*rajt/o PV

*rajto   Vikipedio

JUR Povo, pravigita de leĝo aŭ moro, nepre fari ion aŭ postuli ion de aliuloj: nur la devoj estas la fundamento de la rajtoj; havi la rajton de voĉdonado; ĉiu, kiun oni kondamnis al la morto, havas la rajton paroli antaŭ sia fino [1]; sur la danan tronon mi havas rajtojn Hamlet ; ni havas plenan rajton uzi [tiun formon] [2]; ĉiu homo havas plenan naturan kaj nedisputeblan rajton paroli, kian lingvon aŭ dialekton li volas, kaj konfesi, kian religion li volas [3]; kiu havas forton, havas rajton PrV ; defendi siajn rajtojn; perdi siajn politikajn rajtojn; Ligo pri la homaj rajtoj; rajto de sindefendo; rajto de aŭtoreco [4]. VD:privilegio
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
angle:
right
beloruse:
права
ĉeĥe:
oprávnění, právo, právo (na něco)
france:
droit (juridique)
germane:
Recht ~o de aŭtoreco: Urheberrecht
hebree:
זכות
hispane:
derecho (jurídico)
hungare:
jog (jogosultság)
katalune:
dret
nederlande:
recht
pole:
prawo
portugale:
direito
ruse:
право
slovake:
právo
tokipone:
ken

rajte  

Konforme al ia rajto: rajte plendi; senrajte agi; rajte posedi; oni devas doni al la laboristoj, kion ili rajte postulas [5]; mi, en mia propra nomo, rajte plendas kaj protestas [6]; leĝe kaj rajte PrV ;
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Radio, ...adiaŭ
ĉeĥe:
po právu, právem
france:
à bon droit, de plein doit
germane:
rechtens leĝe kaj ~e: nach Recht und Gesetz
hebree:
ברשות
hispane:
de acuerdo a la ley, con pleno derecho
hungare:
joggal, jogosan
katalune:
de dret, a bon dret
nederlande:
rechtens
pole:
prawnie, zgodnie z prawem
ruse:
по праву
slovake:
po práve, právom

rajti  

(ntr)
1.
JUR Havi la rajton pri: la edzino rajtas pri lia korpo [7]; ili rajtas havi propran centron de kulturo VivZam ; kion rajtas leono, ne rajtas azeno PrV ; vi rajtas ricevi kompenson pro la perdo.
2.
(komune) Havi permeson pri: ĉu ni ne rajtas manĝi kaj trinki [8]? ĉu mi rajtas regali vin per glaseto da likvoro [9]?
7. La Nova Testamento, I. Korintanoj 7:4
8. La Nova Testamento, I. Korintanoj 9:4
9. Monato, Franz-Georg Rössler: La unua nokto, 2004
beloruse:
мець права
ĉeĥe:
být v právu, mít právo, smět, smět
france:
avoir le droit
germane:
das Recht haben, dürfen
hebree:
להיות זכאי ל-, להיות רשאי ל-
hispane:
tener derecho
hungare:
joga van, jogosult kion ~as leono, ne ~as azeno: amit szabad Jupiternek, nem szabad a hatökörnek
katalune:
tindre dret (a)
nederlande:
het recht hebben, mogen
pole:
mieć prawo
ruse:
иметь право
slovake:
byť v práve, mať právo, smieť
tokipone:
ken

*rajtigi [10]

(tr)
1.
JUR Doni al iu ian rajton: regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado [11]; li ne estas rajtigita [12]; ricevi la rajtigon profiti de la trezorejo [13]; la reĝo Assar sendos al vi siajn rajtigitojn [14]; kio do rajtigas la katolikan gvidantaron postuli statuson en eŭropa konstitucio, se ĝi neniam montris emon prediki por eŭropa komuneco […] [15]?
2.  
JUR Igi ion laŭrajta, oficiale konfirmi: rajtiga dokumento. VD:konfirmi, sankcii
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, rajt'ig'
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
15. Monato, Zlatko Tišljar: Pastro-povo ekstremdekstra, 2005
beloruse:
упаўнаважыць, даць права
ĉeĥe:
legitimovat, oprávnit, zmocnit
france:
autoriser, permettre
germane:
1. berechtigen
hebree:
1. להרשות 2. לאשר
hispane:
autorizar, permitir
hungare:
1. feljogosít, felhatalmaz 2. engedélyez, elismer (jogosnak)
katalune:
1. donar dret, permetre 2. oficialitzar, autoritzar
nederlande:
1. machtigen 2. autoriseren
pole:
1. uprawniać, dawać prawo 2. uprawniać, dawać prawo
ruse:
уполномочить, наделить правом
slovake:
splnomocniť

rajtigilo  

JUR Permesilo: post montri siajn oficialajn rajtigilojn, ili diras siajn nomojn: Jefferson kaj Davis [16]; montru al mi vian stirorajtigilon, mi petas [17]; la originaj CC-rajtigiloj estis bazitaj sur usona leĝaro kaj ne nepre havas juran validon en aliaj landoj [18]. VD:licenco
16. -: Afero Ilkley Moor, Nifo-dosieroj, 2009-09-21
17. Monato, Sergeo Dereviannykh: Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras, 2004
18. Monato, Roland Rotsaert: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure, 2005
angle:
permit, license
beloruse:
дазвол (дакумант), ліцэнзія
bretone:
aotre (skrid-testeni)
ĉeĥe:
legitimace, opravňující listina, písemné oprávnění, písemné zmocnění, zmocňující listina
france:
autorisation (document), brevet, licence (permis), permis (document)
germane:
Erlaubnis, Lizenz
hebree:
רשיון
hispane:
autorización (documento), licencia (permiso), permiso (documento)
hungare:
engedély, igazolvány
itale:
autorizzazione (documento), permesso (documento), attestato (documento di autorizzazione), concessione (documento), licenza (documento)
katalune:
vènia, llicència, aprovació
nederlande:
brevet
perse:
گواهینامه، پروانه (مجوز)، جواز، مجوز
ruse:
разрешение, лицензия
slovake:
oprávňujúca listina
svede:
tillstånd, licens
turke:
izin

aŭtorrajto, kopirajto Vikipedio

JUR En civila juro, la ekskluzivaj rajtoj de aŭtoro de verko scienca, arta aŭ literatura kaj de liaj juraj posteuloj disponi dum difinita tempo pri la uzo, publikigo, reproduktado ktp de tiu verko: en plejparto de Eŭropo estas aŭtorrajtoj ĝis 70 jaroj post la morto de la aŭtoro [19]; se necesas, vi devas ankaŭ ricevi de via dunganto (se vi estas dungita programisto) […] skriban malpretendon je la aŭtorrajto [20].
angle:
copyright
beloruse:
аўтарскае права
france:
copyright, droit d'auteur
germane:
Urheberrecht
hebree:
זכויות יוצרים
hispane:
derechos de autor, copyright
hungare:
szerzői jog
katalune:
drets d'autor
nederlande:
auteursrecht
pole:
prawo autorskie
ruse:
авторское право

azilrajto, rifuĝrajto

JUR Rajto de persekutato al sekureco en difinita rifuĝloko: azilrajto: la rajto obteni azilon estas garantiita, respektante la dispoziciojn de la Ĝeneva Konvencio de la 28a de Julio 1951 [21]; okcent romaoj submetis al Grekio peton pri rifuĝrajto [22].
ĉeĥe:
právo azylu
france:
droit d'asile
hispane:
derecho de asilo
katalune:
dret d'asil
nederlande:
asielrecht
pole:
prawo azylu
slovake:
právo azylu

egalrajta

Havanta egalan rajton: lingvo internacia […] prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj FK ; egalrajteco de popoloj kaj minoritatoj [23]; egalrajteco de virinoj kun viroj [24].
beloruse:
раўнапраўны
ĉeĥe:
rovnoprávný
france:
égal de droit
germane:
egal~eco: Gleichberechtigung
hebree:
שווה זכויות
hispane:
con iguales derechos
hungare:
egyenjogú
katalune:
igualitari egal~eco: igualtat (de drets)
nederlande:
gelijkberechtigd
pole:
równouprawniony
ruse:
равноправный
slovake:
rovnoprávny

voĉdonrajto, balotrajto Vikipedio

POL Rajto je unu voĉo en voĉdono aŭ baloto: en Anglio kaj Usono iuj homoj, ĝenerale reformemaj, tamen kontraŭis la virinan balotrajton [25]; al la urnoj iris 56 % de la voĉdonrajtigitoj [26].
25. K. Miner: taglibro, 2009-10-03
26. Monato, Igarasi Takeo: Formiĝas du blokoj, 2004
angle:
right to vote, suffrage
france:
droit de vote
germane:
Wahlrecht, Stimmrecht
hispane:
derecho de voto, derecho de sufragio
hungare:
szavazati jog
katalune:
dret de vot, dret de sufragi
nederlande:
stemrecht
pole:
(aktywne) prawo wyborcze
ruse:
право голоса (решающего), право избирать, (активное) избирательное право

administraj notoj