*liter/o PV

*litero

1.
TIP Ĉiu signo de la alfabeto uzata en skribado aŭ presado por prezenti parolsonojn de lingvo: la 28 literoj de la Esperanta alfabeto; supersignitaj (kunĉapelaj, ĉapelitaj, tegmentitaj) literoj (diakritaĵoj) ; anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan u [1]; nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo [2]; sur ĉiu paĝo (temas pri skribmodelo) staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia[3]; en nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparteLR ; ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita, ne estas neelparolataj literojF ; vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane [4]; traktato […][…] skribita sur brikoj, per kojnformaj literoj [5]. SUP:grafemoTUT:alfabetoVD:hieroglifo, ideogramo, fonemo
2.
(figure) Formulo, skribita teksto: la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon FK ; tian fidon ni havas […] ne laŭ litero, sed laŭ spirito, ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas [6]; ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito Homaranismo .
angle:
letter malviva ~o: dead letter.
beloruse:
літара
bulgare:
буква
ĉeĥe:
písmeno
ĉine:
字母 [zìmǔ]
france:
lettre
germane:
Buchstabe
greke:
γράμμα
hispane:
letra malviva ~o: papel mojado.
hungare:
betű
indonezie:
huruf
itale:
lettera (alfabeto) malviva ~o: lettera morta.
japane:
文字 [もじ], 字 [あざな], 活字 [かつじ], 字句 [じく], 文面 [ぶんめん]
nederlande:
letter malviva ~o: dode letter.
pole:
litera
portugale:
letra
rumane:
caracter
ruse:
буква malviva ~o: мёртвая буква.
slovake:
písmeno
tibete:
གཞིས་ཀ་
turke:
harf
ukraine:
буква, літера

literumi

(tr)
Trakti literojn de skribita aŭ skribota vorto.
a)
Nomi, unu post alia, la literojn de vorto: bonvolu literumi vian nomon; Iuj mallongigoj estas literumataj, ekz. „ktp.“ (ko-to-po), „UN“ (u-no = Unuiĝintaj Nacioj), „UEA“ [7].
b)
Iel (ĝuste aŭ mise) kunmeti literojn por formi vorto(j)n: kiel vi literumas vian nomon? PIV1 ; preskaŭ neniu en Britio aŭ Irlando scipovas perfekte (aŭ eĉ malperfekte) literumi anglajn vortojn [8]; spamistoj povas […] verki siajn mesaĝojn, tiel ke ili trairas la filtrilon, ekzemple laŭcele misliterumante vortojn [9]. SUP:skribi
7. Jan Werner: Terminologia kurso, ĈEA, 1986. §6.37.
8. Monato, Albisturo Kvinke: Disleksio, 2005
9. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
afrikanse:
spel
albane:
magji
amhare:
ፊደል
angle:
spell (a word)
arabe:
تهجى
armene:
տառ առ տառ ասել
azerbajĝane:
sehr
beloruse:
пісаць па літарах, вымаўляць па літарах
bengale:
বানান
birme:
စာလုံးပေါင်း
bosne:
piše
ĉeĥe:
hláskovat, namáhavě číst, slabikovat
ĉine:
拼字 [pīnzì]
dane:
stave
estone:
õigekirja
eŭske:
ortografia
filipine:
oras ng paggawa
france:
épeler
galege:
deletrear
germane:
buchstabieren
guĝarate:
જોડણી
haitie:
eple
haŭse:
rubutawa
hinde:
जादू
hispane:
deletrear
hungare:
betűz (szót)
igbe:
asụpe
irlande:
litriú
islande:
stafa
itale:
scrivere (forma ortografica)
japane:
スペル
jave:
nulis
jide:
רעגע
jorube:
sipeli
kanare:
ಕಾಗುಣಿತ
kartvele:
სიტყვიერად
kazaĥe:
емле
kimre:
sillafu
kirgize:
сыйкырлоо
kmere:
អក្ខរាវិរុទ្ធ
koree:
철자
korsike:
scriviri
kose:
pela
kroate:
čarolija
kurde:
sihêr
latine:
eamque
latve:
pareizrakstības
laŭe:
ການສະກົດຄໍາ
litove:
reikšti
makedone:
магија
malagase:
tsipelina
malaje:
mengeja
malajalame:
അക്ഷരപ്പിശക്
malte:
jespliċitaw
maorie:
takikupu
marate:
शब्दलेखन
monge:
yees siv
mongole:
ид шид
nederlande:
spellen
nepale:
हिज्जे
njanĝe:
kuziwerenga
okcidentfrise:
tsjoen
panĝabe:
ਜੋੜ
paŝtue:
په ډاګه
pole:
literować, przeliterowywać, pisać
portugale:
soletrar
ruande:
amarozi
ruse:
1.a произносить (слово) по буквам, диктовать по буквам 1.b писать
samoe:
feʻau faʻataulāitu
sinde:
ڪيلن مان
sinhale:
අක්ෂර වින්යාස
slovake:
hláskovať
slovene:
črkovati
somale:
muddo
ŝone:
mushinhiriro
sote:
peleta
sunde:
ngejah
taĝike:
насабатонро
taje:
สะกด
tamile:
எழுத்துப்பிழை
tatare:
имла
telugue:
అక్షరక్రమ
turke:
hecelemek
ukraine:
аклинань
urdue:
جادو
uzbeke:
sehr
vjetname:
chính tả
zulue:
luzosho

literumado

Ago aŭ metodo literumi: post mil horoj da studado de angla literumado, fremda studanto ne kapablus tiel bone literumi kiel komencanto povas literumi Esperanton [10]; la literumado de arabaj nomoj en latina skribo estas tre ĥaosa, ĉar preskaŭ ĉiu aŭtoro uzas sian propran sistemon [11].
SUB:ortografio
10. Jorge Camacho: Kozo legindaEsperanto
11. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
angle:
spelling
ĉine:
拼字 [pīnzì]
ruse:
письмо (письменность)

literumo

1.
Literumado: Kiam tio (la parola lingvo) tamen estas majstrita, tiam kompreneble la literumo de la angla havas nenian ajn influon al la parola interkomunikado [12].
2.
La rezulto de literumado, skriba formo de vorto: Kial esperantistoj (…) ne volas ŝanĝi la literumon de siaj propraj nomoj? [13].
12. Fieder WEIGOLD: Morti miskomprene (3)Monato
13. Tacuo Huĝimoto: Kiel literumi proprajn nomojnMonato
angle:
spelling
ĉine:
拼字 [pīnzì]
ruse:
2. написание

literumilo

KOMPTIP Programo por kontroli ortografion de homlingva teksto, ofte disponebla dialoge en teksta redaktilo: UniRed entenas potencan esperantan literumilon [14]; en versio 7 de Vimo la literumilo povas kontroli ankaŭ Esperantan tekston [15].
14. Pejno Simono: Sidiĝu kaj tajpu, Monato, 2001/04, p. 18-20
15. Klarigoj pri la tekstoredaktilo „Vim“, Literumilo
angle:
speller, spelling checker, spell-checker
beloruse:
праграма праверкі правапісу, модуль праверкі правапісу
ĉeĥe:
program na kontrolu pravopisu
france:
correcteur orthographique
germane:
Rechtschreibkontrolle
hispane:
corrector ortográfico
hungare:
helyesírásellenőrző
itale:
correttore ortografico (automatico)
japane:
スペルチェッカー
nederlande:
spellingcontroleprogramma
pole:
korektor pisowni
portugale:
corretor ortográfico
ruse:
корректор (программа), средство орфографического контроля
slovake:
program na kontrolu pravopisu
ukraine:
програма перевірки орфографії

ĉiuliteraĵo

TIP Frazo entenanta ĉiujn literojn de la alfabeto de koncerna lingvo, uzebla por testi tiparon, ktp: la ĉiuliteraĵo: „laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj“ estas la plej flua, la ĉiuliteraĵo: „gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaŭzis“ estas unu el la plej mallongaj; jen estas mia ĉiuliteraĵo por ŝava alfabeto: […] 𐑓𐑤𐑨𐑝𐑨 ·𐑟𐑧𐑘𐑕𐑩 𐑛𐑩𐑮𐑤𐑩𐑑𐑧 𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑦𐑜𐑪 𐑫𐑦𐑨𐑵 𐑧𐑞𐑧𐑔𐑩𐑵. 𐑣𐑩 𐑧𐑙𐑩𐑖𐑨𐑵𐑡𐑩𐑢 𐑗𐑦𐑪𐑠𐑨𐑘𐑛𐑧., ĝi havas (preskaŭ) ĉiun paron voĉa/senvoĉa konsonanto apude en la sama vorto [16].
16. Зьміцер Лапцёнак: por-ŝava ĉiuliteraĵo
angle:
pangram
beloruse:
панграма
bulgare:
панграма
france:
pangramme
germane:
Pangramm
hispane:
pangrama
indonezie:
pangram
itale:
pangramma
nederlande:
pangram
pole:
pangram
ruse:
панграмма

duliteraĵo

TIP Plurliteraĵo el du literoj, ofte rigardata kiel unu litero: en la ĉeĥa alfabeto la duliteraĵo ch okupas lokon inter h kaj i; la Soraba ortografio enhavas ankaŭ du duliteraĵojn:[…] ch sekvas post h kaj post d [17]; laŭ la Fundamento, la ĉapelitajn literojn de Esperanto oni rajtas prezenti per duliteraĵoj ch, gh, hh, jh ktp. SUB:diftongo
angle:
digraph
beloruse:
дыграф
ĉine:
两字母一音 [liǎngzìmǔyīyīn], 兩字母一音 [liǎngzìmǔyīyīn]
france:
digramme
germane:
Digraph
hispane:
dígrafo
hungare:
kétjegyű betű
indonezie:
digraf
itale:
digramma
nederlande:
tweelettergroep
portugale:
dígrafo, digrama
ruse:
диграф, двойная буква

granda litero, ĉeflitero PIV1

TIP Litero en formo relative pli granda, klara aŭ eleganta, kiel la majusklaj literoj de la antikvaj surskriboj, tial opiniata speciale konvena por la komenca pozicio (en propraj nomoj, komence de frazo ktp); ano de la serio A, B, C ... kontraste al la malgrandaj literoj a, b, c ...: de supre ĝis malsupre, staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia [18]; la ĉeflitero H [19]. SIN:majusklo
Rim.: Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj PMEG.
angle:
capital letter
beloruse:
вялікая літара
ĉine:
大写字母 [dàxiězìmǔ], 大寫字母 [dàxiězìmǔ], 起首大字母 [qǐshǒudàzìmǔ]
france:
capitale (majuscule), majuscule
germane:
Anfangsbuchstabe, Großbuchstabe, Majuskel
hispane:
letra capital (mayúscula), mayúscula
hungare:
nagybetű
indonezie:
huruf kapital
itale:
capolettera, capilettera, maiuscola
nederlande:
hoofdletter
pole:
duża litera, wielka litera, majuskuła, wersalik, litera drukowana (pot.)
ruse:
прописная буква, большая буква, заглавная буква
turke:
büyük harf
ukraine:
ініціал, заголовна буква/літера, велика буква

kvarliteraĵo

TIP Plurliteraĵo el kvar literoj: la angla kvarliteraĵo „ough“ estas plursignifa (kp „cough“, „dough“, „ought“...).
angle:
tetragraph
beloruse:
тэтраграф
france:
tétragramme
hispane:
fonema representado por cuatro letras
hungare:
négyjegyű betű
itale:
tetragramma
nederlande:
vierlettergroep
ruse:
тетраграф

laŭlitera

(figure) Laŭvorta: laŭlitera kompreno; laŭlitera traduko [20]; absoluta kaj laŭlitera reguleco [21]; se la kliento ne laŭlitere respektas la kontrakton, teamo da respondeculoj vizitas la klienton por forpreni ĉiujn garantiaĵojn [22].
20. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
22. Monato, Fidilalao Henriel: Mikrokreditaj asocioj kreskas kiel fungoj, 2012
beloruse:
літаральны
ĉine:
字面 [zìmiàn]
france:
littéral
germane:
buchstäblich
hispane:
literal
nederlande:
letterlijk
pole:
dosłowny
ruse:
буквальный

malgranda litero, etlitero

TIP Litero apartenanta al la pli ordinara speco ol la grandaj literoj; en Esperanto, ano de la serio a, b, c, ĉ ...: la ĉiama skribado de „vi“ per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado [23]; la etlitero x iĝas granda X [24]. SIN:minusklo
angle:
small letter
beloruse:
малая літара
ĉine:
小写字母 [xiǎoxiězìmǔ], 小寫字母 [xiǎoxiězìmǔ]
france:
bas de casse, minuscule
germane:
Kleinbuchstabe, Minuskel
hispane:
minúscula
hungare:
kisbetű
indonezie:
huruf kecil
itale:
minuscolo
nederlande:
kleine letter
pole:
mała litera, litera tekstowa, minuskuła
ruse:
строчная буква, малая буква
turke:
küçük harf

preslitero

TIP
1.
Grafika formo de litero (signobildo), normale uzata en presaĵoj, sed iam ankaŭ mane skribataj: porinfanaj libroj devas esti presataj per la plej klaraj presliteroj [25]; ĉu vi skribis vian adreson per presliteroj [26]? krom mallonga enkonduko kaj kelkaj fotoj la ĉefan rolon havas pluraj leteroj – fotokopie kaj preslitere [27].
2.
(evitinde) =prestipo
Rim.: Prestipoj estas uzataj ne nur por literoj, sed ankaŭ por la ciferoj, interpunkciaj signoj kaj aliaj simboloj.
25. Monato, Nikolao Gudskov: Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj, 2007
26. Theodor Kilian: Lernolibro de Esperanto, 16a leciono
27. Monato, Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?, 2010
angle:
1. block letter, printscript
beloruse:
друкаваная літара
ĉeĥe:
tištěné písmeno
ĉine:
印刷字体 [yìnshuàzìtǐ], 印刷字體 [yìnshuàzìtǐ]
germane:
Druckbuchstabe
hispane:
letra de imprenta
japane:
活字 [かつじ]
ruse:
1. печатная буква
slovake:
tlačené písmeno
ukraine:
друкована буква

plurliteraĵo

TIP Kombino el pluraj literoj kiu en koncerna skribosistemo havas unu aŭ plurajn fonetikajn valorojn malsamajn ol la sinsekvo da sonoj prezentataj per la komponantaj literoj: la angla skribosistemo entenas 26 literojn kaj 118 plurliteraĵojn.
SUP:grafemo
beloruse:
спалучэньне літараў
nederlande:
meerlettergroep
ruse:
буквосочетание

transliteri, transliterigi, transliterumi

(tr)
Anstataŭigi la literojn de vorto de unu lingvo per la unuope respondaj literoj de alia lingvo, sendepende de ilia prononco en la koncerna vorto: la verkinto transliteris la originalajn helenajn nomojn de kvin el naŭ Muzoj, sen indiki la prononcon de la ne-Esperantaj literoj „y“ kaj „th“ [28]; Zamenhof en la tre fruaj jaroj ne rekonis tion kiel problemon: li transliterigis sian nomon, kaj […] tiun de Ŝekspir [29]; la plejmultaj nomoj ne troviĝas en tiu leksikono kaj mi devis uzi propran sistemon de transliterumado el la greka alfabeto en la esperantan [30]; se la alfabeto de la koncerna lingvo estas la [c]irila […], la nomo nepre estas transliterita per la Esperanta alfabeto: Jurij Andropov (rusa) [31].
28. Diversaj aŭtoroj: JEN, Bernard Golden: JEN (Vol 1 Num 4), 1985, Ĉu la Muzoj Estas Esperantigeblaj?
29. , William Auld: Scienca Revuo de Internacia Scienca Asocio Esperanta (Vol 21 Num 4/5), 1970, Pri la Transskribo de Propraj Nomoj, Unuavice en Literaturaj Tekstoj, p 149
30. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
31. Diversaj aŭtoroj: JEN, Bernard Golden: JEN (Vol 1 Num 4), 1985, Ĉu la Muzoj Estas Esperantigeblaj?
angle:
transliterate (tr)
beloruse:
рабіць трансьлітарацыю
ĉine:
譯名 [yìmíng], 译名 [yìmíng], 譯寫 [yìxiě], 译写 [yìxiě]
japane:
翻字する [ほんじする]

triliteraĵo

TIP Plurliteraĵo el tri literoj: la germanan triliteraĵon „sch“ oni legu kiel /ŝ/; la francan triliteraĵon „eau“ oni legu kiel /o/.
angle:
trigraph
beloruse:
трыграф
ĉine:
[guà]
france:
trigramme
germane:
Trigraph
hispane:
fonema representado por tres letras
hungare:
háromjegyű betű
indonezie:
trigraf
itale:
trigramma
nederlande:
drielettergroep
ruse:
триграф, трёхбуквенное буквосочетание

administraj notoj

kvar~aĵo: Mankas dua fontindiko.
kvar~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~aĵo: Mankas dua fontindiko.
plur~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tri~aĵo: Mankas dua fontindiko.
tri~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.