3sugesti/i PV

sugestii

(tr)
1.
PSI Estigi iun ideon, senton, deziron, agmanieron en hipnotigita persono.
2.
(figure) Nerimarkite sugesti, subinspiri, subkonsili, subinstigi: tia infanaĵo […] nenia komitato povus fari, se ĝi […] ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon [1]; li kritikas politikistojn, kiuj volas sugestii al civitanoj, ke per kelkaj impostreformoj oni povus regajni bonfarton [2]; rigardu ekzemple televidajn reklamojn kaj analizu la precizan signifon de uzitaj frazoj: oni klopodas sugestii, se eble sen (rimarkotaj) mensogoj [3].
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, 1910
2. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio
3. W. Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, 1996:2, p. 21a
angle:
1. suggest (under hypnosis)
beloruse:
1. намаўляць (пад гіпнозам) 2. схіляць (да думкі, ідэі), падказваць
ĉeĥe:
dát podnět, sugerovat, sugestibilně ovlivňovat, vsugerovat
france:
1. suggérer (sous hypnose), suggestionner 2. insinuer, laisser entendre, suggérer
germane:
suggerieren
hispane:
sugestionar
hungare:
1. szuggerál 2. sugall, elhitet, bebeszél
japane:
暗示にかける [あんじにかける]
katalune:
1. suggestionar
nederlande:
voorstellen (door hypnose), suggereren (door hypnose)
ruse:
внушать, внушить 2. навести на мысль, подсказать
slovake:
naviesť, vnuknúť myšlienku, vplývať, vsugerovať
ukraine:
гіпнотизувати, навіювати, вселяти

sugestio

PSI Ideo, emocio, sento, perata al persono en hipnota, duondorma stato: sugestioj povas malaltigi dolorsentojn [4].
4. M. Kašparů: Malgranda ekskurso en hipnoterapion kaj ĝian uzadon en medicinaj fakosferoj, Kontakto, 2016:6
beloruse:
намаўленьне (пад гіпнозам), сугестыя
france:
suggestion
japane:
暗示 [あんじ]
ukraine:
суґестія, навіяння, навіювання, вселяння

memsugestio, sinsugestio

PSI Procedo per kiu persono sin mem en duonkonscia stato persvadas pri sento, ideo, konduto: nia volo ne estas ĉiam nia precipa forto, kaj ke ni devas kelkokaze ĝin momente forlasi por agi pli efike per nia subkonscio: tio estas la fundamenta principo de memsugestio [5]; Émile Coué el Nancy estis la plej fama apostolo kaj vulgariganto de sinsugestio [6].
5. C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
6. C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
beloruse:
аўтасугестыя
france:
autosuggestion
japane:
自己暗示 [じこあんじ]

administraj notoj