*buk/o UV

*buko

TEKS Diversforma kadreto, ordinare metala, kun movebla pinglo por fiksi zonon, rubandon kc: [ili] alportis bukojn kaj orelringojn [1]; la suno […] origis la brilpurajn bukojn de la Biblio [2]; ŝuoj kun bantoj […] kaj ŝtalaj bukoj [3]; [ŝi] prenis el la komodo ledan zonon kun ŝtala buko [4]; brokant[i] per malnovaj pasamentoj kaj bukoj [5]. VD:agrafo, broĉo
angle:
buckle
beloruse:
спражка, засьцежка, зашпілька
ĉeĥe:
přezka (opasku, obuvi)
france:
boucle (attache)
germane:
Schnalle
hebree:
אבזם
hispane:
hebilla
hungare:
csat
japane:
バックル, 止め金 [とめがね]
nederlande:
gesp
pole:
sprzączka, klamra, zapięcie
portugale:
fivela
rumane:
încheietoare
ruse:
пряжка, застёжка
slovake:
pracka
tibete:
ཆབ་ཙེ་
ukraine:
пряжка, застібка

buki

(tr)
Fiksi per buko: buki rimenon, sakon; brosu la ŝuojn kaj buku [6]; li helpis ŝin buki la glitumilojn [7]; specon de granda litotuko […] li bukis sub la kolo [8].
angle:
buckle
beloruse:
зашпільваць
ĉeĥe:
zapnout na přezku
france:
boucler
germane:
schnallen, anschnallen
hebree:
לפרוף
hispane:
hebillar
hungare:
összecsatol
japane:
バックルでとめる
nederlande:
gespen
pole:
zapinać (na sprzączkę), spinać (na sprzączkę), dopinać (na sprzączkę)
rumane:
închide
ruse:
застёгивать (пряжку)
slovake:
zapnúť pracku
tibete:
ཆབ་ཙེ་རྒྱག་
ukraine:
застібати (або защібати) пряжку

kunbuki

Kunigi per buko: la Sorĉisto kunbukis kelkajn rimenojn kaj enpendigis unu finon en la truon [9]; la monon enspezintan dum la hela tago, ili portis en alia ledorimena zono, kiun ili kunbukis sur la nuda korpo [10].
9. Lyman Frank Baum, trad. Donald Broadribb: La Perdita Princino de Oz, ĉapitro 20: Pli da Surprizoj
10. B. Traven, trad. Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser: Marŝo en la Regnon de l' Mahagono, p. 57
angle:
buckle (together)
beloruse:
сашпільваць , сашпіляць
ĉeĥe:
zapnout na přezku
france:
boucler
germane:
mit einer Schnalle verbinden, zusammenschnallen
pole:
spinać sprzączką, zapinać na sprzączkę

malbuki, disbuki

Malfermi bukon; disigi ion ligita per buko: [li] malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn [11]; (figure) ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas [12]; ŝi falis sur mian bruston, tuta malseka, kun malseka vizaĝo kaj malbukliĝintaj haroj, tremanta [13]; [li] malbukis kaj deĵetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon [14].
germane:
aufschnallen, die Schnalle öffenen

bukdorno, bukpinglo

TEKS Pinta movebla pinglo, adaptita al buko, kaj kiu servas por fermi ĝin, trapikante rimenon aŭ rubandon. VD:agrafo, broĉo
angle:
buckle pin
beloruse:
шпень (спражкі)
ĉeĥe:
jazýček přezky, trn přezky
france:
ardillon
germane:
Dorn (einer Schnalle)
hungare:
tű (csaton)
japane:
バックルの針 [バックルのはり]
nederlande:
tong (v.gesp)
pole:
trzpień u sprzączki, sztyfcik u sprzączki
ruse:
шпенёк (пряжки)
slovake:
jazýček pracky
ukraine:
шпеник

administraj notoj

~dorno, ~pinglo: Mankas dua fontindiko.
~dorno, ~pinglo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.