prokuror/o PV

prokuroro

JUR Supera juĝa oficisto, akuzisto en la nomo de la ŝtato: en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo, ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo FK ; la devo de la prokuroro estas trovi en la ago la elementojn de la krimo, la tasko de la advokato estas trovi en la sama ago la elementojn, kiuj ekskludas la krimon Ret ; la Prokuroro de Respubliko sin sentis tute konvinkita, kulpigoj tiel gravaj ŝarĝis la junan financiston, ke estis neeble lin lasi libera ChL .
Rim.: Ne konfuzu kun prokuristoprokuratoro.
angle:
public prosecutor, district attorney
beloruse:
пракурор
ĉeĥe:
návladní, prokurátor, státní zástupce
ĉine:
公訴人 [gōngsùrén], 公诉人 [gōngsùrén], 检察官 [jiǎncháguān], 檢察官 [jiǎncháguān], 检控官 [jiǎnkòngguān], 檢控官 [jiǎnkòngguān], 起訴員 [qǐsùyuán], 起诉员 [qǐsùyuán], 城市律师 [chéngshìlǜshī], 城市律師 [chéngshìlǜshī]
france:
procureur
germane:
Staatsanwalt
hispane:
fiscal (abogado)
hungare:
ügyész, államügyész
japane:
検事 [けんじ], 検察官 [けんさつかん]
katalune:
fiscal
nederlande:
openbare aanklager, procureur
pole:
prokurator, oskarżyciel
rumane:
procuror
ruse:
прокурор, обвинитель
slovake:
prokurátor
ukraine:
прокурор

prokurorejo

JUR Oficejo de prokuroroj: la Traktato de Lisbono anoncis la principon de eŭropa prokurorejo, kiu ebligos pli efikan luktadon kontraŭ internacia kaj loka koruptado [1].
1. T. Spanjaard: Vigicor, asocio luktanta kontraŭ koruptado, Monato, 2017:07
angle:
public prosecutor's office
beloruse:
пракуратура
ĉine:
检察院 [jiǎncháyuàn], 檢察院 [jiǎncháyuàn]
france:
parquet (justice)
germane:
Staatsanwaltschaft
japane:
検察庁 [けんさつちょう]
pole:
prokuratura
rumane:
procuratură

administraj notoj