1stadi/o
stadio
↝ 
- 1. ↝
-
Difinita grado en ia evoluado,
etapo,
fazo:
la luno estas nun en la stadio de malkreskadoZ
;
tiu ideo disvolviĝadis kaj trairadis diversajn
stadiojnZ
;
tiuj provoj ne transpaŝis la komencan stadion;
la demokrata epoko alvenas al sia lasta stadio.
- a)
Karakteriza stato de malsano dum ĝia evoluo: la malsano transiris en la kronikan stadion.
- b)
Portempa stato de vivaĵo, kiu prezentas plurajn sinsekvajn formojn: la porkaĵa tenio […] troviĝas, de tempo al tempo, en la sama homo en ambaŭ evolustadioj: kaj kiel larvo kaj kiel adolto [1].
periodo
- 2. ↝
- Antikva greka mezurunuo de vojlongo, egala al 600 futoj kaj valoranta proksimume 180 metrojn: la perimetro de la lando estis ducent kvardek stadioj [2].
- 3. ↝
- (arkaismo)
Stadiono.
- 4. ↝
- (arkaismo)
Loko, kie militista trupo aŭ vojaĝantoj haltas por pasigi nokton.
etapo.
- 5. ↝
- (arkaismo)
Marŝota distanco inter du tiaj lokoj.
etapo.
1.
R. Sachs: Medicina Parazitologio, Scienca Revuo, 2001, printempo
2. Lukiano, trad. G. Berveling: Veraj rakontoj, 2005
2. Lukiano, trad. G. Berveling: Veraj rakontoj, 2005
- angle:
- 1. stage, period, phase 2. stadium (Greek measure)
- ĉeĥe:
- fáze nemoci, stadium, stav
- france:
- 1. stade (phase) 2. stade (mesure)
- germane:
- 1. Stadium, Etappe 2. Stadion 3. Stadion 4. Rastplatz, Etappenort, Etappenziel, Etappe 5. Tagesmarsch
- hispane:
- 1. estadio, fase, etapa
- hungare:
- 1. stádium, szakasz 2. stadion (hosszmérték) 3. stadion 4. pihenőállomás 5. menetszakasz
- indonezie:
- 1. stadium 3. stadion
- itale:
- 1. stadio (fase) 2. stadio (misura) 3. stadio (spo.) 4. tappa (riposo) 5. tappa (distanza)
- kroate:
- 1. stadij, faza 2. stadij 3. stadion
- nederlande:
- 1. stadium 2. stadie 3. stadion 4. overnachtingsplaats 5. stadium
- pole:
- 1. stadium 2. stadion (jednostka długości)
- rumane:
- 1. stadiu
- ruse:
- 1. стадия, этап, фаза 2. стадий, стадия (единица длины) 4. этап (остановка) 5. дневной переход
- slovake:
- etapa, fáza, štádium
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.