2dialektik/o JED

dialektiko

FIL Metodo akiri scion per malkovro de reciproke kontraŭaj principoj kaj ties solvo.
1.
En la antikvo kaj skolastiko, arto de dialoga argumentado kaj rezonado: Platono […] difinis retorikon kiel filozofian sciencon, bazitan sur dialektiko (logiko) kaj psikologio [1]; Cicerono (106-43) akiris grandan erudicion, kiel junulo li […] lernis dialektikon kaj juron, studis la grekan filozofion [2]; ili uzas unusolan vorton al kiu ili atribuas kontraŭajn sencojn, tio estas sofismo, ne dialektiko [3]; mi devas ripeti ĉi tiun rezonadon al nia kuprobarba simio, ĉar mi trovas, ke en la dialektiko mi egalas Sokraton [4]; la pacistoj ne provu do per sofisma dialektiko starigi ian similon inter homaranismo kaj sennaciismo [5].
2.
De la 18a jc, ĉe Hegelo k.a., instruo pri la kontraŭdiroj inter aferoj, kiuj kiel konfliktaj tezo kaj antitezo evoluas al sintezo: la plej ĝeneralajn leĝojn liveras al ni la materiisma dialektiko [6]; tre konscia pri la dialektiko de kontraŭoj, inter tiuj de viro kaj virino [7]; dialektiko de la flus-refluo ⫽ eternas en konstruo kaj detruo [8]; ĉu vi legis la tekston de tiu González pri la valoro de nuancoj kaj la fakto, ke, laŭ li, marksista dialektiko instruas tiujn ignori kaj sekve kondukas la homaron al manko de intelekta matureco [9]? VD:antagonismo
angle:
dialectic, dialectic
beloruse:
дыялектыка
ĉeĥe:
dialektika
ĉine:
辩证法 [biànzhèngfǎ]
france:
dialectique
germane:
Dialektik
hebree:
דִיאָלֶקטִיקָה
hispane:
dialéctica
hungare:
dialektika
japane:
弁証法 [べんしょうほう], 論法 [ろんぽう]
katalune:
dialèctica
perse:
دیالکتیک
pole:
dialektyka
portugale:
dialética
ruse:
диалектика
slovake:
dialektika
ukraine:
діалектика

administraj notoj