leĝoj [10]; oni postulas, ke oni jure persekutu la konteston aŭ apologion de la holokaŭsto kaj la disvastigon de antisemitismo [11]; fiasko? […] ― tian krimon persekutas neniu tribunalo [12].
ekzekucii, procesi, puni
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:22
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:36
5. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, 2003
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
10. Monato, Roland Rotsaert: Programaro
11. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
12. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/006837.html

- angle:
- persecute
- beloruse:
- перасьледаваць
- bretone:
- poursuiñ 2. heskinañ 3. gervel dirak al lez-varn
- bulgare:
- преследвам
- ĉeĥe:
- perzekvovat, pronásledovat, stíhat
- france:
- 1. poursuivre 2. persécuter 3. poursuivre en justice
- germane:
- verfolgen, fahnden
- hispane:
- perseguir
- hungare:
- űz, üldöz, kerget 3. eljárást indít, beperel
- katalune:
- perseguir
- nederlande:
- vervolgen, achtervolgen
- portugale:
- perseguir, acossar, ir ao encalço de
- ruse:
- преследовать
- slovake:
- prenasledovať, stíhať
persekutisto ↝
Oficisto komisiita por persekuti krimojn nome de publikaj kaj juraj instancoj: ne, amiko mia, ne! mi ne estas persekutisto: dank' al Dio mi nur estas ekzekutisto [13]; Saŭlo fariĝas Paŭlo, la persekutisto iĝas apostolo [14].
akuzisto, ekzekuciisto, ekzekutisto
- angle:
- prosecutor, law enforcement officer
- bretone:
- urcher
- bulgare:
- съдия-изпълнител
- ĉeĥe:
- soudní exekutor, soudní vykonavatel
- france:
- huissier, agent d'application de la loi
- germane:
- Vollzugsbeamter, Fahnder
- hispane:
- alguacil
- hungare:
- végrehajtó
- nederlande:
- deurwaarder
- ruse:
- судебный исполнитель
- slovake:
- exekútor (práv.), vykonávateľ