*nest/o UV

*nesto

1.
Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj kaj de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn: la diversaj specoj de termitoj […] konstruas nestojn de tre diversa formo [1]; al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto PrV .
2.
(figure) Hejmo rigardata kiel restadejo, rifuĝejo: la amata kaj amanta edzo […] aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston Marta ; (figure) fari sian neston (sin daŭre instali); (figure) ĉu ĉi tiun domon […] vi rigardas kiel neston de rabistoj [2]?
angle:
nest
beloruse:
гняздо
bretone:
neizh
bulgare:
гнездо
ĉeĥe:
hnízdo
ĉine:
[cháo], 巢穴 [cháoxué], 窠 [kē], 窝巢 [wōcháo], 窩巢 [wōcháo]
france:
nid
germane:
Nest
greke:
φωλιά
hispane:
nido
hungare:
fészek
japane:
[す], すみか, ねぐら
nederlande:
nest
pole:
gniazdo, siedlisko
portugale:
ninho
rumane:
cuib, habitat
ruse:
гнездо
slovake:
hniezdo
ukraine:
гніздо

nesti

(ntr)
Konstrui neston: kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj [3]. la plej efika maniero estas falĉi ĉie la altajn herbojn, sub kiuj [la helikoj] ŝatas nesti kaj generiĝi [4]; (figure) ni june nestis en matura kampo de tritiko [5].
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 48:28
4. Jouko Lindstedt: La helikoj, Monato, 2000/07, p. 16
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Amo Ĉiama
angle:
nest
beloruse:
віць гняздо, гнездавацца
bretone:
neizhiañ (sevel)
ĉeĥe:
hnízdit, stavět hnízdo
ĉine:
營巢 [yíngcháo], 营巢 [yíngcháo], 依偎 [yīwèi]
france:
nidifier
germane:
nisten
hispane:
anidar
hungare:
fészkel, fészket rak
japane:
巣を構える [すをかまえる], 巣を作る [すをつくる], すんでいる
nederlande:
nesten
pole:
gniazdować, gniazdo budować
rumane:
clădi, construi un cuib
ruse:
гнездиться, вить гнездо
slovake:
hniezdiť
ukraine:
будувати гнізда, мостити гнізда, гніздитися

nestego

Iom granda kuŝejo, kiun aranĝas bestoj por sia ripozo aŭ por la idoj: ĉu vi […] satigas la leonidojn, kiam ili kuŝas en la nestegoj [6]? (figure) Raŭlo, kiu kredis penetri en rabistan nestegon, troviĝis en saloneto ornamita [7].
angle:
nest
beloruse:
бярлог, мярлог, лагво, логава
ĉeĥe:
brloh
france:
tanière
germane:
Horst
pole:
gniazdo
rumane:
culcuș
ruse:
логово, берлога
slovake:
brloh
ukraine:
барліг

nestiĝi

1.
ZOO Sin instali en nesto.
2.
(figure) Sin daŭre instali: floroj nestiĝas en la fendoj de iliaj radikoj [8]; kiam vi venas en la urbon […], vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj [9]. VD:enradikiĝi, loĝi, okupi, resti.
angle:
1. nest
beloruse:
гнязьдзіцца
bretone:
neizhiañ (annezañ)
ĉine:
1. 營巢 [yíngcháo], 营巢 [yíngcháo]
france:
nicher, se nicher
germane:
sich einnisten
hungare:
1. fészekbe költözik 2. befészkeli magát, megtelepszik
japane:
巣につく [すにつく], 巣にこもる [すにこもる]
nederlande:
zich nestelen
pole:
zagnieżdżać się, gnieździć się
rumane:
cuibărit, cuibări
ruse:
угнездиться
ukraine:
гніздитися

nestita

KOMP(evitinde) Ingita: nomoj en diversaj skriboj […] funkcias nur kun nestita subŝablono [10].

administraj notoj