*ĉu
*ĉu ↝
(konjunkcio)
-
Estas vere aŭ ne, ke...? (en rekta aŭ nerekta
demando, kiam neniu alia demanda
vorto estas en la frazo, kaj nur por montri ian dubon):
ĉu vi venos?
ĉu (estas) vere?
ĉu ne (estas vere)?
mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne
[1];
ĉiu sufikso ĉiam konservas egalan signifon, tute
egale ĉu ĝi estos uzata en la fino de alia vorto
aŭ memstareZ
.
Rim.: Z atentigas, ke "la vorton “ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda [...]. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ “jen”, “aŭ” ktp."LR
1.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 8a
- beloruse:
- ці (пытальная часьціца)
- bulgare:
- дали, ли
- ĉeĥe:
- zda (tvoří otázku)
- ĉine:
- 吗, tr. 嗎 [ma]
- finne:
- (kysymyssana) -ko, -kö
- france:
- est-ce que
- germane:
- ob
- hebree:
- האם
- hispane:
- acaso
- ide:
- ka, kad
- nederlande:
- of
- norvege:
- om
- pole:
- czy
- portugale:
- acaso (partícula interrogativa, geralmente não traduzida)
- ruse:
- ли
- slovake:
- či
- turke:
- mı, mi, mu, mü
- volapuke:
- -li
ĉu... ĉu... ↝
-
Eble tiel, eble alie, oni ne scias aŭ tio ne gravas:
ĉu pro timo, ĉu pro fiereco li nenion respondis;
ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon
[2];
ties animo ekstermiĝos, ĉu li estas fremdulo, ĉu
li estas indiĝeno
[3].
aŭ... aŭ..., jen... jen...
2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:19
- finne:
- -ko ... vai, olipa ... tai sitten
- france:
- que ce soit... ou..., soit... soit...
- germane:
- ob ... oder ...
- itale:
- o ... o ...
- nederlande:
- of ... of ...
- norvege:
- om ... eller om ...
- pole:
- czy ... czy ...
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.