*PV

*aŭ  

1.  
Disiga konjunkcio :
a)
elekta, uzata por prezenti plurajn frazelementojn, kiuj sence malebligas unu la alia(j)n, kaj indiki neceson elekti inter ili: ĉu vi trinkos teon kafon? ĉu jes ne? ĉu hodiaŭ estas varme malvarme? [1]; unu tago estas tricent-sesdek-kvinono tricent-sesdek-sesono de jaro [2]. substantivon povas determini artikolo alia determinilo, sed ne ambaŭ [3].
b)
listiga, uzata por prezenti liston da ioj: oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn [4]; tutajn jarojn devas uzi franco anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! [5]; skatoleto alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo [6].
Rim.: Por neprigi aŭ emfazi la disigajn sencojn oni povas ripeti la konjunkcion korelative (ankaŭ antaŭ la unua listano): ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros floro multekosta ŝtono [7]; al ili antaŭstarus la sekvanta [elekto]: (1) elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) elekti ian el la lingvoj mortintaj ..., (3) elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, (4) difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova [8].
2.
Kuniga konjunkcio, samsignifa kun „kaj ankaŭ“: [fundamentaj leĝoj] ... en kiuj neniu havas la rajton fari ... ian ŝanĝon aldonon [9]; tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj disputoj [10]; la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj objektoj konataj [11]; jam longe tie aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj [12];
3.  
Kontraŭmeta konjunkcio, indikanta ke nerealigo de la unua parto sekvigos realigon de la dua; similsenca al alie2: li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, perei en la torento de la ordinareco [13].
4.
Konjunkcio enkondukanta klarigon aŭ sinonimon; samsenca kiel „tio estas“, „alivorte“: pomujo (alivorte, alidirite) pomarbo estas vortoj egale bonaj; Usono (alinome) Unuigitaj Ŝtatoj.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §25.
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §14.
3. J. C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
5. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §40.
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §15.
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
9. Zamenhof: Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto
10. Zamenhof: Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §27.
12. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
angle:
or
beloruse:
ці, альбо
bretone:
pe
bulgare:
или
ĉeĥe:
nebo
finne:
tai, (toistettuna: aŭ ... aŭ ) joko ... tai, [en demandoj neprigantaj elekton] vai, [t.e., alivorte] eli
france:
ou
germane:
oder
hebree:
או
hispane:
o
hungare:
vagy (kötőszó)
ide:
o, od
indonezie:
atau
itale:
o (cong.)
nederlande:
of
norvege:
eller
okcidentfrise:
of
pole:
lub, albo 4. czyli
portugale:
ou
ruse:
или
slovake:
alebo
svede:
eller
taje:
หรือ, หรือว่า
tokipone:
anu
turke:
veya, ya da, yoksa, yahut
volapuke:
ü, üd

aŭ... aŭ...  

Konjunkcio duopa, uzata por kunigi du vortojn aŭ propoziciojn, kiuj prezentas la sole eblajn elektojn: diru tion al la kapitano, al la leŭtenanto[14]. VD:jen, ĉu
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio
bulgare:
или… или
france:
ou... ou...
nederlande:
of... of..., ofwel... ofwel...
norvege:
enten... eller...

aŭo MatStokTerm  

KOMPMAT
Logika ligilo1.b kaj la duloka logika operacio respondaj al la gramatika konjunkcio aŭ (pli ĝuste, kajaŭ): ĝia rezulto estas vero, se ajna el la argumentoj estas tia: en la programlingvo C unuopa vertikala streko | indikas laŭbitan on, kaj duopa vertikala streko ||, la sorbeman aŭ logikan on.
angle:
OR operator, conjunction
bulgare:
логическо ИЛИ, дизюнкция
itale:
OR (inf.)
nederlande:
OF-operator, OR-operator
pole:
operator logiczny lub, konjunkcja
ruse:
операция ИЛИ, логическое сложение, дизъюнкция

kajaŭ

Kunordiga konjunkcio, indikanta ajnan el la du koncernaj aferoj sole aŭ ambaŭ kune; t.e. „A kajaŭ B“ validas, se validas ajna el: „nur A“; „nur B“; „kaj A kaj B kune“: kunhavi ... iliajn kodon kaj datumojn [15].
Rim.: Imitante skribon nacilingvan, oni ofte skribas „kaj (aŭ)“ ktp; sed en la kunmetema Esperanto estas pli konforme al la spirito de la lingvo fari normalan kunmetitan vorton. [Sergio Pokrovskij]
angle:
and/or
bulgare:
и/или
itale:
ovvero
nederlande:
en/of
norvege:
og/eller
pole:
i/lub
ruse:
и (или)

kajaŭo PIV2  

KOMPMAT
aŭo (pli emfaza termino, kontraste al disaŭo).
angle:
OR operator, (inclusive) disjunction
bulgare:
логическо ИЛИ, включващо ИЛИ, дизюнкция
itale:
OR (inf.)
ruse:
операция ИЛИ, логическое сложение, слабая дизъюнкция

disaŭo PIV2  

KOMPMAT
Logika ligilo1.b kaj la duloka logika operacio respondaj al la disiga konjunkcio aŭ: ĝia rezulto estas vero, se tia ajna el la argumentoj, sed ne ambaŭ kune.
angle:
XOR operator, exclusive disjunction
bulgare:
изключващо ИЛИ, събиране по модул 2, равнозначност
itale:
XOR (inf.)
nederlande:
XOR-operator
ruse:
разделительное ИЛИ, сложение по модулю 2, строгая дизъюнкция

malaŭo  

KOMPMAT
Logika ligilo1.b kaj la duloka logika operacio kiu malveras se almenaŭ unu el ĝiaj argumentoj estas vera: x MALAŬ y = NE (x AŬ y) = (NE x) KAJ (NE y): ĝi do respondas al la komunlingva nek ... nek ...: malo estas speciale interesa tial, ke ajna Bulea funkcio estas esprimebla per tiu sola operacio [16].
angle:
NOR operator, Peirce function, Nicod function, antialternative
bulgare:
логическо ИЛИ-НЕ, стрелка на Пирс
itale:
NOR (inf.)
nederlande:
NOR-operator
ruse:
функция НЕ-ИЛИ

administraj notoj

~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kaj~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kaj~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.