*ekzekut/i PV

*ekzekuti

(tr)
JUR Leĝe mortigi krimulon: laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita [1]; ĉu oni povas preni por krimulo la tribunalon en Nürnberg, kiu ekzekutigis hitlerajn krimulojn [2]?
Rim.: Ne konfuzu kun ekzekucii, kiu signifas „plenumi decidon“.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:6
2. Vinko Ošlak: Vatikano rebatas (4), Monato, 2001/02, p. 4
angle:
execute
beloruse:
пакараць сьмерцю
ĉeĥe:
popravit, popravovat
ĉine:
[jí], 執行死刑 [zhíxíngsǐxíng], 处死刑 [chùsǐxíng], 判处死刑 [pànchǔsǐxíng]
france:
exécuter (un condamné)
germane:
hinrichten, exekutieren
hispane:
ejecutar
hungare:
kivégez
japane:
死刑を執行する [しけいをしっこうする], 処刑する [しょけいする]
katalune:
executar, ajusticiar
pole:
wykonać egezkucję, wykonać karę śmierci, stracić (kogoś)
portugale:
executar
ruse:
казнить
slovake:
popraviť
svede:
avrätta
taje:
ประหารชีวิต
ukraine:
страчувати, карати на горло

*ekzekuto

(tr)
JUR Leĝa mortigo de krimulo: prokrasti la ekzekuton; lastmomente feliĉa hazardo ilin savis: serba oficiro malbonfama [...] ordonis ĉesigi la ekzekuton [3]; jam 585 jaroj pasis de post la brulekzekuto de la katolika pastro kaj religia reformisto, Johano Hus [4].
angle:
execution
beloruse:
пакараньне сьмерцю
ĉeĥe:
exekuce, poprava
ĉine:
死刑執行 [sǐxíngzhíxíng], 电刑 [diànxíng], 大决 [dàjué]
france:
exécution (d'un condamné)
germane:
Hinrichtung, Exekution
hispane:
ejecución
hungare:
kivégzés
japane:
死刑執行 [しけいしっこう]
katalune:
execució, ajusticiament
pole:
egzekucja, stracenie, kaźń
portugale:
execução
rumane:
chinui
slovake:
poprava, výkon rozsudku
ukraine:
страта

ekzekutejo

Loko kie okazas ekzekutoj, tiucele aranĝita: Longmargareto estis kondukita al la ekzekutejo [5].
beloruse:
катоўня, засьценак
ĉeĥe:
popravište
france:
échafaud
hispane:
patíbulo
japane:
処刑場 [しょけいじょう]
slovake:
popravisko, popravisko
ukraine:
катівня, місце страти

ekzekutisto

Homo, kies metio estas ekzekuti: la ekzekutisto respondis: vi kredeble ne scias, kiu mi estas, mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon, kaj nun mi aŭdas, ke mia hakilo tintas [6]; haltu! ekkriis la princo al la ekzekutistoj, kiuj trenis la malfeliĉulon [7]; la ekzekutisto ekbruligis la ŝtiparon [8].
angle:
executioner, hangman (p.p. pendumado)
beloruse:
кат
ĉeĥe:
kat, popravčí
ĉine:
刽子手 [guìzishǒu]
france:
bourreau (exécuteur), exécuteur (bourreau)
germane:
Henker, Scharfrichter
hebree:
תליין
hispane:
verdugo, ajusticiador
hungare:
hóhér, bakó
japane:
死刑執行人 [しけいしっこうにん]
katalune:
botxí
pole:
kat
ruse:
палач
slovake:
kat
ukraine:
кат

elektroekzekuti

(tr)
JUR Ekzekuti per elektro.
angle:
electrocute
beloruse:
пасадзіць на электрычны стул
ĉeĥe:
popravit na elektrickém křesle
france:
électrocuter
germane:
auf dem elektrischen Stuhl hinrichten
hispane:
electrocutar
hungare:
villanyszékben kiveacute;gez
japane:
電気死刑にする [でんきしけいにする]
katalune:
electrocutar
pole:
krzesło elektryczne (pot.)
slovake:
popraviť v el. kresle
ukraine:
страчувати на електричному стільці

administraj notoj

pri elektro~i:
    Kial konservi ligvokalon?? [MB]
  
elektro~i: Mankas dua fontindiko.
elektro~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.